Ĝermolisto de iranaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el M. Reza Rahvar)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Farivar Abdollahzade[redakti | redakti fonton]

Farivar Abdollahzade estis esperantisto kies letero aperis en la perslingva revuo "La Persa letero" ( n-ro 6 – 1916 ). Li en sia letero parolas pri Esperanto kaj rekomendas ĝin lerni. Profesie li laboris en la lernejo Mohammadije.

Ĝamŝid Ahmadi[redakti | redakti fonton]

Ĝamŝid AHMADI estas irana esperantisto, kiu naskiĝis en 1966 en provinco okcidenta Azerbajĝano de Irano kaj nun laboras kiel kuracisto en Karaĝ. Li estis fondomembro de IREJO kaj membro de ties estraro dum la unuaj du jaroj de ties ekzisto (1993-95).

Ŝirin Ahmadnia[redakti | redakti fonton]

Doktorino Ŝirin AHMADNIA estas sociologo kaj ekde sia junaĝo estas aktiva esperantistino. Ŝiaj poemoj originalaj kaj artikoloj plurfoje aperis en la revuo Irana Esperantisto. Ŝi instruas sociologion en la universitato Allame Tabatabi de Teherano. Ahmad

Amir Gholi Amini[redakti | redakti fonton]

Amir Gholi Amini estis redaktoro de la perslingva ĵurnalo "Aĥgar", kiu estis aperita en la urbo Isfahano ekde la jaro 1929 ĝis 1934. Li estis delegito de UEA en sia urbo Isfahano kaj enpersigis libron el E-lingvo nome "mallongaj rakontoj". Li ankaŭ verkis artikolojn Esperantoteme en sia ĵurnalo kaj aperis unua-foje lia artikolo en la ĵurnalo "Sehat" trakukita el Esperanto.

Ahmad Atai[redakti | redakti fonton]

Ahmad Atai (mortis 2013) estis irana esperantisto patro de samideanoj Behruz ATAI kaj Majid ATAI. La forpasinta S-ro Ahmad ATAI estis la plej unua eldonisto en Irano kaj dum mult-jaroj eldonadis E-librojn ĉefe lernajn.

Golam Reza Azrahuŝang[redakti | redakti fonton]

Golam Reza AZRAHUŜANGAZARHUŜANG (ambaŭ literumoj ripete uzatas en la revuo Irana Esperantisto) estas irana esperantisto, kiu en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto.

B[redakti | redakti fonton]

Abbas Bagestani[redakti | redakti fonton]

Abbas BAGESTANI estas irana esperantisto, kiu en 1993 estis inter la kunfondintoj de IREJO kaj en 1996 same inter la kunfondintoj de Irana Esperanto-Asocio. Plurajn jarojn ekde la fondiĝo li funkciis kiel kasisto kaj ĝenerala sekretario de IREJO.[1]

D[redakti | redakti fonton]

Mirza Reza Arfaoddole Daneŝ[redakti | redakti fonton]

Mirza Reza Arfaoddole Daneŝ estis irana delegito kaj ambasadoro en La ligo de Nacioj. Li estis unu el subskribantoj de propono pri Esperanto en la jaro 1921 kaj defendis Esperanton. Helpis lin sinjoro Edmond Privat kiel ano de Irana Delegacio.

Abbas Davaĉi[redakti | redakti fonton]

Abbas Davaĉi estis estrarano (kasisto ) de PEA kaj aperis lia nomo kaj en la libro de Ŝejdani kaj en la revuo Pars.

Alireza Doŭlatŝahi[redakti | redakti fonton]

Alireza DOŬLATŜAHI (ankaŭ latinliterigata Dowlatshahi, naskiĝis en 1967 en Teherano) estas irana esperantisto, poeto, verkisto, tradukisto, specialisto pri polaj studoj kaj bibliotekisto. En la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj li regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto.

E[redakti | redakti fonton]

Jusef Etesamolmolk[redakti | redakti fonton]

Jusef Etesamolmolk estis la unua homo kiu skribis artikolon pri Esperanto en perslingva gazeto nome Bahar (printempo). Do lia artikolo estas la unua pri-Esperanta artikolo en Irano kaj grava mejloŝtono de E-Movado en Irano.

F[redakti | redakti fonton]

G[redakti | redakti fonton]

Mirza Mahmud Golŝani[redakti | redakti fonton]

Mirza Mahmud Golŝani estis uea-delegito en la urbo Raŝt en la jaro 1932 (=1311) kaj 1933 (=1312).

Ĝ[redakti | redakti fonton]

H[redakti | redakti fonton]

Bughdan Hajraptian[redakti | redakti fonton]

Bughdan Hajraptian estis uea-delegito en la urbo Anzali en la jaro 1923 (=1302).

Abdollah Hakimneĵad[redakti | redakti fonton]

Abdollah HAKIMNEĴAD estas irana esperantisto, kiu en 1993 estis inter la kunfondintoj de IREJO. Plurajn jarojn ekde la fondiĝo li funkciis kiel vicgvidanto de IREJO, kaj respondecis pri istruado kaj universitataj rilatoj.[1]

Ardash Hurhanisans[redakti | redakti fonton]

Ardash Hurhanisans loĝis en Tabrizo kaj laboris en Reĝa banko. Lia nomo aperis en Jarlibro kiel unua irana delegito en la jaro 1912 , 1916 kaj 1920. Nemseĉi mencias lian nomon kiel prezidento de Tabriza Esperanto Societo.

Ĥ[redakti | redakti fonton]

Abbas Ĥosroabadi[redakti | redakti fonton]

Abbas ĤOSROBADI estas irana esperantisto, kiu en 1996 estis inter la kunfondintoj de Irana Esperanto-Asocio.

J[redakti | redakti fonton]

Amir Mohammad Amir Jahed[redakti | redakti fonton]

Amir Mohammad Amir Jahed estas fondinto kaj verkinto de perslingva jargazeto "Pars". En la menciita revuo aperis artikolo pri Esperanto.

Mirza Hedajatkhan Javid[redakti | redakti fonton]

Mirza Hedajatkhan Javid estis irana esperantisto. Li kun siaj aliaj du amikoj tradukis lernilibron nome "Esperanto en 40 lecionoj". La libro estis verkita per Miŝel Beker kaj Gerozhan Mopen. En la jaro 1921 (= 1300) la persa traduko de jena libro aperis per Tabriza Esperantista societo en 183 paĝoj. Profesie li estis kaj gimnazi-estro nome Tamadon kaj instruisto de la leciono Historio en la lernejo Mohammadije. Ankaŭ poste li fariĝis vicestro de Nacia Banko en provinco Azerbajĝan. Li estis ankaŭ poeto.

Ahmadkhan Jazdani[redakti | redakti fonton]

Ahmadkhan Jazdani estis unu el instruistoj kiuj instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaroj 1916 kaj poste. Li profesie laboris en Policoficejo. Li partoprenis en la 20a UK en Belgio kun sia amiko Mohammad Raŝti. Li ankaŭ estis estro de PEA (Persa Esperanto Asocio).

Ahmed Jazdani[redakti | redakti fonton]

Ahmed JAZDANI (naskiĝis en 1892, mortis la 5-an de julio 1977 en Teherano) estis dumviva membro de UEA kaj dum pli ol kvindek jaroj apoganto kaj delegito de UEA.


K[redakti | redakti fonton]

Azar Karimi[redakti | redakti fonton]

Azar (Zahra) KARIMI estas irana esperantistino, kiu en 1996 estis inter la kunfondintoj de Irana Esperanto-Asocio.

Eŝragh Khavari[redakti | redakti fonton]

Eŝragh Khavari loĝis en la urbo Masjed Solejman kaj skribis artikolon kio aperis en la revuo Armaghan perslingvo en la jaro 1931.

Reza Kheir-Khah[redakti | redakti fonton]

Reza KHEIR-KHAH [Reza Ĥejr-Ĥah] estas irana esperantisto, kiu ekde la 1990-aj jaroj unue vivis en Japanio, nun en Tajvano. Li listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, kaj laŭ la stato de 2016 estas la sola komisionano en Tajvano. En 1993 la eldonejo Libroteko Tokio publikigis lian libron Leteroj el Japanio.

L[redakti | redakti fonton]

Mohammd Labib[redakti | redakti fonton]

Mohammd Labib estis uea-delegito en la urbo Ghazvin en la jaro 1920 (=1299).

M[redakti | redakti fonton]

Asad Mahbub[redakti | redakti fonton]

Asad MAHBUB estas irana esperantisto, kiu en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto.

Boghrat Mikailijan[redakti | redakti fonton]

Boghrat Mikailijan estis uea-delegito en la urbo Ghuĉan en la jaro 1916 (=1295).

Morteza Mirbagian[redakti | redakti fonton]

Morteza MIRBAGIAN (ankaŭ latinliterigata MIRBAQIAN) estas irana esperantisto, kiu en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto. Aparte konatas lia esperantigo de iranaj proverboj - pri tio vidu la Proverboj de Morteza Mirbagian en la vikipedia artikolo "proverbo". Krome inter alie li redaktis la perslingvan parton de la libro La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo de 1992.

Mahmud Mirbozorgi[redakti | redakti fonton]

Mahmud MIRBOZORGI naskiĝis en 1969 kaj komencis lerni Esperanton en 1990. Eksa aktivulo de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO), li tradukis kelkajn mallongajn rakontojn el la persa lingvo. Li kunlaboris por pres-pretigo de "Esperanto-Persa Vortaro" de Aref Azari.

Fateme Malek Moazam[redakti | redakti fonton]

Fateme Malek Moazam estis Esperantisino kies artikolo aperis komence de 20a jarcento en la revuo " Nova epoko". La artikolo aperis sub la nomo Fateme Malek La lernantino de Esperanto Moazzam.

Mokhatabossoltan Moŝiri[redakti | redakti fonton]

Mokhatabossoltan Moŝiri estis irana esperantisto. Li kun siaj aliaj du amikoj tradukis lernilibron nome " Esperanto en 40 lecionoj " . La libro estis verkita per Miŝel Beker kaj Gerozhan Mopen. En la jaro 1921 (= 1300) la persa traduko de jena libro aperis per Tabriza Esperantista societo en 183 paĝoj .

N[redakti | redakti fonton]

Ali Akbar Darjuŝ Nemseĉi[redakti | redakti fonton]

Ali Akbar Darjuŝ Nemseĉi (uea-delegito ekde la jaro 1923) estis irana esperantisto, membro kaj unu el estroj de la unua Irana E-asocio kies nomo estas aperita en Jarlibro 1923 "Tabriza Esperanti Stelo" . Li tradukis lernolibron, "Ŝlosilo de Esperanto" en persan lingvon kaj senpage disdonis ĝin al interesantoj.

O[redakti | redakti fonton]

P[redakti | redakti fonton]

Fazlolah Khan Parviz[redakti | redakti fonton]

Fazlolah Khan Parviz estis uea-vicdelegito en la urbo Arak (Soltanabad) en la jaro 1926 (=1305) kaj 1932 (=1311).

Q[redakti | redakti fonton]

R[redakti | redakti fonton]

Moĉul Mosavar Rahmani[redakti | redakti fonton]

Moĉul Mosavar Rahmani estis unu el instruistinoj kiuj instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaroj 1916 kaj poste, kaj ankaŭ verkis artikolojn pri Esperanto en gazetaro. Ŝi estis edzino de Ŝejdani, la patro de Esperanto en Irano. Antaŭ 100 jaroj en la revuo "Nova epoko" aperis perslingva artikolo nome "La statistiko de la lingvoj en la mondo", kies tradukinto estis s-ino Moĉul.

M. Reza Rahvar[redakti | redakti fonton]

M. Reza RAHVAR (naskiĝis en 1970 en Tabrizo) estas irana esperantisto kaj individua membro de UEA. Dum longa tempo propagandis Esperanton kaj varbis multajn lingvanojn. Li skribis perslingvajn artikolojn por konatigi la lingvon al la publiko.

Abolghasemkhan Rastegar[redakti | redakti fonton]

Abolghasemkhan Rastegar estis irana esperantisto. Aperis lia artikolo en iu revuo en la jaro 1931 (=1310) pri Esperanto en la persa lingvo. Ankaŭ en la revuo Nova epoko, 1916 aperis lia nomo kiel konribuanto pri Esperanto, kvankam ne aperis lia artikolo pro manko de paĝo.

Mohammad Ruhani Raŝti[redakti | redakti fonton]

Mohammad Ruhani Raŝti ekkonis Esperanton per sia amiko Ahmad Jazdani kaj partoprenis kune en la 20-a UK en Belgio en la jaro 1928. En la jaro 1925 lia nomo aperis en jarlibro kiel UEA-delegito en la urbo Raŝt.

S[redakti | redakti fonton]

Ebrahim Sadr[redakti | redakti fonton]

Ebrahim Sadr instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaro 1916 kaj poste.

Reza Sadr[redakti | redakti fonton]

Reza Sadr estis ĵurnalisto, kies artikoloj tradukitaj el Araba lingvo aperis en famaj ĵurnaloj siatempe. Li instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaro 1916 kaj poste.

Kazem Saffari[redakti | redakti fonton]

Kazem Saffari estis estrarano (sekretario ) de PEA. Lia letero aperis en la libro de Bahman Ŝejdani. Li rakontas ke li lernis Esperanton nur dum 2-3 tagoj.

Ĵila Sedighi[redakti | redakti fonton]

Ĵila SEDIGHI estis la dua UEA-ĉefdelegitino en Irano, oficinta inter la jaroj 1986 kaj 1996. Ŝi ankaŭ multajn jarojn estis (kaj eventuale daŭre estas) Esperanto-instruistino.

Vaghinak Serkisian[redakti | redakti fonton]

Vaghinak Serkisian estis armena-irana esperantisto. Lia letero aperis en la libro de Ŝejdani. Li rakontas tie pri sia esperantovivo. Li tradukis iranan fabeleton en Esperanto kaj sendis ĝin al revuo "Kavkaza e-isto" en la jaro 1911. La artikolo aperis en jena revuo sub la pseŭdonimo "Vasaro". Serkisian verkis multajn artikolojn pri Esperanto en la Armenlingva revuo.

Behruz Servatian[redakti | redakti fonton]

Behruz Servatian naskiĝis en la jaro 1937 en la urbo Miandoab. Lia edzino estas fama esperantistino Parvin Servatian. Li verkis libron en Esperanto por instrui la persan alfabeton al neperslinganoj.

Javad Rafi-Zadeh Shahi[redakti | redakti fonton]

Javad Rafi-Zadeh SHAHI (naskiĝis en 1933, mortis en julio 1989 post longa malsano) estis irana esperantisto kaj dum pluraj jaroj estis la UEA-delegito en Teherano, Irano.

Ŝ[redakti | redakti fonton]

Mirza Ebrahimkhan Ŝabani[redakti | redakti fonton]

Mirza Ebrahimkhan Ŝabani (naskiĝis en 1880 en Haĝitarkhan) estis irana esperantisto. Li laboris kiel tradukisto en la ministero pri eksteralandaj aferoj.

Hamzeh Ŝafii[redakti | redakti fonton]

Hamzeh ŜAFII (naskiĝis en 1965) estas irana esperantisto kaj inĝeniero pri telekomunikado. Unu el la aktivuloj de IREJO kaj ĝia sekretario. UEA fakdelegito ekde 1997. Vicprezidanto de Irana Esperanto-Asocio.

Bahman Mirza Ŝejdani[redakti | redakti fonton]

Bahman Mirza Ŝejdani estis unu el instruistoj kiuj instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaroj 1916 kaj poste. Sed lia fameco kiel "Patro de Esperanto movado en Irano" estas pro liaj lernolibroj, "Internacia lingvo" (perse → Lesane Omumi) kaj "Esperanto en 20 lecionoj. Li laboris en la ĵurnaloficejo "Tondro" (perse → Raad). Li ankaŭ estis honora prezidanto de PEA (= Persa Esperanto Asocio).

Ali Ŝirazpur[redakti | redakti fonton]

Ali Ŝirazpur naskiĝis en la urbo Kangavar kaj iam estis irana diplomato en Hindio. Li instruis Esperanton en lernejo. Li estis ĵurnalisto kaj lia artikolo pri Esperanto aperis perslingve en konata ĵurnalo Ettelaat numero 947 – la 12an de la januaro 1930.

T[redakti | redakti fonton]

Sejjed Ŝafi Tabatabai[redakti | redakti fonton]

Sejjed Ŝafi Tabatabai verkis lernolibron en la persa lingvo en la jaro 1920 (1299 sunhiĝria). Ŝajnas ke lia libro estas unua lerno libro de Esperanto en la persa lingvo. Tamen d-ro Sahebzamani en sia fama libro "la dua lingvo" skribas ke la lernolibro Esperanto en 40 lecionoj estas la unua E-libro en Irano. Sed sinjoro Tabatabai eldonis sian libron en la jaro 1920, dum la libro Esperanto en 40 lecionoj aperis en la jaro 1921 .

Ali Reza Taheri[redakti | redakti fonton]

Ali Reza Taheri estis irana esperantisto. Li estis reprezentanto de la revuo Amikeco dum i.a. jaro 1926. Lia nomo aperis en Jarlibro kiel delegito en la urbo Arako (Soltanabad) dum la jaroj 1926 kaj 1932 . Li profesie estis komercisto de tapiŝoj.

Habibollah Taherzade[redakti | redakti fonton]

Habibollah Taherzade estis uea-delegito en la urbo Masĝedsolejman en la jaro 1932 (=1311).

Ali Morad Talebi[redakti | redakti fonton]

Ali Morad Talebi estis uea-delegito en la urbo Gonbadkavus en la jaro 1939 (=1318).

Reza Torabi[redakti | redakti fonton]

M. Reza TORABI (naskita en 1968) estas irana esperantisto kaj aktivulo ekde la jaro 1992. Li estis motora fondinto de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO) en 1993 kaj de Irana Esperanto-Asocio (IREA) en 1996. Ekde 1994 li estis komitatano kaj inter 1997 kaj 1999 estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ekde 1994 li instruas Esperanton aŭ en kulturcentroj de Teherano aŭ en la oficejo de IREJO kaj IREA. Krome li inter alie funkcias kiel ĉefredaktoro de la revuo Irana Esperantisto, kiel IREA-komitatano, UEA-komitatano kaj membro de la Azia Komisiono de UEA. Ekde 2005 li studis interligvistikon en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, kaj Ekde 2006 plurajn jarojn estis sekretario de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA. Li nune loĝas en Teherano.

U[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

Vartan Vartanijan[redakti | redakti fonton]

Vartan Vartanijan estis esperantisto en Tabriz. En Jarlibro 1912 aperas lia nomo sur la paĝo 166.

W[redakti | redakti fonton]

X[redakti | redakti fonton]

Y[redakti | redakti fonton]

Z[redakti | redakti fonton]

Emiro Zokaoddole[redakti | redakti fonton]

Emiro Zokaoddole estis ano de Irana Delegacio ĉe La ligo de Nacioj. Li subskribis unuan proponon la 11an de decembro 1920. Dokumento A.194.

Notoj[redakti | redakti fonton]