Loket (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Loket


Loket

Burgo Loket (sube podio de loka amfiteatro)

Burgo Loket (sube podio de loka amfiteatro)
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 11′ 10″ N, 12° 45′ 15″ O50.18611111111112.754166666667Koordinatoj: 50° 11′ 10″ N, 12° 45′ 15″ O
Loket (Ĉeĥio)
DEC
Loket
Situo de Loket
Konstruita 13-a jarcento
Konstrumaterialo Ŝtono
Konstrustilo Gotiko
Devena posedanto Venceslao la 1-a
Dinastio Přemyslidoj
Nuntempa posedanto Urbo Loket
Retadreso Oficiala retpaĝo
v  d  r
Information icon.svg
Nokta lumigo de la burgo

Loket estas burgo en distrikto Sokolov, konstruita sur strategia meandro de la rivero Ohře, konstruita kiel reĝa burgo kiel administra centro de la regiono.

Neripetebla estas beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero Ohře. Dum milionoj da jaroj la rivero eroziis sian fluejon... kaj kreis profundajn sulkojn en granitaj masivoj. Sed ie en la direkto staris unuopaj rokaroj, kiujn 1a rivero ne venkis. Same estis en la lokoj, kie nuntempe elstaras la urbo Loket. Malmola granita masivo devigis 1a riveron grave ŝanĝi la fludirekton kaj ĉirkaŭiri rokan konuson - kaj tiel estiĝis karakteriza maŝo - kubuto de la rivero (ĉeĥe: loket, germane: Ellbogen, latine: cubitum) - kaj pli poste estiĝis la urbo, kies nomo devenas de tiu ĉi natura formaĵo.

Sur alta kruta kaj roka terlango - sur strategie avantaĝa loko, natura fortikaĵo longe antaŭ fondiĝo de la ŝtona konstruaĵo, verŝajne jam dum ekloĝado en tiu ĉi regiono, staris slava fortikaĵa vilaĝo. La estiĝon de la ŝtona burgo ankoraŭ antaŭ nelonge la historiistoj metis en la reĝperiodon de reĝo Přemysl Otakar la 1-a (1197 - 1230), aŭ en la periodon de reĝo Venceslao la 1-a (1230 - 1253).

Sed la burgo estas pli malnova. La arkeologia esploro (el la jaro 1966) malkaŝis romanikan rotondon, konstruitan dum la reĝperiodo de Vladislav la 1-a, proksimume en la tria kvarono de la 12-a jarcento (1140 - 1173). La arkeologia esploro daŭras kaj certe plu klarigos la plej malnovan periodon de la burgo Loket.

Tiu ĉi ŝtona reĝa burgo estiĝis sur la plej alta norda parto de la terlango en funkcio de limdefenda fortikaĵo de la regno kaj administra centro de la tuta regiono.

Origina romanika centro de la burgo estis ekde mezo de la 13-a jarcento ĝis la dudekaj jaroj de la 15-a jarcento laŭvice plilarĝigata je pluraj konstruaĵoj kaj relative simpla konstruaĵo ŝanĝiĝis en firman gotikan fortikaĵon.

La burgo Loket estas unu el la unuaj ŝtonaj burgoj en la ĉeĥa teritorio kaj komence de la 14-a jarcento ĝi estis konsiderata plej firma loko ne nur en Bohemio, sed en la tuta Centra Eŭropo. La burgo estis ne nur apoga punkto por la reĝpotenco de Přemyslidoj, sed samtempe ĝi gardis gravan komercan vojon el Nurenbergo tra Cheb, Kadaň al Prago, Silezio kaj Pollando.

La silueton de la burgo meze kronas prismoforma romanika turo kun renesanca kasko. Laŭ arkitekturo la burgo estas bela ekzemplo de la stil-evoluo. Krom puraj romanikaj formoj ni trovas tie la stilojn fru- kaj malfru-gotikan - en Bohemio esceptan gotiko-renesancan, renesancan kaj barokan.

Romanika, prismoforma turo estas ĝia ĉefa dominaĵo. Ĝi estas la plej firma parto de la burgo, 23 m alta (konstruita sur kvadrato kun lateroj 8 m longaj) - laŭlegende ĝi devenas el la jaro ĉirkaŭ 1180. La turo estas masonita el poluritaj granitaj ŝtonblokoj, la muroj estas 3,5 m larĝaj (ie la blokoj estas rustikaj). Plej malsupre iam estis malsatmortigejo - torturejo. Karakteriza kasko kun gabloj estis aldonita nur en la 16-a jarcento.

Interesa estas eksteraĵo de la orienta burgoflanko kun frugotika defendturo el la 13-a jarcento, kie dum la 1-a malfrua mezepoko estiĝis pastrejo de gotika kapelo.

Jam ekde sia fondo la burgo ĝuis favoron de la ĉeĥaj reĝoj kaj de iliaj familioj. Ofte tie restadis Přemyslidoj - Přemysl Otakar la 1-a, Venceslao la 1-a, Johano de Luksemburgio kaj speciale volonte tie restadis Karolo la 4-a kaj Venceslao la 4-a.

Orienta defendturo kun arkbalkono estis parto de fortika sistemo de la burgo - ĝi devenas el periodo de rekonstruo dum reĝado de Přemysl Otakar la 2-a (1253 - 1278).

Komence de la husana revolucio la burgo ĉesis esti reĝposedaĵo. La posedantoj estis kelkaj dum la historio. Post la husanaj militoj (1434) la burgon kaj la tutan feŭdon gajnis Šlik-idoj (Gasparo - burgestro en Cheb) kaj ili posedis ĝin dum pli ol 110 jarojn (ĝis konfisko de la feŭdoj en la jaro 1547).

En la jaroj 1528 - 1535 la burgo ŝanĝis sian mezepokan aspekton - sur la orienta defendturo estis establita genta trezorejo kaj arkivo.

Ĉefa pordego de la burgo Loket kun potencaj ogivoj devenas el la dua duono de la 14-a jarcento. La Šlik-idoj intencis en Loket konstrui reprezentan gentan sidejon kaj tial dum ilia posed-periodo la burgo estis signumita per konstantaj disputoj kaj per dekjaraj sangoplenaj bataloj kun Loket-urbanoj. En la jaro 1473 preskaŭ la tuta burgo forbrulis dum la ribeloj kaj denove ĝi estis renovigata.

Ekde la jaro 1561 la burgo fariĝis posedaĵo de Loket-urbanoj kaj estas nur konservata. Dum la tridekjara milito (1618 - 1648) la burgo kun la urbo estis kelkfoje detruita - pliposte ĝi servis nur kiel magazeno aŭ grenejo por la urbo.

Ekde la incendio en la jaro 1725 parto de la burgo (markografa domo) restis ruinigita ĝis la jaro 1906, kiam la burgo estis adaptita por muzeo (ekspozicio de porcelano el loketa kaj karlovara teritorioj).

En la jaro 1795 la burgo estis (dum la regado de habsburgoj) ŝanĝita en arestejon (arestejo de la departementa kaj distrikta juĝo). Ĝi tre suferis per nesentemaj interrompoj, ĉar tiu ĉi periodo de 150 jaroj (ĝis la jaro 1948) nefavore tuŝis la burg-arkitekturon. La burgo poste estis enskribita en la liston de ŝtataj burgoj kaj kasteloj.