Luis Vidales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Vidales
Persona informo
Naskiĝo 26a de julio 1904
en Calarcá
Morto 14a de junio 1990
en Bogoto
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de Nia Sinjorino de la Rozario vd
Partio Colombian Communist Party vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalistoartokritikisto vd
Laborkampo Q16520492ĵurnalismopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis VIDALES (Calarcá, Kindio, Kolombio, 26a de julio 1904 - Bogoto, 14a de junio 1990) estis kolombia poeto kaj eseisto. Lia ĉefa verko, Suenan timbres (1926), estas la plej bona kaj unika avangarda poezilibro en Kolombio, pro sia rompemo kontraŭ la skemoj kaj sia serĉado de novaj formoj esprimi la nuntempa sensivo; tiu libro estis laŭdita de Borges kaj Huidobro.[1] En Bogoto li estis fondomembro de la literatura grupo Los Nuevos (Novuloj) en kiu li partoprenis en diversaj literaturaj kaj politikaj babilrondoj, kun Luis Tejada Cano, Ricardo Rendón kaj León de Greiff, inter aliaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en Bogoto kaj estante ankoraŭ adoleskulo jam partoprenis en politikaj manifestacioj kaj eklaboris en banko. Tejada, Rendón kaj Vidales kunlaboris en El Espectador regule kaj porokaze en El Tiempo, kiu publikigis suplementon omaĝan al Charles Chaplin, direktorita de Vidales. En 1926 li publikigis sian unuan poezilibron kaj la plej gravan de siaj verkoj: Suenan Timbres, originala kreitaĵo kiu rezultis en admiro kaj skandalo por intelektulaj etosoj tro tradiciistaj: foje eĉ en sustrataj atakoj fare de opoziciantoj.

Li veturis al Eŭropo, kie studis sociajn kaj ekonomiajn sciencojn speciale statistikon en Parizo, inter 1926 kaj 1929, kun intertempo en Italio (1928) dum kiu li estis konsulo de Kolombio en Ĝenovo, de kio li rezignis pro la masakro fare de la bananentreprenoj kaj revenis al Parizo. Reveninte en Kolombio, li formis parton de la fondogrupo de la Kolombia Komunista Partio (17a de julio 1930) kaj li iĝis ĝia Ĝenerala Sekretario en 1932. Li estris gazetojn kiel "Vox Populi" de Bucaramanga (1931), kaj estis ĉefredaktoro de la "Tierra", oficiala organo de la Komunista Partio. Li kunlaboris kun la movado de Jorge Eliécer Gaitán fine de la 1940-aj jaroj.

Pro la tumulta politika situacio, ki ekziliĝis kaj en 1953 li ricevis akcepton en Ĉilio kaj tie li laboris dum 11 jaroj. Reveninte en Kolombion, li denove laboris kiel statistikisto. En 1979 dum la regado de Julio César Turbay Ayala, militistoj rabadis lian hejmon kaj arbitre arestis lin kaj lian edzinon. Tio levis fortan ondon de protesto fare de la enlanda publika opinio kaj de internaciaj gravuloj.

Publikigita verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Suenan timbres (1926).
  • La Obreriada (1978).
  • Poemas del abominable hombre del Barrio Las Nieves (1985).
  • Antología poética (1985).
  • El libro de los fantasmas (1986).
  • Cuadrito en movimiento (1987)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Tratado de estética (1945).
  • La insurrección desplomada (1948).
  • La circunstancia social en el arte (1973).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Vidales en El poder de la palabra: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Vidales, Carlos. Luis Vidales. Biografio verkita de lia filo [2] Arkivigite je 2019-12-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Díaz-Granados, José Luis. Konversacio kun Luis Vidales. Gato Encerrado No. 11, aprilo - majo 1990 [3].
  • Alvarado Tenorio, Harold. Luis Vidales (1900-1990) [4].
  • Antologio fare de la Universidad Externado de Colombia [5].
  • Cepeda C., Francisco (1990). Luis Vidales, poeta y estadístico (con motivo de su muerte). Revista Colombiana de Estadística, vols. 21-22 [6] Arkivigite je 2017-09-06 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Miranda, Álvaro (2006). Luis Vidales en Notas biográficas de poetas de Colombia del siglo XX. Biblioteca Luis Ángel Arango [7].
  • Galán C., John Jairo. Vidal, Luis. Fichas bibliográficas, Biblioteca Luis Ángel Arango [8].
  • Luis Vidales: Entre rimas y no rimas, versos y no versos.- [9] Arkivigite je 2024-01-24 per la retarkivo Wayback Machine


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luis Vidales en la hispana Vikipedio.