Manao (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La rikolto de la Manao de James Tissot ĉrkaŭ 1896-1902.

Manao (hebree מן) estas manĝebla substanco, kiun laŭ la Abrahamaj religioj Dio provizis al la Izraelidoj dum ties migradoj en la dezerto, post la eliro kaj liberiĝo el la egipta sklaveco: la manao komencis descendi el la ĉielo kiam la izraela popolo estis alproksimiĝanta al la Monto Sinajo por ricevi la Toraon.

Tekstoj kaj religia komento[redakti | redakti fonton]

“14 Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero. 15 Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? Ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi. 16 Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas en sia tendo. 17 Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli. 18 Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝ”i (16.14-18). Kiam Dio malsupremirigas la manao el la ĉielo, ĝi lumigis la spiritan etoson de la tapoj alfrontitaj de la popolo: la ĉxiela origino de la manao favoris tian manifestiĝon. Malpermesante ĝin kolekti dum la sabato (tago knsiderita laŭ la hebrea tradicio destinita al la ripozo), Dio donacis duoblan porcion ĉiun vendredon kaj tio kreskigis la admiron kaj la devotecon ilia Dio ĉe izraelidoj. (Ankaŭ hodiaŭ la judoj pratikantaj preparas la vendredon la manĝaĵojn ankaŭ por la sabato). Iuj antropologoj, tamen, opinias ke la ideo pri la sabata ripozo generis la duoblan porcion de la vendredo kaj ne inverse.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La manao estis priskribita en la libroj de la liro kaj de Nombroj kiel blanka kaj simila al la prujno.
Laŭ alia Elira pasaĵo, la mano estus blanka kiel la semoj de koriandroj (spite ke tiuj ĉi reale estas flavaj-maronaj).

En la Biblio ĝi estas priskribita du fojojn: en Eliro 16,1-36, kaj en Nombroj 11,1-9. En la Eliro la manao estas prezentata "aĵo subtila, flokoforma" kiel prujno surtere; la Nombroj aldonas ke ĝi apogiĝis surteren dumnokte. La ero ne manĝata putriĝis kun vermoj. “1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro. 2 Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo preĝis al la Eternulo, kaj la fajro estingiĝis. 3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, ĉar brulis inter ili la fajro de la Eternulo. 4 Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris: Kiu manĝigos al ni viandon? 5 Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn. 6 Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj. 7 [Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio. 8 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj. 9 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao.”. (Nombroj, 11,1-9).

Identigo[redakti | redakti fonton]

Bibliistoj proponis ke la vorto “manao” estas parenca kun la egipta mennu, kiu signifas "nutraĵon". [1] Komence de la 20-a jarcento la araboj de la sinaja duoninsulo vendis vegetaĵan rezinon diritan “ĉiela manao”: ĝi estas produktita de arboj de Tamariko, vaste florantaj en la sudo de la sinaja duoninsulo: tiu rezino similas al vakso, fandiĝas sub la sunaj radioj, dolĉas kaj aromas kiel mielo, havas flavecan koloron, iom similan al la bibliaj priskriboj pri la manao. Tamen tiu rezino estas komponita kutime de sukeroj: tial ŝajnus neprobable ke ĝi povis doni sufiĉan nutron por popolo longatempe,[2] kaj estus tre malfacile ĝin knedi por fari kukojn.

Nigra formiko kiel diafana veziko de mielroso produktita de verda afido,
Koĉoj kovritaj per sekreciaĵoj.

En la biblia rakonto la nomo "manao" devenus el man hu, kiu signifas "kio estas?" (Eliro 16,15) kiu eble estas aramea esprimo parenca kun la araba (vidu en Encyclopaedia Britannica). Iuj etimologio ja antropologoj opinias ke vortoj sonsimilaj kaj similkonceptaj, indikantaj specialan aŭ Dian nutraĵon, troviĝas ankaŭ en aliaj kulturoj, ekzemple de Fora Oriento (vedoa), kvazaŭ mita elemento.

Eblaj malkongruecoj[redakti | redakti fonton]

Skemo de la "Hipoteza dokumenta" aŭ "de la kvar fontoj"
'J': tradicio Javista
'E': tradicio Eloista
'D': tradicio Readmona
'P': tradicio Pastra kodo
* inkluzivas la plejparton de Levidoj
† inkluzivas la plejparton de Readmono
‡ "Readmona historio": Josuo, Juĝistaro, 1-2 Samuelo, 1-2 Reĝoj

Iuj bibliistoj, aparte sekvuloj de la "teorio de la formoj", opinias malkoveblaj malkongruaĵojn en la du komparataj rakontoj (Eliro kaj Nombroj), la unua konforma al la posta |Sacerdota tradicio, la dua konforma al la Jahvista tradicio.[3][4] La babilona Talmudo abribuas tiujn malsamecojn al la malsama gustado en la manĝantoj, simila la mielo en la infanoj, al la pano en la adoleskantoj, al oleo en la plenkreskuloj.[5] Simile, la rabena literaturo solvas la problemon ĉu la manao descendis antaŭe aŭ poste la descendo de la roso, subtenante ke la manao enmetiĝus inter du tavoloj de roso, unu alfalinta antaŭe la alia poste!

Originoj kaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

La Biblio informas ankaŭ pri la uzo kaj sennombraj apartaĵoj rilate la manaon. La manao devenas el la ĉielo, laŭ la Biblio (psalmo 78,24-25; Johano 6,31) sed la diversaj identigoj estas “naturismaj”. En la miŝno la manao estas konsiderata supernatura substanco, kreita krepuske de la sesa tago de la historio de la reo (Genezo) [6] en medio purigita de la norda vento kaj de purigaj pluvoj, kaj muelita en ĉielaj mueloj!
Ĉiukze la supernatureco, sendepene de la bibliaj rakontoj, invadas la tuton komentoj kaj interpretoj emantaj al ekstrema devoteco ĉar ĝuste en la Nova Testamento pliinsistas la dia supernatura donaco el la ĉielo[7]. Sed historiistoj kaj bibliistoj hezitas antaŭ tio kaj inklinas por natura fenomeno rakontata kaj epopee reelpensita. Kaj kutime inter la kristanaj teologoj la afero de ĝia supernatura interpreto en la Biblio mem estas taksata elemento kompreniganta la kredon mem, sendepende de la efektiviĝo de la eventoj. (Kristana teologio).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • James Arthur, "The Impact of Mushrooms on Human Consciousness and Religion" , Book Tree, 2000, isbn=1-58509-151-0
  • El'azar da Worms]], Il segreto dell'Opera della Creazione. Genova, ECIG, 2002
  • Magic Mushrooms in Religion and Alchemy, aŭtoro Clark Heinrich, eldonisto Park Street Press, 2002, isbn=0-89281-997-9
  • The Mystery of Manna: The Psychedelic Sacrament of the Bible, aŭtoro Dan Merkur, eldonistoPark Street Press, 2000|isbn=0-89281-772-0
  • Food of the Gods: The Search for the Original Tree of Knowledge, A Radical History of Plants, Drugs, and Human Evolution, aŭtoro Terence McKenna, eldonistoe Bantam Books, 1993, isbn=0-553-37130-4.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. George Ebers, Durch Gosen zum Sinai, W. Engelmann, 1881, p. 236.
  2. Thomas Kelly Cheyne &, John Sutherland Black, Encyclopædia Biblica: A Critical Dictionary of the Literary, Political and Religious History, the Archæology, Geography, and Natural History of the Bible, A. and C. Black, 1903.
  3. Peake's commentary on the Bible (1962) di Matthew Black, Harold Henry Rowley, e Arthur Samuel Peake - Thomas Nelson (publ.)
  4. Jewish Encyclopedia, ss.vv. "Book of Exodus", "Book of Numbers".
  5. Yoma (Talmud) 75b
  6. Pirkei Avot 5,9
  7. Vidu en Johano 6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]