Manfred Lütz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred Lütz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1954 (1954-03-18) (70-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Manfred Lütz
Familio
Edz(in)o Maria Isabella Prinzessin zu Löwenstein-Wertheim-Rosenberg • Maria Isabella Prinzessin zu Löwenstein-Wertheim-Rosenberg
Infano Antonia Lutz
Okupo
Okupo teologo • psikoterapiisto • psikiatro • neŭrologo • verkisto
Verkoj Der blockierte Riese. Psycho-Analyse der katholischen Kirche
vdr

Manfred LÜTZ (naskiĝinta la 18-an de marto 1954 en Bonn) estas germana psikiatro, psikoterapeŭto, katolika teologo, konsilisto de Vatikanurbo, verkisto kaj eĉ kabaredisto. Ekde 1997 li estris en Kolonjo la Aleksianan-hospitalon (Alexianer-Krankenhaus).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Origino kaj familio[redakti | redakti fonton]

Manfred Lütz estas la ununura filo de la juristo Manfred Lütz kaj de la apotekistino Mechthildis von Quernheim.[1] Lia praonklo Paulus van Husen membris ĉe la kontraŭnazia rezistadgrupo Kreisauer Kreis. En 1995 li edzinigis Isabelle Prinzessin zu Löwenstein-Wertheim-Rosenberg kun kiu li havas du filinojn; ili vivas en Bornheim (Rejnlando).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lütz studis medicinon, filozofion kaj teologion en Bonn kaj Romo. En 1979 li aprobitis mediciniste kaj en 1982 teologe. Dum la altlerneja vivo li membris ĉe KDStV Bavaria Bonn ene de Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen. Lutz unue iĝis fakkuracisto pri neŭrologio, pli poste ankaŭ pri psikiatrio kaj psikoterapio. Ekde 1989 li estis estranta kuracisto ĉe Mario-hospitalo en Euskirchen kaj samtempe ĉefkuracisto de la Marteno-kliniko en Euskirchen-Stotzheim, fakmalsanulejo por malsanaj drinkuloj kaj medikamente dependuloj viraj. Ekde 1997 li estras la Aleksiano-hospitalon en Köln-Porz, kiu specialiĝis pri psikiatrio, psikoteratpio kaj neŭrologio. Tien venas homoje le la tuta kolonja sudo.[2]

Lütz trejniĝis i.a. je sistema kaj solveorientiĝanta terapiadoj, kondutterapeŭtikaj metodoj kaj psikoanalizo. En 2003 li fondis la Aleksianan Terapiforumon, pluklerigserion de la Aleksiana hospitalo kun trejnseminarioj kaj prelegorfertoj de internaciaj fakuloj pri psikoterapio.[3]

Eksterprofesiaj engaĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Sociale[redakti | redakti fonton]

Manfred Lütz fondis en 1981 en Bonn la integrigan porjunulan grupon Brücke-Krücke, kie handikapuloj kaj malhandikapuloj adoleskaj el Bonn kaj la bonna ĉirkaŭaĵo kunlaboris relative spontanee.[4] Ekde la komenco Lütz honorofice ĝin prizorgis.[5]. La tuto estas parto de la katolika Porjunulara agentejo en Bonn. Preparatas i.a. ĉiujaraj ekskursoj kaj aliaj eventoj. Sume anas tie ĉ. du centoj da adoleskantoj respektive maloldaj plenkreskuloj.

Eklezikonsilade[redakti | redakti fonton]

Fare de lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a Lütz nomumitis en 2003 oficiala konsilisto de la Kongregacio por la klerikaro.[6] Samjare li organizis en Vatikanurbo kongreson pri la temo de abuzo de infanoj fare de katolikaj pastroj kaj ordenanoj. En la Arkiepiskopujo kolonja li ekde 2006 samtempare laboris.[7] Lütz mem estis sub tri papoj ĝis 2016 membro de la Päpstlichen Rates für die Laien.[8] Kiel teologo li mem partoprenis la skribon de la porjunula katekismo Youcat.[9] Ekde la komenco de la 2000aj jaroj li estis koresponda, ekde 2004 orda membro de la Papa Akademio por la Vivo,[10] en kies estraron li vokitis en marto 2005 por periodo ĝis 2010. Post la refariĝo akademia en la kuro de la modernigo de la Roma kurio li nomumitis denove fare de Francisko membro orda tie: Lütz ja apogas la papan ideon je malfermiĝo kaj renoviĝo de tiu ĉi forumo.[11][12] Francisko nomumis lin en la 6.120.2018 membro de la Oficejo por laikuloj, familio kaj vivo.

Lütz kiel verkisto kaj amaskomunikila klarigisto[redakti | redakti fonton]

Post la ĉefe nur eneklezia atentigita eseo Der blockierte Riese[13] (1999) regule verkas Manfred Lütz ekde 2002 librojn por pli larĝa legontaro. Li furoris pro kelkaj furorlibroj eĉ.[14] En siaj libroj li okupiĝas pri la moderna kulturo ek la vidpunkto de psikoterapeŭto parte humure parte satire akrigite, koncerne ĝeneralajn temojn pri vivostilo, moderna kulturo, religio, nuntempaj kondiĉoj de enekleziaj mekanismoj kaj pri psikiatrio. Ankaŭ kiel docento, prelegisto kaj intervjudonanto li jam multajn jarojn aktivas kaj daŭre invitatas. Ekde 2006 li intertempe ankaŭ en kabaredoj aperas.[15] Li ofte partoprenis fakule en televidaj elsendoj kaj antaŭ la konklavoj de 2005 kaj 2013 li ankaŭ frekventis babiladepluklerigaj elsendoj.[16] En marto 2013 li kiel komentisto akompanis la elekton papan.[17]

Lia plaj konata libro estas verŝajne Irre! Wir behandeln die Falschen. Unser Problem sind die Normalen (2009) pri la malkorekta traktado de psike handikapitoj.[18] De ĝi faritis en 2013 televidelsendo kun la kolonja kabaredisto Jürgen Becker.[19] Ankaŭ la libro Bluff: Die Fälschung der Welt (2012) multe legitis. Menciindas ankaŭ Lebenslust: Wider die Diät-Sadisten, den Gesundheitswahn und den Fitness-Kult (2002) pri sportado kaj Gott: Eine kleine Geschichte des Größten (2007) kiel ankaŭ Wie Sie unvermeidlich glücklich werden. Eine Psychologie des Gelingens (2015) pri feliĉa vivo. En 2016 li publikigis siajn paroladojn kun la Aŭsvicon postvivinto Jehuda Bacon. Lia libro de 2018 Der Skandal der Skandale krome tre pligrandigis la vendonombrojn de la frajburga Herder-eldonejo.[20]

En diversaj artikoloj, ekz. en 2010 ĉe Frankfurter Allgemeine Zeitung Lütz emfazis ke abuzo seksa fare de katolikaj pastroj pli gravis ol ĉiuj aliaj similaĵoj; tamen li kritikis ĝeneralan kondamnon de la Eklezio sen konsideri la cirkonstancojn sociajn dum la 1970-aj jaroj. Laŭ li la tuta socio prie ankaŭ kulpis tiam.[21][22] En 2018 li komentis la fare de la Germana Episkoparo eldonitan MHG-studon[23] taksante ĝin tute fuŝita.[24]

Ekleziaj movadoj ŝatataj[redakti | redakti fonton]

Lütz ĝis hodiaŭ diverse engaĝiĝas por novaj spiritaj movadoj kiuj ekgravis dum al papado de Johano la 23-a. Pri ili responsis en Vatikanurbo longe la germana kuria kardinalo Paul Josef Cordes [25] Por la en 2017 publikigita libro pri la valoro de la morto (Bruder Tod. In Würde leben und in Würde sterben) de la kuria arkiepiskpo Vincenzo Paglia, kunfondinto de la Komunumo de Sankta Egidio, Manfred Lütz verkis la antaŭparoladon.[26]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Corine-literaturpremio por la libro Gott. Eine kleine Geschichte des Größten), 2008[27]
  • Kavalireco ĉe la Ordeno de Sankta Gregorio la Granda, 2010[28]
  • Bröckemännche-premio, 2011
  • Hoffnungsträger-Preis en 2012 fare de la protestanta Altpietistischer Gemeinschaftsverband (Stuttgart)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Science[redakti | redakti fonton]

  • Orthostasesyndrom und Catecholamine. Disertacio, Bonn 1981
  • (eldoniste kun Robert Karl Hanson, Friedemann Pfäfflin) Sexual abuse in the Catholic Church. Scientific and legal perspectives. Libreria Editrice Vaticana, Romo 2004, ISBN 978-88-209-7547-0

Pri socio kaj Eklezio[redakti | redakti fonton]

  • Der blockierte Riese. Psycho-Analyse der katholischen Kirche. Pattloch, Augsburg 1999, ISBN 3-629-00673-6.
    • Der blockierte Riese. Psycho-Analyse der katholischen Kirche. Mit Papst-Franziskus-Update. Pattloch, München 2014, ISBN 978-3-629-13052-5 (noveldono kompleta)
  • ku Paul Josef Cordes: Benedikts Vermächtnis und Franziskus’ Auftrag. Entweltlichung. Eine Streitschrift, Herder, 2013, ISBN978-3-451-21977-1
  • kun Arnold Angenendt: Der Skandal der Skandale. Die geheime Geschichte des Christentums. Herder, Freiburg im Breisgau 2018, ISBN 978-3-451-37915-4
  • kun Paulus van Husen: Als der Wagen nicht kam. Eine wahre Geschichte aus dem Widerstand. Herder, München 2019, ISBN 978-3-451-38421-9.

Konsilado ĉiutaga; dokumentado[redakti | redakti fonton]

  • Lebenslust. Wider die Diät-Sadisten, den Gesundheitswahn und den Fitness-Kult. Pattloch, München 2002 ISBN 3-629-01639-1.
  • Das Leben kann so leicht sein. Lustvoll genießen statt zwanghaft gesund. Auer, Heidelberg 2007, ISBN 978-3-89670-605-8.
  • Gott. Eine kleine Geschichte des Größten. Pattloch, München 2007, ISBN 978-3-629-02158-8.
  • Irre! Wir behandeln die Falschen – unser Problem sind die Normalen: eine heitere Seelenkunde. Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh 2009, ISBN 978-3-579-06879-4.
  • Lebenslust in unlustigen Zeiten. Pattloch, München 2010, ISBN 978-3-629-02260-8.
  • Bluff! Die Fälschung der Welt. Droemer Knaur, München 2012, ISBN 978-3-426-27597-9
  • Wie Sie unvermeidlich glücklich werden. Eine Psychologie des Gelingens. Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh 2015, ISBN 978-3-579-07099-5.
  • Solange wir leben, müssen wir uns entscheiden - Leben nach Auschwitz. Manfred Lütz im Gespräch mit dem jüdischen Künstler und Holocaust-Überlebenden Jehuda Bacon, Gütersloher Verlagshaus, Gütersloh 2016, ISBN 978-3-579-07089-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Der Psychotherapeut und Theologe Manfred Lütz im Gespräch mit Joachim Scholl., DLF 18.10.2015
  2. Verkista priskribo fare de randomhouse.de
  3. Alexianer-Therapie-Forum. Arkivita el la originalo je 2018-11-06. Alirita 2020-02-01.
  4. Willkommen bei Brücke-Krücke! , hejmpaĝo grupa
  5. Lilo Göttermann (eld.): Querdenken 2014. Das Wichtigste aus Politik, Wirtschaft und Kultur. Knaur, München 2013; ene troviĝas portreto de Lütz
  6. Rinunce e nomine, 4.9.2003
  7. Amtsblatt des Erzbistums Köln, 146. Jahrgang, Stück 11, 1.10.2006, p. 200.
  8. Manfred Lütz: Einfühlsam und schlicht überzeugend. 28.12.2013 ĉe welt.de
  9. Dr. Manfred Lütz erklärt Sinn und Zweck des neuen Jugendkatechismus., 24.3.2011 ĉe Domradio
  10. Rinunce e nomine, 4.8.2004
  11. Nomina di Membri Ordinari della Pontificia Accademia per la Vita, 13.6.2017
  12. Papst beruft Deutschen in Akademie für das Leben. Ĉe Katholisch.de prie
  13. Klaus Berger: Seele, dein Heiland ist frei von den Banden. Ĉe FAZ, 28.10.1999, recenzo.
  14. Hoffnungsträgerpreis 2012 für Dr. Manfred Lütz. Ĉe Rems-Zeitung, 16.1.2013
  15. Henryk M. Broder: Arzt, Autor und ein rheinischer Voltaire. Arkivigite je 2011-01-24 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe Die Welt, 22.1.2011
  16. Wojtylas Erbe. Welchen Papst braucht die Kirche? ZDF, 18.4.2005 (Fonto: ZDF-Jahrbuch 2005); Maybrit Illner, 14.2.2013,
  17. PHOENIX-Liveprogramm. Ĉe: Gateo (Online-Programmzeitschrift), 27.3.2013.
  18. [1]
  19. Invito fare de la aleksiana ordeno. Arkivita el la originalo je 2017-11-07. Alirita 2020-02-01.
  20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-21. Alirita 2020-02-01.
  21. https://www.faz.net/aktuell/feuilleton/debatten/canisius-kolleg-die-kirche-und-die-kinder-1936848.html
  22. http://katholisch-informiert.ch/2011/07/kirche-als-sundenbock-padophilie/
  23. https://www.zi-mannheim.de/forschung/forschungsverbuende/mhg-studie-sexueller-missbrauch.html
  24. [2]
  25. Hanspeter Oschwald: Im Namen des Heiligen Vaters. Heyne, München 2010, p. 113–116
  26. Manfred Lütz: Sterbende brauchen unsere Nähe. Ĉe: Kirche heute, novembro 2017.
  27. "Corine"-Preis für "Gott"-Autor Manfred Lütz. En: pro Christliches Medienmagazin, 30.10,2008
  28. Päpstliche Auszeichnung für Theologen und Psychiater Lütz. En: Kathpress, 13.10,2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manfred Lütz en la germana Vikipedio.