Mandsaur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mandsaur
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 458001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 141 667  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 2′ N, 75° 5′ O (mapo)24.0375.08Koordinatoj: 24° 2′ N, 75° 5′ O (mapo) [+]
Alto 427 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Mandsaur (Madja-Pradeŝo)
Mandsaur (Madja-Pradeŝo)
DEC
Mandsaur
Mandsaur
Situo de Mandsaur
Mandsaur (Barato)
Mandsaur (Barato)
DEC
Mandsaur
Mandsaur
Situo de Mandsaur

Map

vdr

Mandsaur,Mandsour, laŭ (hindie मंदसौर) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en kantono de Uĝĝen, en la samnoma distrikto Mandsaur, kie ĝi estas ties sidejo.

Digo ĉe Mandsaur

Demografio[redakti | redakti fonton]

Mandsaur havis populacion de 141 667 en 2011 kun legopovo de 71%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mandsaur situas proksime al Raĝastano en malalta montaro 430 metrojn super la marnivelo laŭ rivero. Nagda troviĝas 77, Ratlam 82, kantona sidejo Uĝĝen 123, Ĉitorgar 101, Udaipur 150 (voje 180), Indaur 170, Guna 236, subŝtata ĉefurbo Bopalo 257 (voje 320), tutlanda ĉefurbo Delhio 551, Mumbajo 613, Kolkato 1368 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La aktuala urbo estis konata kiel Daŝapura en antikvaj tempoj. La hodiaŭa loknomo originis el 2 vilaĝoj, kiuj unuiĝis. Pluraj indiĝenaj dinastioj regis en tiu areo, baldaŭ islamaj regantoj, pli poste la mogoloj, inter 1818-1947 la britoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mandsaur estas centro de manlaboroj, komerco kaj servoj, tamen menciindas la grifeloindustrio. La ĉirkaŭaĵo estas agrikultura zono, kie oni okupiĝas pri kotonoj, tritikoj, oleaj grenoj kaj opioj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Mandsaur la oficiala lingvo estas la hindia, krome uzas miksan lingvon.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Mandsaur plejparto de la populacio estas hinduoj (76%), krome islamanoj (22%), ĝajnistoj (2%).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Mandsaur la plej altnivela instruo okazas en instituto pri teknologio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mandsaur havas trairan fervojan linion kaj 4 vojoj kuras al la urbego. El tio unu trairas ponton, same la fervojo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mandsaur havas humidan subtropikan klimaton laŭ Klimata klasifiko de Köppen (Cfa). Jare pluvas po 880 mm. Preskaŭ ĉiam dum la musono pluvas. La temperaturo averaĝe varias inter 19-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans