Maĥmud Esambajev
Maĥmud Alisultanoviĉ Esambajev | |||||
---|---|---|---|---|---|
Monumento de Maĥmud Esambajev
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1924 en Starie Atagi, Grozna areo, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, USSR | ||||
Morto | 7-an de januaro 2000 en Moskvo, Rusio | ||||
Tombo | Q56810797 vd | ||||
Lingvoj | rusa • ĉeĉena vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Esambajeva Nina Arkadievna | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • baleta dancisto • koreografo • politikisto • baleta majstro • amuzisto • estradmuzikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1939 - | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Aktorado | |||||
Pluaj premioj | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maĥmud Alisultanoviĉ Esambajev (cirile: Махму́д Алисулта́нович Эсамба́ев (15-an de julio 1924 — 7-an de januaro 2000) — sovetia ĉeĉena baleta kaj sceneja dancisto, koreografo, artisto, Popopa artisto de USSR (1974), Heroo de Socialisma Laboro (1984).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Maĥmud Esambajev naskiĝinta la 15-an de julio 1924 en vilaĝo Starije Atagi (Grozna areo de Ĉeĉenio). Li apartenis al la gento Iŝĥoj. Li amis danci ekde infanaĝo. Je la 7 jaroj li jam dancis en geedziĝoj, kie lia patro prenis lin kun si.
En 1939 - 1941 jaroj li lernis en Grozna baleta skolo. En 15 jaroj li komencis danci en Ĉeĉena-Inguŝa ŝtata ensemblo de kanto kaj danco, en 19 jaroj - en Pjatigorska teatro de muzika komedio.
En tempo de Granda Patriota Milito li dancis en fronta koncerta teamo en linio de fronto, militaj malsanulejoj, konstruoj de defendaj strukturoj.
En 1944 - 1956 jaroj li estis solisto de Nacia akademia teatro de opero kaj baleto laŭ la nomo A. Maldibajev en Frunze (lia familio estis deportita en Centra Azio kun ĉiuj ĉeĉenoj). Li dancis ĉefajn partojn de baletoj «Baĥĉisaraja fontano», «Cigna lago», «La dormanta belulino».
En 1950-aj jaroj li lasis akademian scenon kaj komencis danci popolajn dancojn. En 1957 li iĝis solisto de filarmonio de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR. En 1959 Esambajev elstaris kun sia programo en Moskvo. Tiam kun teamo «Steloj de soveta baleto» li vizitis Francion kaj Sudamerikon kun granda sukceso.
Tiam li kreis sian teamon. Esambajev estis unua kreinto en USSR de danca programo «Dancoj de popoloj de la mondo». Li dancis multnombre diversajn dancojn: «Paŝtisto» (ĉeĉena-inguŝa, uzbeka), «Ora dio» (barata), rita «Danco de fajro», «La korrida» (hispania), «Danco kun tranĉiloj» (taĝika) kaj multaj aliaj.
Esambajev estis deputito de Supera Konsilio de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR kaj Sovetunio. Li estis prezidanto de Internacia Unio de figuroj de poparto, akademiano de Internacia Akademio de Danco. Danke al lia aktiva subteno oni konstruis novajn konstruaĵojn de drama teatro kaj cirko.
Esambajev mortiĝis en 7-an de januaro 2000. Li estis entombigita en la tombejo «Danilovskoe» en Moskvo.
Ludoj[redakti | redakti fonton]
Kirgiza teatro de opero kaj baleto[redakti | redakti fonton]
- «Baĥĉisaraja fontano» — Girej
- «Taras Bulba» — Taras
- «La dormanta belulino» — feino Karabos
- «Anar» — Kudake
- «Ruĝa floro» — Dancisto al restoracio .
Filmaro[redakti | redakti fonton]
- 1961 — «En la mondo de danco»
- 1962 — «Mi dancos» — Maĥmud Iŝĥojev
- 1968 — «Cignolago» — Rotbard
- 1972 — «Vino el leontodo»
- 1973 — «Lando de Sannikov» — Ŝamano
- 1975 — «Je la fino de la mondo»
- 1976 — «Kiel la horloĝo batas» — Kortega violonisto Igi Nagi Tugi
- 1976 — «Honesta magia vorto» — Fajro
- 1983 — «Aventuroj de malgranda Muk» — Kasisto
- 1984 — «Raporto de la Abismo»
- 1988 — «La Vojo al la Infero»
- 1994 — «Uverturo»
- 1995 — «Voko de prapatroj»
Premioj[redakti | redakti fonton]
- Honora artisto de RSFSR (1957)
- Popola artisto de RSFSR (1966)[1]
- Popola artisto de Kirgiza SSR (1969)[2]
- Popola artisto de USSR (1974)
- Heroo de Socialisma Laboro (1984)
- Ordeno de Patriota Milito II gradon (11-an de marto 1985)
- Ordeno de Amikeco (20-an de julio 1994)[3]
- Ordeno «Por meritoj antaŭ patrio» III grado (15-an de julio 1999)[4]
- Laureato de multaj internaciaj konkursoj
Familio[redakti | redakti fonton]
- Lia edzino estis Esambajeva Nina Arkadievna, doktoro. Ŝi postvivis sian edzon du jarojn[5][6].
- Lia filino nomiĝis Stella.
Memoro[redakti | redakti fonton]
- En 17-an de julio 2008 estis la granda malfermo de la monumento al Esambajev en Grozno dediĉitas al la 84jariĝo de naskiĝtago de la dancisto. La monumento instalita apud Respublika centro de kulturo kaj arto.
- En Grozno estas strato kun la nomo Maĥmud Esambajev.
- En 2011 en eldonejo «Молодая гвардия» estis publikita libro «Maĥmud Esambajev» (aŭtoro A. N. Musaev).
- Lia nomo estis donita al asteroido 4195 malkovrita la 19-an de septembro 1982 de la rusa astronomino Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Ukrainio.
- Nomo de Esambajev estis skribita sur telero en galerio «Popsteloj de la Rusa Federacio» en Moskvo antaŭ la Nacia koncerta salono "Rusio".
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Театральная Энциклопедия. драма опера балет оперетта цирк эстрада драматург режиссёр
- ↑ Народные артисты Киргизской ССР — Энциклопедия Киргизская ССР
- ↑ Указ Президента РФ от 20 июля 1994 г №1501
- ↑ Указ Президента РФ от 15 июля 1999 г №891
- ↑ http://shkolazhizni.ru/archive/0/n-28344/
- ↑ Елизавета Маетная. Махмуд Эсамбаев: “Как шило из мешка вылезает, так и я из своего народа выскочил. Оказался у меня талант...”. Arkivita el la originalo je 2011-08-02. Alirita 2013-04-09.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Нашхоев Р. Чародей танца, Грозный, 1971;
- Пожидаев Г. Повесть о танце, М., 1972.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Известные деятели культуры Чечни Arkivigite je 2009-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Всемирный Благотворительный Фонд Махмуда Эсамбаева
- Махмуд ЭСАМБАЕВ: «На одном из костюмов было 1200 бриллиантов», или Почему Лужков сказал: «Выберите сами себе квартиру» (Виктория МОЛОДЦОВА) Arkivigite je 2018-08-19 per la retarkivo Wayback Machine