Luc Besson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luc Besson
Luc Besson, 2008
Luc Besson, 2008
Luc Besson, 2008
Persona informo
NomoLuc Besson
Dato de naskiĝo18-a de marto 1959
NaskiĝlokoParizo
Aĝo65
Okupoj kaj profesioj
Okupojreĝisoro, scenaristo, verkisto kaj produktoro
Geografio
ŜtatoFrancio
Familio
Edz(in)oVirginie Silla, Anne Parillaud, Milla Jovovich, Maïwenn Le Besco [+]
InfanoJuliette Besson, Shanna Besson, Talia Besson, Satine Besson, Mao Besson [+]
Lingvoj
Denaska lingvofranca lingvo [+]
Parolata lingvofranca lingvo, angla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoCésar Award for Best Director, Inkpot Award, Sitges Film Festival Best Director award [+]
Retpaĝohttp://www.lucbesson.fr/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Luc Besson (naskiĝis la 18-an de marto 1959 en Parizo) estas franca reĝisoro, scenaristo, verkisto kaj produktoro

Biografio

Luc BESSON pasas infanecon ĉe siaj gepatroj, ambaŭ instruistoj de plonĝado en Club Méditerranée, inter Grekio kaj eks-Jugoslavio. Akcidento malebligos al li daŭrigi altnivelan plonĝadon.

Li fariĝas konata en kina medio laborante kiel help-reĝisoro antaŭ ol mem reĝisori sian unuan longdaŭran sciencfikcian filmon: "Le Dernier Combat" en 1983, kio ebligas al li subskribi kontrakton kun Gaumont por reĝisori "Subway" en 1985. Dank'al tiu sukceso, li entreprenas reĝisoradon de filmo, kiun li nepre volas fari: "Le Grand Bleu", malbone akceptata en Festivalo de Cannes en 1988, kiu tamen fariĝas kulta filmo kaj estas objekto de multnombraj analizoj por provi klarigi ties sukceson en la junularo. Ĝia stilo proksima al tiu de publico pliprofundigas fosaĵon inter li kaj la recenzistoj.

Publiko plu venas multnombre por spekti liajn sekvajn filmojn: "Nikita" en 1991, "Léon" en 1995. En 1997, li entreprenas kun Gaumont ambician sciencfikcian projekton, kiun li zorge pretigos. Li transloĝigas al Los Angeles kun juna aktorino Maîwenn—kiu ĉefrolis en "La Gamine" kun Johnny Hallyday—kaj ilia filino Shanna. Celante usonan merkaton, li ĉefroligos Bruce Willis, Maîwenn Le Besco (La Diva) kaj Milla Jovovich. "Le Cinquième Élément" fariĝas unu el la plej grandaj komercaj suksesoj de franca filmo en Usono (nun superata de "La Marche de l'empereur" de Luc Jacquet).

En 2000, li fondas propran societon de produktado kaj distribuo EuropaCorp, kiu anoncas kiel objektivon disvolvi novan ondon de tut-publika kino, apogante sin sur sukcesintaj filmoj kiel "Taxi", "Taxi 2", "Taxi 3" aŭ "Yamakasi". Li ofte estas scenaristo de la de li produktataj filmoj, preferante distron kaj agadon. Tia sinteno provokas malamon de recenzistoj kaj de parto de gazetaro, kaj eĉ malestimon.

Provante entrudi sin en la internacia merkato, do unue usona, li tamen volas konservi kontrolon kaj francan naciecon super siaj filmoj el jura kaj fiska vidpunktoj. Komence de la jaroj 2000, li estas la iniciatinto kaj motoro de kreado de Cité du Cinéma en Saint-Denis, en norda suburbo de Parizo.

Ofte produktoro, nun ĉe la kapo de monhava studio, li tamen plu reĝisoras siajn proprajn filmojn: "Jeanne d'Arc", en 1999, kun Milla Jovovich (la paro eksedziĝas tiun jaron), poste "Angel-A", en 2005, nigra-blanka filmo interpretata de Jamel Debbouze kaj Rie Rasmussen, kies recenza akcepto estas mezbona, kaj ne ĝuas la kutiman sukceson ĉe la publiko.

La 11-an de septembro 2006 li anoncas ke Arthur et les Minimoys estos lia 10-a kaj lasta filmo. Gazeto Le Soir de la 20-a de septembro 2006 anoncas ke Luc Besson ĉesigas kinon. La reĝisoro volas dediĉiĝi al civitana agado. Li provas starigi fondaĵon por helpi junulojn en suburboj.

Li havas kvar filinojn kaj unu filon el malsamaj geedziĝoj:

Reĝisoro

Filmoj

Muzikvideoj

Scenaristo

Produktoro

Verkisto

  • 1993: L'histoire du Dernier Combat (kunverkis Anne Parillaud)
  • 1994: L'histoire du Grand Bleu
  • 1995: L'histoire de Léon (kunverkis Anne Parillaud)
  • 1997: L'histoire du Cinquième Élément (kunverkis Anne Parillaud)
  • 1999: L'histoire de Jeanne d'Arc (kunverkis Anne Parillaud)
  • 2000: L'histoire de Subway (kunverkis Anne Parillaud)
  • 2003: L'histoire de Nikita (kunverkis Anne Parillaud)
  • 2005: Angel-A Album Photos (foto-albumo)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Filmoj de Luc BESSON