Libroeldonado en fruepoka Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto diferenciĝas de la naciaj lingvoj ankaŭ per tio, ke dum la lastaj estas unuavice parollingvoj kaj el tiuj naskiĝis la skrib- kaj literaturaj formoj, Esperanto jam naskiĝis kiel skriblingvo, ĝiaj vivo kaj unueco estas ligitaj al la skribo kaj nur duavice al la parolo. La unua Esperanto-libro naskiĝis pli frue, ol la unua interparolo, se ni ne kalkulas al tio la konversacion en la kadro de la familio Zamenhof, kie la lingvo ankaŭ parole estis elprovata.

Ĝis la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kompreneble la unuaj libroj en Esperanto estis gramatikoj kaj vortaroj. Sed jam la 14-a libro estis literaturaĵo kaj de tiam ambaŭ specoj de libroj aperis proksimume samkvante. La unuajn librojn eldonis la aŭtoroj aŭ tradukintoj mem. Tamen gramatikoj kaj vortaroj estis jam eldonataj de profesiaj eldonejoj antaŭ ol literaturaj verkoj. La serioza eldono de Esperantaj literaturaĵoj komencis per la fama kontrakto inter de Beaufront kaj L.L. Zamenhof, post kio de Beaufront kun helpo de Carlo Bourlet kontraktis kun la firmo Hachette et Cie, Paris, pri starigo de Esperanto-fako. Ĝis 1904 la firmo ne havis konkuranton, tiam Pál Lengyel fondis en Parizo la Centran Esperantistan Presejon kaj poste kun Théophile Cart kaj aliaj la Presan Esperantistan Societon (PES) por egalpezi la "novismajn" klopodojn de Bourlet. Tamen, Hachette restis ĝis la unua mondmilito la plej signifa eldonejo, regule aperigante kelkajn gazetojn, multajn librojn. Tre multe laboris ankaŭ PES, ekde 1910 la librofako de Brita Esperantista Asocio kaj de la firmo Friedrich Ellersiek.

La plejparto de la antaŭmilitaj libroj estis malgrandaj kajeroj, ne superantaj kvindek paĝojn. Ili celis plejparte esti daŭrigaj perfektigiloj post ellerno de kurso kaj lego de unua legolibro. Ofte oni ankaŭ presis partojn el klasikaj verkoj por kvazaŭ mistifiki la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiuj verkoj en Esperanto. Nur tre malmultaj libroj el la antaŭmilite eldonitaj povas esti komparataj kun la literaturo nacia. Al ili apartenas: „La Faraono“ de Bolesław Prus, „Fabiola“ de Nicholas Wiseman, originalaj romanoj de Valienne kaj Heinrich August Luyken ktp.

Post la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La unua mondmilito forblovis preskaŭ ĉiujn eldonistojn. Post ĝia paso restis sur tereno nur la firmoj BEA kaj Friedrich Ellersiek. Tamen ne ili estas, kiuj daŭrigis la aperigadon de bonaj libroj, sed la Esperanto-fako de fama germana librejo Ferdinand Hirt und Sohn. La libroj de ĉi tiu librejo tute diferencis de la antaŭmilitaj eldonaĵoj. Ili estis ne nur seriozaj, kelkcentpaĝaj verkoj, sed estis diferenco ankaŭ en la ekstera aspekto de la libroj. La antaŭmilitaj ĉefe francaj eldonaĵoj estas ĉiuj presitaj sur malbona ligna, la kovrilo sur simpla ruĝa aŭ alikolora papero, dum la eldonaĵoj de Hirt aspektas kiel zorge dorlotitaj infanoj. Ĉi tiu diferenco lasis grandan impreson ankaŭ ĉe la poste eklaborantaj eldonejoj. La gvidrolo en la libroeldonado post la milito transiris el francaj manoj en germanajn, aldonante al la Esperanto-libroeldonado la unuarangan teknikon de la germana pres- kaj eldonarto. En 1925 ankaŭ Heroldo de Esperanto fondis sian libroeldonan fakon kaj de tiam la Esperanto-libro daŭrigas sian evoluon. Unu post la alia aperas gravaj kaj seriozaj libroj, kies ekstero kaj enhavo alligas al la Esperanto-movado multe da libroŝatantoj. La Esperanto-libro fariĝis unu el la plej bonaj propagandiloj por la lingvo mem. Sed ĝi ankoraŭ ne okupis sian indan lokon.

La meza eldonnombro de iu libro estas 2000. Tamen, la plejparto de la eldonejoj presas ne pli ol 1000 ekzemplerojn kaj unu el niaj plej grandaj postmilitaj eldonejoj en la lasta tempo de sia aktiveco presis el iuj libroj nur po 600 ekzempleroj. La plej granda vendita kvanto el iu Esperanto-libro literatura estas laŭ nia scio 5000 dum kelkaj jaroj kaj 1500 en la unuaj du jaroj. Tial okazas, ke la Esperanto-libroeldonadon ne prenas en la manon grandaj alilingvaj eldonejoj, kreante por tio Esperanto-fakojn. Se tamen tio okazas iufoje, tiuokaze tiu Esperanto-fako vivas plejparte per la profito, kiun donas la eldonataj prilingvaj verkoj kaj per kiu eble oni kovras la perdojn ĉe la literatura fako. Tion plej multe karakterizas la sorto de la Esperanto-fakoj ĉe la Verlag Steyrermühl en Vieno kaj Rudolf Mosse en Berlino. La unua komencis per eldono de malgrandaj Esperanto-gramatikoj, vortaroj, ekzercaroj. La verkoj eldonitaj simple, sed tre malkare, sukcesis kaj post tio la eldonejo intencis transiri al eldono de literaturaj verkoj. Post la dua verko la eldonejo devis formeti sian intencon „al pli bonaj tempoj“ kaj decidis ne plu eldoni provizore iun novan volumon de sia biblioteko. La firmo Mosse en 1926 fondis Esperanto-fakon, decidante eldoni serion de malgrandaj, plaĉaspektaj libroj, vendante dek numerojn por 9 markoj afrankite. Laŭ la planoj estis necesa la eldonnombro de 10.000 ekzempleroj por ne havi deficiton. Malgraŭ la ĝis tiam ne okazinta grandstila reklamo, la firmo ne havis la necesan kvanton da abonoj. La dua serio estis kalkulata nur je 5000 abonantoj, sed ankaŭ tiu kvanto ne estis vendata kaj tial la firmo ĉe la 24-a numero ĉesigis la eldonadon de tiuj vere bonstilaj kaj interesaj verkoj. La verŝajna kaŭzo, ke la Esperanto-libro ne vendiĝas grandkvante, estas unuparte la ĉiama granda kvanto de eternaj komencantoj, aliparte la ega grandeco de la merkato (la tuta mondo - dum por aliaj eldonejoj nur po unu aŭ du landoj), kio ege malfaciligas la konatigon, reklamadon kaj eĉ aĉetadon de Esperanto-libro, sed neniukaŭze la manko de malkaraj bonaj libroj. Tiun aserton pruvas la sorto de la Mosse-eldonejo kaj tio, ke AELA malgraŭ plej malkaraj libroj, plej randa reklamo, apenaŭ atingis en la unua jaro la minimume necesan nombron de 1000 membroj. Tion pruvas ankaŭ la lastatempa sorto de Populara Esperanto-Biblioteko, kies eldonantoj kalkulis pri la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj kaj kiu eldonkvanto, akompanate de nesufiĉe eltenema kapitalo, bankrotigis la entreprenon.

La krizo de la mond-ekonomio en 1933/1934 kompreneble grave influis ankaŭ la konsumkapablon de la Esperantistaro. Tiu malbono estos forigebla nur, se la gvidantoj sukcesos konvinki la Esperantistaron, ke la evoluo kaj grandeco de la Esperanto-literaturo dependas ne de la laboremo de kelkaj entreprenoj, sed de tio, ke Esperantistoj legu la interesajn verkojn aperintajn, en Esperanto mem kaj ne en la nacia lingvo, kaj ke la plej taŭga donaco estas Esperanto-libro. Al ĉi tiuj du konvinkoj devas aliĝi ankaŭ la plifaciligo de la ebleco de proprigo de Esperanto-libroj. Tio povas okazi trimaniere: per bone organizita reto de revendistoj, per kvazaŭa kooperativo por eldoni kaj aĉeti Esperanto-literaturon kaj per la maniero, kiun Universala Esperanto-Asocio (UEA) faris en la postmilitaj jaroj.

La apliko pligrandskala de la unua maniero estas ebla nur en landoj, kie la Esperanto-movado estas relative forta (Japanujo, Nederlando, Svedujo). En aliaj landoj la organizo de tia reto kostus pli da mono kaj peno, ol la tuta atingebla rezulto valorus. En ĉiuj aliaj landoj do estus ebla nur la dua maniero, kies sanan evoluon tamen malhelpas la motivita malfido de la E-istaro kaj la ofta principa kontraŭstaro de la ekzistantaj librejoj, kiuj timas pri sia vivo pro la disvastigo de organizaĵo, kiu finfine elpuŝus ilin mem. La libropremiado de UEA estas ideo, kiu multe estis kontraŭbatalata. La argumentoj de tiuj kontraŭbatalantoj estis, ke tiu maniero kutimigas la homojn ricevi librojn senpage kaj ne aĉeti ilin kaj ke la eldonejoj ricevas nur tre malaltan prezon por siaj libroj. Ricevante senpage librojn, plejparto de ricevantoj eble opinias, ke ili ne plu aĉetu libron, ĉar ili ja faris sian devon. La porparolantoj vicigis tiun grandan nombron da novaj E-istoj, kiuj ricevas nur per tiu premio-libro unuafoje kvazaŭ impulson por aĉeto de novaj libroj kaj ke la transpreno de granda, ofte nevendebla kvanto multe helpas la koncernan eldoniston.

Ĉiuokaze la eldono de Esperanto-libroj en la nuna tempo (komence de la 1930-aj jaroj) estas ankoraŭ plie afero de entuziasmo, ol tiu de negoco. La karakterizaj ecoj de la libroeldonado komprenebligas, ke eĉ la eldonejoj, laborantaj kun profito, havas sian profiton en la ĉiam pligrandiĝanta librostoko, anstataŭ en necesaj monsumoj kaj tial la kapitalo, investita en Esperanto-libroeldonejojn nur plej malfacile kaj tre malofte povas pagi rentumon, ĉar ĝi ne alportas pli da profito, ol kiom estas la administraj kostoj mem.

Laŭ la statistiko de la ECO en 1889 estis 29 Esperanto-libroj, en 1894 88, en 1899 123, en 1904 211, en 1909 entute 1330 libroj. Laŭ Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL 1929) ĝis 1928 eldoniĝis ĉ. 3200 libroj en Esperanto (krom la gazetoj). Nombro de la en Esperanto aperintaj libroj laŭ la Bibliografia Servo de UEA: 1931-138, 1932-145, 1933-97 libroj.

Gravaj eldonejoj antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Aktive laborantaj eldonejoj inter 1921 kaj 1930[redakti | redakti fonton]

Estas menciitaj nur tiuj, kiuj eldonis pli ol unu volumon dum unu jaro:

En la lastaj du jaroj (do 1932/1933) la plej aktivaj eldonejoj, eldonintaj almenaŭ po du libroj dum jaro, laŭ la vico de ilia aktiveco estis:

  1. Literatura Mondo, Budapeŝto;
  2. Ekrelo, Moskvo;
  3. Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdamo (bankrotinta en 1934, fondita en 1933);
  4. Eldona Societo Esperanto, Stokholmo;
  5. Esperanto Publishing Co. Ltd., Londono;
  6. Japana Esperanto Instituto, Tokio;
  7. Eldona Kooperativo de SAT, Parizo (ne kalkulante la duan eldonon de la Plena Vortaro 1934);
  8. Thieme et Cie Zutphen;
  9. Heroldo de Esperanto, Kolonjo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ la artikolojn pri Bibliotekoj, Literaturo kaj pri la eldonejoj sub iliaj nomo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]