Ludwig Marcuse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Memortabulo por la germanaj kaj aŭstraj rifuĝintoj en Sanary-sur-Mer, inter ili Ludwig Marcuse

Ludwig MARCUSE (naskiĝis la 8-an de februaro 1894 en Berlino, mortis la 2-an de aŭgusto 1971 en Bad Wiessee) estis germana filozofo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Devenante el la juda grandburĝaro, Marcuse komencis post finiĝo de la lerneja tempo en la jaro 1913 studon de filozofio en sia hejmurbo. Pli malfrue li translokiĝis al Freiburg, por daŭrigi tie sian studon sur la kampo de literaturo. En la jaro 1917 li doktoriĝis en Berlino ĉe Ernst Troeltsch per tezo pri Friedrich Nietzsche.

Nietzsche restis al li dumvive gvida stelo, kiun li sciis defendi kontraŭ la variaj modaj okupadoj (kaj pli precize: de la nazioj), eĉ dum sia tempo en Usono: „Nietzsche estas la plej granda malbonsortulo de la filozofia historio. Li estis tradukita de senalfabetuloj ne nur en ilian germanan, sed eĉ ankoraŭ en sian realecon.“

Post mallonga helpinstruista laboro ĉe Troeltsch Marcuse laboris kiel liberprofesia verkisto kaj teatrorecenzisto en Berlino, Kenigsbergo kaj Frankfurto ĉe Majno. Post la potencopreno de de la nazioj en la jaro 1933 li vidis sin devigata forlasi Germanujon pro sia juda deveno. Ĝis 1939 li vivis – kiel multaj aliaj germanaj intelektuloj – en Sanary-sur-Mer. Ankoraŭ en la sama jaro post duonjara restado en Sovetunio li sukcesis fuĝi en Usonon. Tie li transprenis profesorpostenon ĉe la Universitato de Suda Kalifornio en Los-Anĝeleso, kie li instruis germanan literaturon kaj filozofion. Li verkis ankaŭ sub la kaŝnomo Heinz Raabe.

Post kiam la nazioj en 1937 estis sennaciiginta lin el Germanujo (liaj verkoj estis malpermesataj en Germanujo dum la tempo de 1933 ĝis 1945), li ricevis en 1944 la usonan civitanecon. Lia pli juna fratino Edith januaron de 1942 estis deportata el Berlin-Charlottenburg, ŝi mortis (Marcuse laŭvorte: „mortaĉis“) la 8-an de majo 1945 en la aĝo de 48 jaroj. En dokumentoj el la postlasaĵo, kiu alvenis al Marcuse, ŝi estis priskribinta la ĉiutagan situacion de judoj, kiuj vivis en 1941 je Berlino. Kune kun sia patrino Edith estis loĝinta en malgranda pensiono en Berlino-Charlottenburg, ĝis kiam dompordisto ilin denuncis. La patrino mortis en 1942 je la aĝo 78 jaroj pro kormalfunkcio.

Tombo de Ludwig Marcuse kaj de lia edzino Erna, nomita Sascha, en Bad Wiessee

Post la fino de la Dua Mondmilito Marcuse dumtempe restis en Germanujo, por komence de la 1960-aj jaroj denove loĝi daŭre tie en Bad Wiessee. Tie li mortis en 1971.

Verkado kaj graveco[redakti | redakti fonton]

La „granda, nedankita kleriganto de la germanoj“ (Hans Heinz Hahnl) verkis krom siaj libroj ankaŭ multajn teatrorecenzojn, recenzojn kaj komentojn pri la aktuala okazado, ĉi lastan ekzemple por radioelsendo de la Bavara Radio en la fruaj 1960-aj jaroj.

En sia literatura verkado li orientiĝis ĉefe al la verkistoj de la 19-a jarcento samkiel al la ekspresionistoj de la 20-a jarcento. El tio rezultas ekzemple liaj publikigaĵoj pri Ludwig Börne, Heinrich Heine, August Strindberg kaj Georg Büchner. Krom tio li publikigis du membiografiojn. Lia individuisman filozofion esploris Karl-Heinz Hense en sia libro Glück und Skepsis – Ludwig Marcuses Philosophie des Humanismus [Bonŝanco kaj skeptiko – la filozofio de humanismo de Ludwig Marcuse].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus-Uwe Fischer: Ludwig Marcuses schriftstellerische Tätigkeiten im französischen Exil. 1933–1939. Scriptor-Verlag, Kronberg/Ts. 1976, ISBN 3-589-20372-2 (Scriptor-Hochschulschriften 16), (Samtempe: Hamburgo, Univitato, doktortezo, 1976).
  • Karl-Heinz Hense: Glück und Skepsis. Ludwig Marcuses Philosophie des Humanismus. Königshausen und Neumann, Würzburg 2002, ISBN 3-8260-1777-3.
  • Dieter Lamping (eldoninto): Ludwig Marcuse. Werk und Wirkung. Bouvier, Bonn 1987, ISBN 3-416-01835-4 (Sammlung Profile 25).
  • Matthias Wolbold: Zwischen Ablehnung, Anpassung und Zerrissenheit. Deutsche Exilautoren in den USA. Eine Typologie am Beispiel von Hans Marchwitza, Hans Sahl und Ludwig Marcuse. Kovac, Hamburgo 1999, ISBN 3-86064-883-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]