Lucas Vázquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucas Vázquez
Lucas Vásquez en 2016
Lucas Vásquez en 2016
Persona informo
Naskonomo Lucas Vázquez Iglesias
Naskiĝo 1-an de julio 1991 (1991-07-01) (32-jaraĝa)
en Curtis
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Lucas Vásquez (per plena nomo Lucas Vásquez Iglesias, prononco laŭ la sistemo IFA hispane 'lukaz 'βaθkeθ i'ɣlesjas) (naskiĝis la  1-an de julio 1991(nun 1991-07-01) en Curtis, Galegio, Hispanio, do nun 32-jara) estas hispania profesia futbalisto. Ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj Curtis, Ural kaj poste Real Madrid C.F. inter la jaroj 2000 kaj 2010, li daŭrigis sian karieron en la 3-a, 2-a kaj poste 1-a viraj teamoj de la klubo Real Madrid C.F. kaj nur en unu futbala sezono (2014-2015) estis pruntita al la klubo RCD Espanyol. Li partoprenis kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "9".