Luís de Figueiredo e Lemos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luís de Figueiredo de Lemos
7-a Episkopo de Funchal.
(1544-1608)
"Constituições synodaes do Bispado do Funchal" (1601) presita ordone de Luís de Figueiredo de Lemos (1544-1608)
"Constituições synodaes do Bispado do Funchal" (1601) presita ordone de Luís de Figueiredo de Lemos (1544-1608)
Persona informo
Naskiĝo 21-a de aŭgusto 1544
en "Santa Maria", "Vila do Porto", Portugalio
Morto 26-a de novembro 1608
en Funŝalo, Portugalio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luís de Figueiredo de Lemos (1544-1608) estis la 7-a episkopo en la Diocezo de Funchal, kiu regis inter 1585 kaj 1608. Figueiredo de Lemos elstariĝis kiel provizanto en la Diocezo de Angra defende de la interesoj de Filipo la 1-a de Portugalio antaŭ la fortatakoj de D. António, prioro de Krato (1531-1595). La nuna Muzeo pri Sankta Arto de Funchal lokiĝas en la antaŭa palaco de la episkopoj kaj estis fondita de D. Luís Figueiredo de Lemos en 1594. Ĝi enhavas kolektojn de pentraĵoj, skulptaĵoj, juvelaĵoj kaj vestaĵoj, kronologie, inter la 15-a kaj la 19-a jarcentoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bildo de la 7-a Episkopo de Funchal.

Luís de Figueiredo de Lemos estis filo de Miguel de Figueiredo de Lemos kaj lia edzino Inês Nunes Velho. Post la unuaj studoj faritaj sur la insulo, li direktiĝis al la regno, daŭrigante sian trejnadon en Lisbono kaj en la Universitato de Koimbro, kie li diplomiĝis pri Kanonikoj kaj Leĝoj. Li revenis al la Acoroj kaj, post prenado de la sanktaj ordonoj, li estis nomumita dekano de la Angra Sidejo dum la episkeco de D. Pedro de Castilho (m. 1615). En ĉi tiu funkcio, li respondecis pri la organizado de la procezo de la beatino Margarida de Chaves (1530-1575).

Li ekoficis kiel prokuroro de D. Luís Coutinho (1550-1578)[1], kiu estis komandoro de la Insulo de Madejra kaj kiu mortis en la "Batalo de Alkacerokibiro" okazinta en la 4-a de aŭgusto 1578 kune kun la reĝo D. Sebastião. Kun la aĝo de 41 jaroj, li estis nomumita episkopo de Funchal fare de Filipe la 2-a, kies konfirmon li ricevis en 1586, jaro en kiu li translokiĝis al Madejro. Li restis zorge de ĉi tiu diocezo dum 22 jaroj, periodo en kiu li faris diversajn agojn cele al reguligo de paroĥa vivo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Johano la 3-a (1502-1557)
  • Gaspar Frutuoso (1522-1591)
  • Gaspar de Faria (1520-1576)
  • Henriko la 1-a (1512-1580)
  • Pedro de Castilho (m. 1615)
  • Álvaro de Bazán (1526-1588)

Referencoj[redakti | redakti fonton]