Longbeka tajlorbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longbeka tajlorbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Artisornis
Specio: 'A. moreaui'
Artisornis moreaui
(Sclater, 1931)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longbeka tajlorbirdo (Artisornis moreaui) estas afrotropisa kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenis al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto, sed lastatempe oni konsideris propran genron nome Artisornis de afrikaj specioj.

Ĝi troviĝas en izolitaj teritorioj en ebenaĵo Njesi de nordokcidenta Mozambiko (subspecio sousae) kaj nordorienta Tanzanio (nomiga subspecio en Montoj Usambaroj). Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, degraditaj arbaroj aŭ ĉe plantejoj de teoeŭkaliptoj, dum la tereno tro okupata de homoj ne estas loĝata de la specio. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj la totala populacio estas nur de ĉirkaŭ 50-249 individuoj kaj malpliiĝas en malgranda teritorio de 950 km², kiu krome estas fragmentita per 1000 km.

Tiu malgranda birdo estas nur 10 cm longa, sed fortika specio de arbarbordoj kaj klaraĵoj de kanopeo. Supraj partoj estas grizecaj, iom pli pala sube en ventro. Pli bruneca nuanco en vizaĝo kaj krono (eble ne tie). Tre longa, nigra beko. Tre rondoforma kapo. La vosto moviĝas dum ekscitado. La simila specio Afrika tajlorbirdo, O. metopias, havas multe pli mallongan bekon kaj pli etendan ruĝecan nuancon en vizaĝo kaj brusto. La voĉo estas metaleca piiduu piiduu. Ĝi estas tre sekretema, malfacile videbla, plej bone identigata per aŭdo. Plej taŭga rigardejo estas Amani en oriento de la Montoj Usambaroj en Tanzanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]