Manawatu-Whanganui Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Manawatū-Whanganui (ĝis 2019, literume: Manawatu-Wanganui), estas unu el la 16 regionoj de Novzelando, kaj situas en la malalta parto de la Norda Insulo, kies ĉefaj popolcentroj estas la urboj Palmerston North kaj Whanganui. Ĝi estas administrata laû la Manawatū-Whanganui Regiona Konsilaro, kiu uzas la nomon Regiona Konsilaro de Horizontoj (Horizons Regional Council).

Nomo[redakti | redakti fonton]

En lastaj jaroj, kaj la Rivero Whanganui kaj Distrikto Whanganui estis renomitaj, reflektante la ĝustan ortografion en la maoria lingvo, sed regione estis literumita sen H-o. Konsilantaro de Horizons preskaŭ voĉdonis kontraŭ enigi H-on kaj literumi Manawatū-on kun makrono en 2015, sed en 2018 la regiona konsilantaro konsentis kaj la H-o kaj la makrono, kaj rekomendis ĉi tion al la Novzelanda Geografia Estraro. La NZGE konsentis en septembro akcepti la proponon, kaj petis ricevi prezentadojn publikajn dum unu monato ĝis decembro 2018. En septembro 2019 ili anoncis ke de la 18a de oktobro, la nomo de la Manawatu-Wanganui Regiono, kaj la regiona konsilantaro, estos korektita, inkluzive de kaj la H-o kaj la makrono. Ĉi tiu iĝis la ĝusta ortografio je la 18a de oktobro, kvankam la Manawatū-Whanganui Regiona Konsilantaro daŭre uzis la komercan nomon, Regiona Konsilantaro de Horizontoj.

La nomo Manawatū estas kunmetita vorto kiu originas de malnova maoria waiata (kanto), kiu priskribas serĉon fare de praulo, kiu nomiĝis Haunui-a-Nanaia, por sia edzino. Li nomis diversajn akvofojojn en la distrikto. La waiata “Ka tatū e hine ko Manawatū” priskribas kiel lia koro (manawa) ete paŭzis (tatū) tiam kiam li vidis la Riveron Manawatu.

Loka Registaro[redakti | redakti fonton]

La regiono inkluzivas la kompletojn aŭ partojn de dek unuecaj aŭtoritatoj. En ĉi tiuj, partoj de kvin estas kovrataj per kvin aliaj regionoj de Novzelando, la plejparto de ĉiuj regionoj. Tersurface, de la plej granda ĝis la plej malgranda, la unuecaj aŭtoritatoj estas: Ruapehu, la majoraj partoj de distriktoj Tararua, Rangitikei, Manawatū, Whanganui, Horowhenua, kaj minoraj partoj de distriktoj Stratford, Waitomo, kaj Taupo. La plej granda urbo estas Norda Palmerston, kiu enhavas popolon de 85,300 homoj (ĉirkaŭkalkulita en junio 2012). Ĝi estas la nura unueca aŭtoritato en la regiono administrata laŭ urba konsilantaro.

La loka konsilantaro konsistas 12 konsilantoj el 6 elektodistriktoj tra la regiono, elektataj laŭ publika voĉdono, el la nordo: Ruapehu (unu konsilanto), Whanganui (du), Manawatu-Rangitikei (du), Palmerston North (kvar), Horowhenua-Kairanga (du), Tararua Distrikto (unu). Ĝi sidas en Palmerston North, kaj ĝia respondeco inkluzivas: la mastrumon pri naturaj kaj fizikaj resursoj, la provizon de inund-protektoj, kaj la kontrolon de mediaj problemoj, freŝa aero, pura akvo, fruktodona tero kaj naturaj ekosistemoj. Ĝi ankaŭ repondecas pri la publika transporto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono estas superregata per du la gravaj riveroj kiuj nomiĝas Whanganui kaj Manawatu. Situa nordokcidente, la rivero Whanganui estas la plej longa navigebla rivero en Novzelando. La rivero estis gravega por fruaj maorioj, ĉar ĝi estis la suda ligo en ĉeno da akvofojoj, kiuj etendis tra preskaŭ du trionoj de la Norda Insulo. Ĝi estis unu el la ĉefaj setlejoj de la maorioj pro la facila fortigeblo kaj abundeco de manĝaĵo. Legendoj emfazas la gravecon de la rivero, kaj ĝi restas sankta al la lokaj Iwi-oj de Whanganui. Maorioj de marbordaj kaj malaltaj teroj plataj kreskigis batatojn (nomitaj nacie kiel Kumara) kaj aliaj rikoltaĵoj. El ŝanceligata monteta lando en la oriento al la fruktodonaj ebenaĵoj en la okcidento fluas la rivero Manawatu tra la centro de la regiono. La ĉefa urbo de Palmerston North situas sur ĉi tiuj ebenaĵoj, kaj estas grava serva urbo por la sudo de Norda Insulo. La rivero ne estas normala, kiel ĝi trapasas el monteta areo al ebenaĵoj tra ravino kiu estas tranĉita en tre alta tereno, kio signifas ke la montetoj pligrandiĝis post la komenciĝo de la rivero.

Sudoriente estas la Distrikto Tararua, malpli loĝata areo kiu sidas inter la fontoj de Rivero Manawatu proksime al Norsewood, kaj la pacifika marbordo. Ĉi tiu areo, kiu ofte estis historie ligita kaj norde al la regiono Hawke’s Bay kaj sude al la regiono Wairarapa, historie estis simple konata kiel Bush (arbetaro aŭ arbustaro), nomo kiu nuntempe daŭras en kelkaj firmaoj kaj organizoj, ekzemple la Rugbea Asocio de Wairarapa Bush.

La du riveraj fontoj havas diferencajn karakterojn. Kvankam la larĝaj ebenaĵoj de Manawatu pli dense eklokiĝis per eŭropanoj, la internaj lokoj Ruapehiu, Rangitikei kaj Whanganui restis pli loĝataj per maorioj, foraj, kaj sendependaj, kaj nuntempe daŭre estas dense arbarigataj. Eĉ ĝis la 1950-aj jaroj, la rivero Whanganui restis mistera rivero. Ekde kiam, la ekspluatado de komerca potenco de la rivero malfermis la areon, ofte okazas antagonismo fare de lokaj maorioj, kiuj havas long-starajn ĝemojn. Ĝenerale, la tuta Regiono Manawatu-Whanganui estas unu el la plej gravaj kampaj areoj en Novzelando, ties statuso estis rekonata tiam kiam la registaro fondis la Akademion Agrikulturan de Massey en la 1920-aj jaroj.

Plejparte, la Manawatu-Wanganui regiono estis fekunda kaj kovrita de arbustaro kiam la eŭropanoj alvenis kaj evoluigis la areon kiel fonto de lignaĵo. La mueladoj de segoligno kaj la produktado de lino-speco "Phormium" dominis la 19a jarcenton, kaj poste enfluo de ŝafbienistojn uzante la freŝe malpleniĝita tero. Senarbarigado, bruligado de arboj kaj arbustoj, kaj grandskala drenado, kombinata kun tropaŝtado, rezultis en konsiderinda media degenerado. Frue en la 1900-aj jaroj, urbaj kaj regionaj estraroj konstatis, ke zorgema administrado estos bezonata por teni ĉi tiun gravan areon de agrikulturo.

Topografio[redakti | redakti fonton]

La regiono Manawatū-Whanganui tenas grandan proporcion da la malsupra duono de la Norda Insulo. Ĝi estas la dua plej granda loka registaro en la Norda Insulo, kaj la sesa plej granda en la lando, enhavante 22,215 kvadratajn kilometrojn (8.1% de la tera areo de Novzelando). La regiono streĉas de pli norda ol Taumarunui ĝis pli suda ol la urbo Levin sur la okcidenta marbordo, kaj trans la orienta marbordo de Kabo Turnagain ĝis Owhanga. Regiono limas al la regionoj Waikato, Taranaki, Golfeto Hawke kaj Velingtono, kaj ankaŭ inkluzivas grandajn riverajn areojn kiuj fluas el la vulkana altebenaĵo al la marbordo. La Oceano Pacifika estas la orienta limo kaj la montoĉeno Ruahine formas naturan barilon kun Golfeto Hawke.