MPAIAC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MPAIAC
emblemo
partio
Komenco 1964 vd
Fino 1979 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Alĝero
Ideologio

Kanaria naciismo • maldekstra naciismo

Ĉefestro(j) Antonio Cubillo vd
vdr

La MPAIAC (hispane: Movimiento por la Autodeterminación e Independencia del Archipiélago Canario - Movado por Memdeterminado kaj Sendependeco de la Kanaria Insularo) estis organizo kiu celis atingi la rajton al memdeterminado kaj apartigo de Kanarioj disde la Regno de Hispanio.

Flago de kanariaj separistoj dezajnita fare de MPAIAC.

La organizo fondiĝis en la 22-a de novembro 1964 en Alĝerio fare de advokato de la hispana diasporo nome Antonio Cubillo. En 1975 la movado komencis dissendi propagandon per alĝeria radio. En la sama jaro kaj en 1976, du aktivuloj de la movado estis mortigitaj fare de sekurecaj taĉmentoj. La 1-a de novembro 1976 la organizo deklaris armitan lukton per sia armea brako FAG. Ilia unua operacio estis efektivigita tiun monaton, kiam eksploda aparato eksplodis en la Kanariaj Insuloj: ne estis viktimoj.

En 1977 la FAG detonaciis sian unuan eksplodilon ekstere de la Kanariaj insuloj, en Madrido, kaj ne estis viktimoj. Tiun saman jaron ili plantis bombon en florbutiko en Flughaveno de Gando, vundante plurajn homojn kiel rezulto de la eksplodo. Sekvante la atako kaj per timo de alia bombo ĉe la flughaveno, flugoj estis deturnitaj al Los Rodeos Flughaveno en Tenerifo, kio kaŭzis (kune kun la malbona vetero kaj ĉeno de homaj eraroj) la kondiĉojn por la Aviadila kolizio de 1977 en Los Rodeos. En 1978 mortis policano de la unuo por neŭtraligi eksplodaĵojn, dum li provis kvietigi bombon en Tenerife. Tio estis la nura kazo en kiu la agado de la organizo rekte kaŭzis viktimojn.

La 5-an de aŭgusto 1978 Antonio Cubillo postvivis atencon en Alĝero sed restis handikapita. La murdo okazis laŭ iniciato de la hispana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj en 2003 Cubillo estis kompensita je 150 000 eŭroj. En 1979 la organizo rezignis pri la armita lukto kaj ĝia fondinto Antonio Cubillo estis forpelita de la organizo pro malkonsentoj kun la estraro.

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj la organizo ĉesis ekzisti. En 1985, Cubillo revenis de ekzilo en Alĝerio kaj formis separisman partion nomitan la "Congreso Nacional de Canarias". La pinto de potenco de la partio estis en 1987, kiam ĝi gajnis unu sidlokon en la konsilio de la urbo Arrecife sur la insulo Lanzarote. En 2003, kelkaj el la veteranaj funkciigistoj de MPAIAC reestablis ĝin, sed ĝia agado estas preskaŭ nula kaj sumiĝas ĉefe al interreta propagando. La homoj de la Nacia Kongreso de Kanarioj neas ĉi tiun agadon kaj asertas, ke ĝi fakte estas la agado de la hispanaj spionagentejoj.

FAG[redakti | redakti fonton]

La FAG (en la hispana Fuerzas Armadas Guanches - la armetrupoj guanĉaj) estis la armea brako de la separisma organizo por la Sendependiga Movado de la Kanariaj Insuloj inter 1976 kaj 1978. La nomo de la organizo estas derivita de la nomo de la antikva loĝantaro de la Kanaria Insularo, nome la Guanĉoj. Lia ĉefa agado estis planti eksplodaĵojn en strategiaj lokoj en Kanarioj kaj Madrido. La celo de la agado estis meti premon sur la hispanan registaron sed ne kaŭzi viktimojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]