Lorenzo Mediano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo Mediano
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1959 (1959-01-01) (65-jaraĝa)
en Zaragozo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo kuracisto • kuracisto-verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lorenzo MEDIANO Ortiga (Zaragozo, 1959) estas hispana verkisto, aŭtoro de romanoj kiel Los olvidados de Filipinas (La forgesitoj en Filipinoj), La escarcha sobre los hombros (Prujno surŝultra), El secreto de la diosa (La sekreto de la diino) kaj Tras la huella del hombre rojo (Sekve al ruĝulo).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lorenzo Mediano estas kuracisto laŭprofesie kaj fakte verkis kelkajn teknikajn librojn adresitajn al kuracistoj. Dum pluraj jaroj li estis instruisto pri survivado en naturo. Li loĝis en areoj de Pireneoj inter 19 kaj 35 jaroj.[1] Li verkis la unuan libron pri survivado en Hispanio, titolita precize Supervivencia en la naturaleza (Survivado en naturo, 1983).[2] Alia libro pri simila temo estas Vivir en el campo (Loĝi en la kamparo, 1987).

En lia persona retejo li inkludas kvarpaĝan apartan ejon pri kaj por Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel romanisto kaj eseisto, li verkis jenon:

  • La escarcha sobre los hombros (Prujno surŝultra) 1998), pri klasbatalo konsekvence de amafero inter riĉa heredantino kaj paŝtisto. Ĝi devenas el parola rakonto kiun la aŭtoro rakontis distre al partoprenantoj en siaj kursoj pri survivado. Poste li verkis la rakonton kaj prezentis ĝin al literatura konkurso «Ciudad de Barbastro», en kiu li malsukcesis.[1] Post la publikigo de la romano, oni tradukis ĝin al kelkaj lingvoj kaj en Francio ĝi atingis la Premion Vivre Livre en 2008. Ĝi ankaŭ estis adaptita al bildliteraturo.[3]
  • Cuentos de amor imposible (Maleblaj amrakontoj, 2000).
  • Los olvidados de Filipinas (La forgesitoj en Filipinoj, 2001), kiu miksas eseon kaj historian romanon centrita en grupo de hispanoj kiuj restis en Filipinoj post la fino de la hispana dominado tie. Avo de la aŭtoro estis unu de tiuj homoj.
  • El secreto de la diosa (La sekreto de la diino, 2003), romano kun agado okazanta en prahistorio, en socio matriarkeca en kiu ludas gravan rolon la magiaj kredoj.
  • Tras la huella del hombre rojo (Sekve al ruĝulo, 2005), ankaŭ en prahistorio, pri la renkonto inter la kulturoj de Kromagnono kun Neandertalo.
  • Donde duermen las aguas (Kie dormas akvoj, 2006), pri realaj okazaĵoj en vilaĝo de la aragona Pireneo kiu temas pri intrigo de korupto kaj mafio en kiu enkotiĝis la aŭtoro mem.
  • Leonardo da Vinci, un genio desconocido (Leonardo da Vinci, nekonata geniulo, 2006).
  • El espíritu del trigo (Tritikspirito, 2007), denove en prahistorio. Tiam, inter efikoj de la plivarmigo de la planedo, okazis la malapero de kelkaj grandaj specioj kiuj nutris homojn, kiuj devis adaptiĝi kaj ŝanĝi sian manĝomanieron.
  • El siglo de las mujeres (La jarcento de virinoj, 2009), eseo pri la evolucio laŭlonge de la historio de la rilatoj inter viroj kaj virinoj.
  • El escriba del barro (La kota skribisto, 2010), nova romano de prahistoriaj temoj (kun agado ĉirkaŭ la jaro 3000 a.n.e.) pri la sopiro al povo, la konfliktoj inter paranoj kaj la apero de la skribo.
  • A rosada en os güembros (Prujno surŝultra, 2012) en aragona lingvo.
  • El desembarco de Alah (La elŝipiĝo de Alaho, 2013), historia romano kun agado en la 8-a jarcento, epoko de visigotoj, en kiu okazis la Islama invado de Iberio.[4]
  • El código Machado (La kodo Machado, 2018), pri la poeto Antonio Machado.

Temoj kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Temas pri aŭtoro kiu verkis historiajn romanojn, ĉefe kun agado okazanta en prahistorio, sed ankaŭ en aliaj epokoj (Los olvidados de Filipinas, El desembarco de Alah). En tiuj, krom historiaj aspektoj, aperas universalaj temoj kiel amo, perfido aŭ povo. Krome li traktis temojn rilatajn kun la vivmaniero de la pireneaj popoloj (La escarcha sobre los hombros, Donde duermen las aguas). Li kultivis ankaŭ la ĝenron eseo: aparte en sia libro El siglo de las mujeres li eksponas siajn sociologiajn kaj antropologiajn teoriojn prie.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo pri Lorenzo Mediano en la revuo BCI nº 2
  2. Crónica de la sesión con el autor Lorenzo Mediano Pagán Sancho, Juan, 27a de marto 2019 en Seniors Universitarios.
  3. Los libreros franceses premian una obra de Lorenzo Mediano 20a de decembro 2008, alirita la 12an de junio 2021, en la retejo de elperiodicodearagon
  4. Lorenzo Mediano presenta su última novela histórica en Barbastro alirita la 12an de junio 2021, 10a de aprilo 2013 en rondasomontano.com
  5. «Lorenzo Mediano se aventura», en elperiodicodearagon.com]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lorenzo Mediano en la hispana Vikipedio.