Lingwa de Planeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lingvo de Planedo
Lingwa de Planeta
Parolata en En la tuta mondo
Parolantoj 25
Skribo Latina
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Neniu lando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
  Glottolog sen valoro
Angla nomo Lingwa de Planeta
Franca nomo lingwa de planeta
v  d  r
Information icon.svg

Lingwa de Planeta (kutima mallongigo LdPLidepla) estas planlingva projekto celanta kreon de internacia helplingvo. La lingvon planis en Sankt-Peterburgo Dmitrij Ivanov, Jelena Ivanova, Asja Vinogradova kaj Anastasija Lisenko.

Lingwa de Planeta estas klasifikita kiel worldlang, aŭ mondfonta lingvo.

La fonetiko de Lingwa de Planeta similas al tiu de Esperanto, sed ne entenas la fonemojn v, z, ts kaj Z.

La influo de Esperanto kaj Novial en la gramatiko de la projekto estas okulfrapa: "Fo unitaa de Arda!" = "Por la unueco de la Tero!". Krom Esperanto, oni povas vidi influon de la angla lingvo en la vortprovizo kaj de la rusa en la foresto de artikolo. Estas ankaŭ trajtoj de gramatiko de la kreolaj lingvoj (ekzemple Papiamentu): ne necesa uzo de la tempaj markoj kaj de pluralo. Laŭ la vortoj de la fondintoj, la ideo estas malpliigi la influon de latinidaj lingvoj. Pro tio la leksiko enhavas, krom eŭroplingvaj vortoj, ankaŭ ĉinajn, hindiajn kaj arabajn vortojn.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Gramatiko de la lingvo baziĝas sur 3 fundamentaj reguloj.

La regulo de Vortklasaparteno[redakti | redakti fonton]

Ĉiu vorto apartenas al unu vortklaso (substantivo, adjektivo, verbo ktp.).

La adjektivoj kutime finiĝas per -e kaj ne varias laŭ nombro. La adverboj ordinare finiĝas per -em. Verboj ofte finiĝas per -i kaj ne varias laŭ persono, ofte ankaŭ laŭ tempo. La substantivoj kutime finiĝas per -a aŭ per konsonanto kaj ne varias laŭ kazo, kaj ofte ankaŭ ne laŭ nombro. Ne estas gramatika genro, kiam oni bezonas indiki la sekson oni uzas la sufiksojn -ina (-in-) aŭ -o (vir-), aŭ la partiklojn man aŭ gin ("man" signifas "viro", "gina" signifas "virino"):

  • koka = (vira aŭ ina) koko;
  • kokina, gin-koka = kokino;
  • koko, man-koka = virkoko.

Personaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

  • me = mi
  • yu = vi;
  • lu = li;
  • ela = ŝi;
  • ta = li/ŝi,
  • it = ĝi;
  • li = ili

La refleksiva estas swa.

Prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Pri la prepozicioj, oni vidas zorgon similan al tiu en Ido al "pliprecizigo", sed ofte uzata estas la prepozicio "pa", kiu havas larĝan sencon (je; en,sur, ĉe, per, por).

Nombroj[redakti | redakti fonton]

  • un = 1
  • dwa = 2
  • tri = 3
  • char = 4
  • pet = 5
  • sit = 6
  • sem = 7
  • ot = 8
  • nin = 9
  • shi = 10
  • shi-un = 11
  • shi-dwa = 12
  • dwashi = 20
  • trishi = 30
  • sto = 100
  • mil = 1000

"tristo petshi-sem" = 357.

Por formi ordajn nombrojn oni aldonu "ney": un-ney (unua), dwa-ney (dua) ktp.


Vortfarado[redakti | redakti fonton]

Vortfarado okazas per aldono de afiksoj kaj partikuloj aŭ per kunmetado. Ekzemple:

  • somni (dormi)
  • en-somni (ekdormi)
  • somni-ki (dormeti)
  • ek-somni-ki (ekdormeti)
  • gro-somni (dormegi)
  • mah-somni, somnisi (dormigi)
  • somni-she (dormanta)
  • somni-shem (kvazaŭ dormante)
  • somni-ney (dorminta)
  • somni-nem (dormite)
  • somni-yen (dormante)
  • somnishil (dormema)
  • somnilok (dormloko)
  • somninik (dormemulo).

La regulo de konstanta formo[redakti | redakti fonton]

Vortformo ne ŝanĝiĝas. Por esprimo de gramatika signifo oni uzas diversajn vortojn kaj partiklojn:

  • me lubi (mi amas)
  • ela lubi (ŝi amas)
  • yu ve lubi (vi amos)
  • me wud lubi (me amus)
  • lubi (ba) (amu!).

2 esceptoj estas:

  • la pluralo de substantivoj (kitaba (libro) — kitabas (libroj), flor (floro) — flores (floroj),
  • la verbo "esti" havas specialajn formojn: bi (esti) / es (estas) / bin (estis).

La principo de neceso[redakti | redakti fonton]

Specialaj partikloj ne uzindas se la signifo klariĝas per kunteksto:

  • Yeri me miti ela (Hieraŭ mi renkontis ŝin). Manya me miti ela (Morgaŭ mi renkontos ŝin).
  • Me vidi mucho kinda (Mi vidas multe da infanojn). Me vidi kindas (Mi vidas infanojn).

La regulo de rekta vortordo[redakti | redakti fonton]

En sintakso, normala strukturo estas SVO (subjekto, verbo, objekto), sed oni povas ŝanĝi ĝin uzante la akuzativan vorteton "den":

  • Me lubi yu. = Mi amas vin.
  • Den yu me lubi. = Vin mi amas.

Adjektivo estas kutime antaŭ substantivo, sed oni povas ŝanĝi ordon por emfazo:

  • Ela hev gran blu okos. = Ŝi havas grandajn bluajn okulojn.
  • Ela hev gran okos blu. = Ŝi havas grandajn okulojn bluajn.


Specimeno[redakti | redakti fonton]

Lingwa de Planeta es muy interes-ney lingwa. Lingwa de Planeta estas tre interesa lingvo.

Koy frasa mog suoni hampi kom pa ruski, fo exampla:

Kelkaj frazoj povas soni preskaŭ kiel en la rusa, ekzemple:

Mata snova dumi om sey nove filma.

Patrino ree pensas pri tiu ĉi nova filmo.

In koy frasas ye mucho han worda:

En kelkaj frazoj oni renkontos multe da ĉinaj vortoj:

Ta shwo ke ta bu yao chi yanmasu, ta yao nangwa.

Li diras, ke li ne volas manĝi ŝafaĵon, li volas kukurbon.

E, sertem, in LdP ye mucho worda fon romanike lingwas.

Kaj, certe, en LdP estas multaj vortoj el latinidaj lingvoj.

Oni shwo oftem ke konstrukti-ney lingwa bu mog bi sam hao kom naturale-la. Ver, nuy internasion-ney lingwa bu es tanto riche kom inglish, ni tanto elegante kom franse, ni tanto vigorful kom doiche, ni tanto jamile kom italiano, ni tanto nuansaful kom ruski, bu es tanto "domlik" kom nuy janmalingwa. Oni laudi e valori oli sey hao kwalitaa de nasion-ney lingwa, bat oni fogeti ke lingwa hev sey kwalitaa sol wen janma-shwoer yusi it. (Otto Jespersen)

Oni diras ofte ke artefarita lingvo ne povas esti same bona kiel la naturala. Estas vero ke nia internacia lingvo ne estas tiel riĉa kiel la angla, ne tiel eleganta kiel la franca, ne tiel vigla kiel la germana, ne tiel belsona kiel la itala, ne tiel nuancplena kiel la rusa, ne tiel hejma kiel nia gepatra lingvo. Oni laŭdas kaj ŝatas ĉiujn tiujn kvalitojn de naciaj lingvoj, sed oni forgesas ke la lingvo havas tiujn ĉi kvalitojn nur kiam denaskaj parolantoj uzas ĝin. (Otto Jespersen)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.