Magelana merĝopetrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magelana merĝopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Pelekanoidedoj Pelecanoididae
Genro: Pelecanoides
Pelecanoides magellani
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Magelana merĝopetreloMagelana plonĝopetrelo (Pelecanoides magellani), estas marbirdo de la grupo de plonĝopetreloj, nome unu el kvar tre similaj aŭkosimilaj malgrandaj petreloj de sudaj oceanoj. Tiu specio loĝas ĉe la marbordoj de plej suda Sudameriko.

Tiu 20 cm birdo estas la plej facile identigebla membro de tiu familio enmare. Kiel aliaj plonĝopetreloj, ĝi estas fortika birdo, ĉefe nigra supre kaj blanka sube, kaj simila laŭ formo kaj grando al la Malgranda aŭko, kies similaĵoj kun tiu nerilata marbirdo estas pro konverĝa evoluo, ĉar ambaŭ specioj plonĝas por fiŝoj.

Tamen, la Magelana merĝopetrelo estas la nura specio kiu havas blankajn bordojn en la suprapartaj plumoj, kaj pli difinitan vizaĝobildon, tiom ke per normala vido ĝi povas esti distingata el siaj parencoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la junuloj ne havas la blankajn suprapartajn bordojn.

Tiuj birdoj nestumas en kolonioj en insuloj. La ino demetas unu blankan ovon en nestotruo elfosita en herbejo aŭ milda grundo. Ili estas noktuloj ĉe la reproduktejaj kolonioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]