Luterana preĝejo (Siófok)
| Luterana preĝejo de Siófok | ||
|---|---|---|
La luterana preĝejo de Siófok
| ||
| Luterana kirko | ||
| Loko | ||
| Ŝtato | Hungario | |
| Municipo | Siófok | |
| Geografia situo | 46° 54′ 30″ N, 18° 3′ 33″ O (mapo)46.90840818.059039Koordinatoj: 46° 54′ 30″ N, 18° 3′ 33″ O (mapo) | |
| Bazaj informoj | ||
| Religio | kristanismo | |
| Rito | luteranismo | |
| provinco | Somogy | |
| paroĥo | loke | |
| Dato de konsekro | 1992 | |
| Arkitektura priskribo | ||
| Arkitektoj | Imre Makovecz | |
| Konstruado | 1987–1990 | |
| Specifo | ||
| Konstrumaterialo | lignoj | |
| Mapo | ||
| Ligiloj | ||
| Adreso | Siófok, Városközpont, Fő utca, Oulu park | |
La Luterana preĝejo estas jam sakrala historia monumento (deklarita en 1997) en urbo Siófok (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La sporadaj luteranoj en Siófok apartenis al la luterana grupo de Enying. Ekde 1934 jam diservoj okazis en la kalvinana preĝejo (Siófok). Dum la 2-a mondmilito la luteranoj luis domon por preĝdomo, ĝi estis aĉetita en 1948. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1986-1990. La necesa ligno alvenis el la finna ĝemelurbo Oulu, tial la ĉirkaŭa parko ricevis la nomon Oulu Park, kie trovis lokon ankaŭ la paroĥo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La moderna konstruaĵo situas sola en parko. La fasado estas simetria. La kvar partoj de la konstruaĵo - ankaŭ nomita la "Ŝipo de Kristo" - montras al la kvar direktoj kaj havas kvar enirejojn. Ĝia simbola sistemo estas riĉa: super la ĉefa enirejo videblas anĝelaj flugiloj, kiuj "protektas" la enirantajn en la preĝejon, kaj sur la supro de la tegmento estas metita vivo-arbo, el kiu kreskas kruco. la Golgota kruco ne simbolas morton, sed montras la vojon al la eterna vivo. Statuo de László Péterfy pri Resurekto anstataŭas la altaran bildon.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2023-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
-
Malantaŭa parto
-
Aerfoto
-
Flanka parto


