Leó Kóber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leó Kóber
Leó Kóber (supozata)
Leó Kóber (supozata)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1876 (1876-09-24)
en Brno
Morto 17-an de septembro 1931 (1931-09-17) (54-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kancero
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • karikaturisto • grafikartisto • ilustristo
vdr

Leó Kóber, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kóber Leó estis hungara pentristo, grafikisto, karikaturisto. Lia familia nomvarianto estis Köber.

Hispana modelulino pentrita de Leó Kóber

Leó Kóber [1] naskiĝis la 24-an de septembro 1876 en Brünn (Aŭstrio-Hungario, nuntempa Brno en Ĉeĥio), li mortis la 17-an de septembro 1931 en Novjorko (laŭ alia informo la 18-an de septembro 1932).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Leó Kóber devenis el hungara familio. Li estis edukita jam en Hungarlando, sed li studis pentroarton en Vieno, poste en Munkeno (1896–1899). Lia majstro estis Simon Hollósy, kiun li akompanis al Artistkolonio (Nagybánya) en 1898. Inter 1898–1903 li vivis en Munkeno, poste en Parizo. Liaj karikaturoj regule aperis en francaj gazetoj. Ekde 1906 li vivis alterne en Vieno kaj Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis armea pentristo. En 1921 li migris al Novjorko, liaj desegnaĵoj aperis eĉ en New York Times. Li ilustris ankaŭ librojn. Li frue mortis pro kancero.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hispana modelulino (vidu la bildon dekstre!)
  • Pariza striko
  • Sidanta virino kun hundo
  • Vestoaĉeto
  • vidu la malsuprajn bildojn!

Fontoj[redakti | redakti fonton]