Lucko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lucko (Луцьк en ukraina lingvo; Łuck en pola lingvo) estas ĉefurbo de Volina provinco en Ukrainio. La urbo situas borde de la rivero Stiro, kaj havas proksime 202 500 loĝantojn.

Ampleksa demografia ŝanĝiĝo inter 1939 kaj 1949

La 1-an de januaro 1939 Łuck havis 39 000 loĝantojn (proksimume 17 500 judoj kaj 13 500 poloj). La distrikto formita ĉirkaŭ la urbo havis 316 970 loĝantojn, inkluzive de 59% ukrainoj, 19,5% poloj, 14% judoj kaj proksimume 23 000 ĉeĥoj kaj germanoj.

En 1939 kiel rezulto de la invado de Pollando de ambaŭ flankoj sekve de la Molotov-Ribbentrop-pakto, Lutsk, kune kun la resto de okcidenta Volinio, estis aneksita de Sovetunio. La plejparto de la fabrikoj (inkluzive de la preskaŭ-finita radiostacio) estis malmuntita kaj sendita orienten al Rusio. Proksimume 7 000 el la urbanoj (plejparte poloj) estis deportitaj per porbrutaj kamionoj al Kazaĥio kaj 1 550 estis arestitaj de la NKVD.

Post la komenco de la Operaco Barbaroso la urbo estis kaptita de la nazia armeo Wehrmacht la 25-an de junio 1941, sed ne antaŭ ol miloj de polaj kaj ukrainaj malliberuloj estis mortpafitaj de la NKVD, antaŭ ol ties anoj fuĝis orienten. Dum la nazia okupado plimulto de la judaj loĝantoj de la urbo estis devigitaj en getton kaj tiam murdiĝis sur la monteto Polanka proksime de la urbo. Kadre de la mortigo de poloj en Volinio proksimume 10 000 poloj estis murditaj per la Ukraina Ribela Armeo en la areo. La urbo estis reokupita fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio la 2-an de februaro 1944.

Post la fino de la Dua Mondmilito la restantaj polaj loĝantoj de la urbo estis forpelitaj, plejparte al la areoj foje nomataj la polaj "Regajnitaj Teritorioj", do la regionoj de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo en 1946 transdonitaj al la komunisma Pola Popola Respubliko. La urbo fariĝis industria centro en la Ukraina SSR. La ĉefaj ŝanĝoj en la urba demografio rezultis en tio ke ĝis la fino de la 1940-aj jaroj la urba loĝantaro estis preskaŭ tute ukraina.

Partneraj urboj

Personoj ligitaj kun la urbo

Esperanto en Lucko

De 1985 en la urbo agas Esperanto-klubo Arbara kanto, kiun senŝange estras Niko Voloŝin - unu el fratoj Lukaŝidoj. Inter famaj klubanoj estas

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-geografio