Ludoviko estis la filo de la reĝo Filipo la 4-a la Bela kaj de la reĝino de Navaro, Johana la 1-a. Post lia morto, la nobeloj de la reĝlando rifuzis cedi la tronon al lia nura filino, Johana la 2-a de Navaro, kaj preferis la fraton de Ludoviko, Filipo la Longa. Tiel naskiĝis la salfranka leĝo, laŭ kiu nur virseksuloj rajtis heredi la francan kronon.