Majk Johannsen
Majk Johannsen | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1896 en Ĥarkovo | |
Morto | 27-an de oktobro 1937 (40-jara) en Kievo | |
Lingvoj | ukraina lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Ukraina Popola Respubliko • Ukraina Ŝtato • Ukraina Soveta Socialisma Respubliko • Sovetunio [#] | |
Alma mater | Ĥarkiva Universitato [#] | |
Profesio | ||
Profesio | poeto [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Johannsen Majk ukraine Майк Йогансен (1895-1937) estis ukraina poeto kaj prozisto. Li naskiĝis en Ĥarkivo en familio de latvadevena instruisto de la germana lingvo. Laŭ onidiroj, lia patro havis svedan aŭ germanan radikojn.
Li magistriĝis en 1917 en Ĥarkiva Universitato. En tiu tempo li posedis la helenan, latinan, flue parolis la anglan, germanan, hispanan, italan, francan kaj ankaŭ kelkajn skandinavajn kaj slavajn lingvojn. Li ekverkis en 1919, post la kruelaj bolŝevist-agoj en Kievo. De 1920 li ekverkis nur ekskluzive en la ukraina. Unu el la fondintoj de literatura organizaĵo "Hart'. Li partoprenis lingvan ekspedicion apud Poltavo, kolektinte materialojn en dialektologio de la ukraina.
Kiel porto proksimiĝis al Vasil Ellan-Blakitnij, Mikola Ĥvilovij, Pavlo Tiĉina, Volodimir Sosjura. Dum 17 kreaj jaroj aperogis 8 poemkolektojn, 10 proz-librojn, 4 - porinfanajn, 2 - literaturologiajn. Kompilis rus-ukrainan proverbaron.
En aŭgusto de 1937 li estis arestita kaj akuzita je ukraina naciismo kaj terorisma agado. La 27an de oktobro li estis pafmortigita en Kievo, kie estis lia simbola tombo je Lukjaniva tombejo.
La rakonton "Deksep minutoj" esperantigis Viktor Pajuk (Ukraina Stelo, novembro, 2011).