Ludwik Kasprzyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwik Kasprzyk
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1930 (1930-08-13)
Morto 8-an de majo 2012 (2012-05-08) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero
vdr

Ludwik Kasprzyk, naskita 13-an de aŭgusto 1930 en Dąbrowa Górnicza, estis edukita kiel konstruinĝeniero, kiu loĝis kaj agadis en Sosnowiec. Kiel dekkelkjarulo li skoltiĝis (preskaŭamilita organizaĵo por junularo). Tuj post la Okupacio en 1945 en Skolta Instrucentro de Łękawa (ĉe Bełchatów), li finis kurson por skoltestroj kaj post jaroj, kiel pensiulo, li aktivadis en Skolta Rondo de Aĝuloj ĉe ZHP “Zagłębiacy” (Karbonbasen’anoj) en Sosnowiec.

Ludwik Kasprzyk en Klubejo de Jan Kiepura en Sosnowiec, 16.08.2006.

Li estis esperantisto kaj krom multaj sociaj iniciatoj aktive funkciis (du jaroj) kiel prezidanto de Pola Esperanto-Asocio en loka Esperanto-Filio en Sosnowiec.

Profesia kariero kaj kultursocia agado[redakti | redakti fonton]

Profesian laboron li kontinuis en diversaj institucioj ligitaj kun investado, konstruado kaj projektado. De 1991 li estis multjara eksperto kaj jura spertulo pri konstruaferoj. Li estis aktiva socia aganto ĉe Societo de Inĝenieroj kaj Teknikistoj por Konstruarto, ĉe Parcelaj Laboristaj Ĝardenoj, ĉe Pola Asocio de Instruistoj kaj ĉe Fundacio al Jan Kiepura kiun li kunfondis kaj gvidis dum multaj jaroj.

Li organizis ciklajn renkontojn t. n. „Vesperoj ĉe kandeloj”, komence en Epire-restoracio kaj poste en koncerta salono de Kompleksaj Muziklernejoj al Jan Kiepura en Sosnowiec. Li sukcesis realigi multajn proprajn konceptojn. Ekzemple, li eldonis vicon da porokazaj poŝtkartoj, folderoj kaj kalendaroj eldonitaj flanke de Kiepura-Fundacio kaj flanke de Pola Poŝto, popularigante tiamaniere multajn eminentajn kaj meritajn personojn de la Zagłębie-Karbonbaseno.

Tiel li kreiĝis kiel netaksebla animiganto de kulturo. Kunlaborante kun Urba Departamento pri Kulturo kaj Arto en Sosnowiec. Li kontribuis al rememoro pri multaj, ofte forgesitaj sosnoŭiecanoj, ekzemple pri: Marian Porębski, kiu belkantis sur multaj scenoj de la mondo, precipe en Francio kaj kiu en aĝo de 96 jaroj partoprenis koncerton en Sosnowiec titolitan: „Artistoj al sia urbo”.

Pere de socia agado li kontribuis al rememoro pri multaj konataj personoj kiel: Jan Kiepura, Ladis- Władysław Kiepura, Konstanty Ćwierk, Włodzimierz Sedlak, Jan Przemsza-Zieliński kaj pri skoltoj kiel: Leon Ziółko kaj Stefan Dąbrowiak.

Li memorigis ankaŭ multajn konatajn artistojn kiel: Sosnoŭiecano de Jarcento kaj belkantisto, Alfred Jarosz Korczyński; konata en Pollando kaj precipe en Suprasilezio kaj Zagłębie Dąbrowskie, sosnoŭiecanino kaj operkantistino, Natalia Stokowacka kaj multaj aliaj.

Al liaj sociaj meritoj apartenas ankaŭ kunlaboro ĉe konceptado de projekto pri konstruado de muziklernejo en Sosnwowiec, situanta ĉe la strato Wawel. Li partoprenis ankaŭ ĉe remuntado de Zagłębie-teatro kaj interesiĝis pri rekonstruado de Henryk Dietel-palaco. Li partoprenis en Komitato pri Konstruado de monumento al Jan Kiepura en Sosnowiec, kies duplikato ekzistas ankaŭ en Krynica-kuracloko.

Al multaj kulturaj aranĝoj, kies kunorganizanto estis prezidanto de Jan Kiepura-Fundacio, oni devas aldoni lian kunorganizadon de solenaĵoj ligitaj kun celebrado de: 60-jara datreveno de morto de la Dipatrina Servistino – Patrino Teresa Kierocińska, 75-a naskiĝtago de la konata kaj eminenta komponisto Władysław Szpilman, 110-a naskiĝtago de muzikisto kaj komponisto Władysław Pawelec kaj 130-jara naskiĝa datreveno de la konata, pro la sociagado, pastro kanoniko Franciszek Raczyński.

Iniciate de Ludwik Kasprzyk okazadis multaj aranĝoj, artprezentadoj, koncertoj kaj vesperoj memorigantaj konatajn artistojn. Kelkaj el ili estis: vespero kun Jadwiga Romańska – majstrino de ‘Belcanto’ (belkanto), kiu okazis en teatro al Juliusz Słowacki en Krakovo, koncerto en Klubejo al Jan Kiepura en Sosnowiec, titolita: „Laŭ spuroj de Marta Eggerth kaj Jan Kiepura” kun akompano de konataj artistoj el Krakovo, koncerto de Władysław Pawelec-filo kun ensemblo „The Gastle Band”, koncertoj okaze de diversaj datrevenoj al Jan Kiepura, koncerto en Sosnowiec’a Muziklernejo okaze de 67-a datreveno dediĉita al „Grizaj Skoltvicoj” de Pola Skolta Asocio (ZHP).

Li estis ankaŭ organiza iniciatinto de vico de koncertoj kun akompano de Muziklerneja Orkestro el Sosnowiec. La koncertoj okazadis sur terenoj de Sosnowiec kaj ankaŭ en Krynica-kuracloko.

Pro sia agado li ricevis multajn distingojn kaj insignojn, inter ili: Ora Kruco de Meritoj (1986), Ora Honora Insigno de NOT (2004), Premio de la Urbo Sosnowiec pro disvastigado de kulturo (2007).

Ludwik Kasprzyk “orlitere” eksribiĝis en historion de la urbo Sosnowiec kiel nekompensebla sociaganto, kiu laborante en Fundacio al Jan Kiepura dediĉis ankaŭ proprajn financajn rimedojn. Li forpasis la 8-an de majo 2012. Entombigo de Ludwik Kasprzyk okazis en Dąbrowa Górnicza. Mortinton adiaŭis amasoj da amikoj, konatoj kaj Reprezentantoj de Urba Konsilantaro el Sosnowiec kun akompano de standardaj ensembloj.

Funebre predikis Wiesław Gonera – reprezentanto de Pola Instruista Asocio kaj samtempa reprezentanto de Asocio de Polaj Skoltoj; fine predikis Jan Szot – reprezentanto de Fondaĵo al Jan Kiepura en Sosnowiec.

Fontoj[redakti | redakti fonton]