Manlibro de Merck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merck Manual of Diagnosis and Therapy
Kovrilo de faksimila eldono de 1899 la Manlibro de Merck de la Materia Medica
Kovrilo de faksimila eldono de 1899 la Manlibro de Merck de la Materia Medica
skribita verko • kolekto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1899
vdr

La Manlibro de Merck (angle Merck Manual) rilatas al serio de medicinaj kaj science referencaj manlibroj por kuracistoj kaj pacientoj. La libroj estas produktitaj de Merck (MSD), grava farmacia firmao, kaj estas disponeblaj senpage interrete. La unua eldono aperis en 1899. Kiel medicina enciklopedio ĝi inkluzivas bazajn, detalajn kaj profesiajn informojn pri la kampoj de konvencia medicino [1]. La gvidilo estas redaktita de D-ro Robert Berkov. Merck estas eldonita de la farmacia kompanio Merck & Co. en la angla kaj tradukita al multaj lingvoj [2][3].

Aktuale en 2006, la gvidilo estis publikigita en dek ok eldonoj. Ĝi estas bazita sur la libro "The Merck Manual" unue publikigita en 1899. La gvidilo baziĝas sur la libro tiomgrade, ke en la libro aperas preskaŭ nenio, kio ne aperas en la gvidilo, escepte de kelkaj detaloj, kiuj tute ne koncernas la ĝeneralan publikon [4], ankaŭ, la gvidilo estis reredaktita por konveni al la ĝenerala leganta publiko, kaj ĉapitro estis aldonita koncerne medikamentojn kiuj ne postulas kuraciston preskribon.

La skriba teamo de la gvidilo inkluzivas ĉefredaktiston, subredaktiston, altrangan vicredaktiston kaj 14 aliajn membrojn de la redakcio. Ekzistas ankaŭ 8 aliaj profesiaj konsultistoj de la diversaj kampoj de medicino. Krom la skriba teamo de la gvidisto kontribuis al ĝi pliaj 180 kuracistoj kaj sciencistoj el la sanfakoj, ĉiu en sia propra fako.

Strukturo kaj enhavo[redakti | redakti fonton]

La manlibro estas dividita en dudek kvar sekciojn kaj inkluzivas multajn ilustraĵojn. Kelkaj el ili kovras la diversajn organsistemojn kiel ekzemple: la haŭto aŭ la koro, kelkaj kovras certan specon de medicina specialaĵo kiel ekzemple: infektaj malsanoj kaj tri el la specialaj ĉapitroj por familia sano: "Vira Sano", "Virina Sano" kaj " Beba kaj Infana sano ".

Ĉiu parto detaligas la koncernajn anatomion kaj fiziologion, la eblajn malsanojnfizikajn vundojn kaj foje ankaŭ centrajn diagnozajn medicinajn testojn.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

La Merck Manlibro Profesia Versio

Ĉi tiu estas la plej konsultita medicina referenca verko tutmonde. La ampleksa verko, kies 18-a eldono estis publikigita en 2006, kovras ĉiujn fakojn de interna medicino en la plej larĝa signifo de la vorto. Ĝi estas direktita al kuracistoj kaj medicinaj studentoj. Ĉi tiu libro estas konata en la medicina mondo simple kiel "la Merck Manlibro". Ĝi, kiel ĉiuj aliaj Merck-Manlibroj, estas eldonita tute interrete senpage.

La Merck-Manlibro-Konsumanto-Versio

Ĉi tio estas versio de la Merck-Manlibro adaptita por pacientoj kaj laikoj. La medicina terminologio estis simpligita, ĉiu ĉapitro enhavas enkondukon adaptitan por pacientoj, igante ĝin pli alirebla ol la origina Merck-Manlibro.

La Merck Veterinara Manlibro

Ĉi tiu libro kovras veterinaran medicinon kaj celas bestkuracistojn .

La Merck-Indekso

Ampleksa enciklopedio de kemiaĵoj kaj aliaj substancoj, celita al kemiistoj kaj biologoj.

La plena enhavo de la anglaj versioj de ĉiuj manlibroj estas konsulteblaj interrete en la retejo de Merck. Merck publikigas la librojn sur neprofitcela bazo, servante la sciencan komunumon. La libroj estas evoluigitaj sendepende de Merck fare de komisionoj de kuracistoj kaj aliaj ekspertoj, garantiante sendependecon. Krome, kiel en iu medicina lernolibro, nur genraj nomoj por medikamentoj estas uzataj en la teksto kaj neniam markonomoj .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About the Merck Manuals. Alirita 21 May 2016.
  2. Here's What You Don't Know About Merck & Co. Inc. (29 April 2014). Alirita 21 May 2016.
  3. (1999) “The Merck Manual: A Century of Medical Publishing and Practice”, CBE Views 22 (4), p. 112–113. Alirita 21 May 2016..  Arkivigite je 2021-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Ekzemple, priskriboj de la korbatado aŭ la aspekto de histo per mikroskopo.

Vidu ankŭa[redakti | redakti fonton]

  • La Merck-Indekso, Ampleksa enciklopedio de kemiaĵoj kaj aliaj substancoj, celita al kemiistoj kaj biologoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]