Madagaskara grebo
Madagaskara grebo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Madagaskara grebo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Tachybaptus pelzelnii (Hartlaub, 1861) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Madagaskara grebo (Tachybaptus pelzelnii) estas birdospecio el la familio de greboj kiu troviĝas nur en okcidenta kaj centra Madagaskaro. Ĝi estis klasita kiel Vundebla, kun populacio de malpli ol 5,000. La plej grava minaco estas okcidente pro malpliigo de habitato, ĉefe por rizkultivado. Aliloke predado fare de karnovoraj fiŝoj estas problemo, kaj enmeto de ekzotaj, herbovoraj fiŝoj limigis la disvolviĝon de akva vegetaĵaro kaj favoras la bonfarton de la Malgranda grebo.
Ĝi havas malhelan al nigrecan kronon, helgrizan gorĝon kaj ruĝecan kolon, sed ne tiom markate kiom la samgenranoj Malgranda grebo kaj Aŭstralazia grebo, sed tiuj du diverskoloraj areoj (malhela supre kaj hela sube) estas separataj per blanka striareo kiu venas el malantaŭa okulo al nuko kaj kiu anstataŭas la helan markon de la bekobazo de la aliaj. La dorso estas helgriza kaj la subaj partoj blankecaj. La okulo estas malhelbruna al ruĝecbruna. La beko estas malhela supre kaj oranĝeca sube.
La scienca nomo rememoras la aŭstrian ornitologon August von Pelzeln.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
|