Ratlam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ratlam
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 457001
Demografio
Loĝantaro 273 892  () [+]
Loĝdenso 5 478 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 19′ N, 75° 4′ O (mapo)23.31666666666775.066666666667Koordinatoj: 23° 19′ N, 75° 4′ O (mapo) [+]
Alto 487 m [+]
Areo 50 km² (5 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ratlam (Madja-Pradeŝo)
Ratlam (Madja-Pradeŝo)
DEC
Ratlam
Ratlam
Situo de Ratlam
Ratlam (Barato)
Ratlam (Barato)
DEC
Ratlam
Ratlam
Situo de Ratlam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ratlam [+]
vdr

Ratlam, , laŭ (hindie रतलाम) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La historia loknomo estis Ratnapuri.

Domo en Ratlam

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ratlam havis populacion de 264 914 en 2011 kun legopovo de 88%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Hostelo en Ratlam

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ratlam (tre proksima al la limoj de Raĝastano kaj Guĝarato) situas en pli malalta parto de montaro 480 metrojn super la marnivelo. Nagda troviĝas 41, Bansvara 65, Uĝĝen 78, Mandsaur 82, Indaur 108, Devas 111, Godhra 159, subŝtata ĉefurbo Bopalo 245, Mumbajo 537, tutlanda ĉefurbo Delhio 629, Kolkato 1367 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu regiono ŝtato kun sidejo Ratlam estis fondita en 1652 fare de raĝo. En 1819 ŝtato Ratlam iĝis brita protektorato. Kapitano Borthwick en 1829 establis komercan urbon el la iama Ratlam kaj ĝi rapide iĝis konata pro komercado de opioj, tabakoj, kaj saloj. Tamen antaŭ malfermo de la fervoja linio en 1872 la komercado ne estis perfekta. La moderna distrikto Ratlam estis kreita en 1947 post la sendependeco de Hindio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ratlam havas plurajn industriojn, kiuj produktas kuprajn dratojn, plastajn ŝnurojn, kemiaĵojn kaj artefaritan oksigenon. Ratlam ankaŭ estas tre konata pro prilaborado de oroj. La urba najbareco estas signifa agrikultura areo. La komercado restis grava.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Ratlam la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Ratlam plejparto de la populacio estas hinduoj (67,6%), krome islamanoj (24%), ĝajnistoj (6,6%), fine iomete kristanoj, sikistoj kaj budhistoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ratlam havas akademion kaj altlernejojn.

Restoracio en Ratlam

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ratlam havas humidan subtropikan klimaton (Cfa). Tri apartaj sezonoj estas observitaj: somero, musono kaj vintro. Someroj komenciĝas meze de marto kaj povas esti ekstreme varmaj de aprilo ĝis junio. La musono komenciĝas en malfrua junio kun temperaturoj 38 °C kaj alta humideco. Vintroj komenciĝas meze de novembro kaj estas sekaj, malvarmetaj kaj sunaj. Temperaturoj averaĝas inter 4-8 °C. Jare pluvas po 954 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas, inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 19-32 °C.

Fervoja ponto en Ratlam

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Ratlam alvenas 4 fervojaj linioj kaj 3 ĉefvojoj. La mapo indikas loke flughavenon, sed pri tio informoj mankas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans