Lord Jim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lordo Jim)
Lord Jim
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joseph Conrad
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1900
Eldonejo Blackwood's Magazine
Ĝenro psikologia romano
Loko de rakonto Azio
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Kovrilpaĝo de la eldonaĵo de 1981 ĉe Bantam de la romano de 1900.

Lord Jim (Esperante: Lordo Jim) estas romano de Joseph Conrad, origine publikigita en gazeto Blackwood ekde oktobro 1899 ĝis novembro 1900.

Inspiro[redakti | redakti fonton]

Lord Jim estas interesega verko pri kuraĝo, karaktero, mankoj, ŝipo kiel vivo kaj vivo kiel ŝipo kaj pensaro pri vivo. Cedric Watts 1988 en sia enkonduko al The Nigger of the Narcissus prikomentas ke ŝipon oni montras kiel eta planedo (mikrokosmo). Iam ŝipoveturado estis danĝera kaj malrapida, pro piratoj, stormoj, malamikaj ŝipoj, kaj eĉ malfacilo trovi ŝipanaron. Deviga rekrutado ofte kidnapis homojn, punrekrutado foje trovis ŝipanojn nur inter deliktuloj, novuloj, marĝenuloj aŭ fremduloj.

La historio de la romano havas bazon sur veraj okazaĵoj - kvankam Conrad neniam konfirmis tion. La 17-an de julio 1880 la ŝipo S.S. Jeddah marveturis el Singapuro al Penang kaj Jeddah, kun 778 viroj, 147 virinoj kaj 67 infanoj enŝipe. La pasaĝeroj estis Muslimoj el Malajzio kiuj marveturis al Mekko kaj Medino pro religia pilgrimado.

La ŝipo veturis sub la brita flago kaj havis ĉefe britajn oficirojn sed estis posedata de singapura entrepreno, kies direktoro Seyyid Muhammad al-Sagoff devenis de riĉa araba familio de Singapuro kaj ties filo Muhammad estis en ŝipo dum la okazaĵo. Post teruraj veterkondiĉoj dum la unua semajno de veturado, la ŝipo paneis kaj la kapitano kaj la oficiroj, opiniinte, ke la ŝipo estas vrakonta, abandonis ĝin preninte Seyyid Omar kun ili. Ili estis helpitaj de alia ŝipo kaj alportitaj al Adeno kie ili rakontis falsan historion de perfortemaj pasaĝeroj kaj vrakonta ŝipo. La pilgrimantoj estis abandonitaj al ŝajne certa morto.

Tamen por surprizo la 8-an de aŭgusto franca ŝipo alportis la Jeddah al Adeno. La pilgrimantoj estis survivintaj. Ili estis abandonitaj de tiuj kiuj laŭteorie devos protekti ilin kaj pro tio oni starigis oficialan priserĉon kaj sinsekvan skandalon. Oni supozas, ke tiu evento ege inspiris Conrad, kiu alvenis en Singapuro en 1883, kaj li uzis la ĉefan temaron de tiu evento por Lord Jim uzante la nomon S.S. Patna por sia fikcia pilgrima ŝipo.

La romano funkcias laŭ du ĉefaj partoj, la problemoj en ŝipo Patna kaj la falo de la rolulo kaj due aventura historio pri elstariĝo de Jim inter la loĝantaro de Patusan - supozeble en Indonezio.

La romano[redakti | redakti fonton]

Krom lirikismo kaj beleco de la priskriba stilo de Conrad elstaras pro sia prilaborita strukturo. La kerno de la romano estas rakonto kiun faras la rolulo Charles Marlow al grupo de aŭskultantoj, kaj la konkludo estas prezentita en formo de letero el Marlow. Ene de la rakonto de Marlow, ankaŭ aliaj roluloj rakontas siajn proprajn historiojn laŭ teksita dialogo. Tiele la okazaĵoj estas rakontitaj en la romano el diversaj vidpunktoj, kaj ofte for de kronologia ordo.

La leganto povas formi sian impreson de la interna psikologia situacio de Jim el tiu multobla eksterna vidpunktaro; sed nuraj faktoj maltaŭgas por klarigi la homan kondiĉon, kiel Marlow mem rimarkas pri la juĝo: "ili volis faktojn. Faktojn! Ili petis faktojn el li, kvazaŭ faktoj povus klarigi ion!" Finfine Jim restas mistera, kiel vidata tra nebulo. Nur tra la rakonto de Marlow Jim vivas por la leganto.

Marlow estas ankaŭ la rakontisto de tri el la aliaj verkoj de Conrad: Koro de malhelo, "Junaĝa historio" kaj Ŝanco.

Historio de la romano[redakti | redakti fonton]

Jim (familinomo neniam aperas), juna brita maristo, iĝas partnero de Patna, ŝipo plena de pilgrimantoj veturantaj al Mekko por laŭ regularo deviga religia pligrimado (haĝo). Okaze de manko (ĉu de kuraĝo, ĉu de saĝeco, ĉu de stabileco) dum akcidento, Jim kune kun la kapitano kaj aliaj ŝipanoj abandonas la ŝipon kaj ties pasaĝeroj. Post kelkaj tagoj, ili estas savitaj de brita ŝipo. Tamen ankaŭ la Patna kaj ties pasaĝeroj estas poste savitaj, kaj oni konas la malakceptindan agadon de la ŝipanaro, kiuj evitas la juĝadon dum nur Jim estas juĝata. Li jam ne povos ŝipestri pro sia agado. Jim furiozas kontraŭ sin mem, kaj pro la momento de malforteco kaj pro esti malprofitinta la okazaĵon iĝi 'heroo'.

Dum la juĝado li trafas Marlow, markapitano, kiu spite komencaj antaŭjuĝoj amikiĝas kun Jim. Marlow helpas Jim trovi laborpostenon. Jim klopodas resti nekonata, sed la diskonigo de la okazaĵo de la Patna rekonigas lin kaj li translokiĝas orienten, en Patusan kie amiko de Marlow helpas laborigi lin. Kontakte kun la loka loĝantaro, Jim estas akceptata post helpi ĝin kontraŭ bandito kaj korupta malajzia lokestro. Krome Jim trovas amatinon Jewel. Jarojn poste la vilaĝo estas atakita kaj rezulte iu komunumestro pafas kaj mortigas Jim.

Aludoj kaj referencoj el aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La ŝipo de Jim nome S.S. Patna estas menciata ankaŭ en la rakonto La nemortulo de Jorge Luis Borges. (Noto. Patna iĝas Patria (Patrujo hispanlingve) per farbero sur la "n")

Lord Jim estas la nomo de ŝipo, kaj pro tio la kromnomo de ties posedanto, Richard Blake, en la romano Offshore de Penelope Fitzgerald kiu havis la premion Booker.

Filmaj adaptigoj[redakti | redakti fonton]

La historio de tiu ĉi romano estis dufoje adaptita en filmojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]