Mansehra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo al Mansehra
Larĝa panoramo al Mansehra
Mansehra
urbo
Administrado
Poŝtkodo 21300
Demografio
Loĝantaro 69 085  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 20′ N, 73° 12′ O (mapo)34.33333333333373.2Koordinatoj: 34° 20′ N, 73° 12′ O (mapo) [+]
Alto 1 088 m [+]
Mansehra (Ĥajber-Paŝtulando)
Mansehra (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Mansehra
Mansehra
Situo de Mansehra
Mansehra (Pakistano)
Mansehra (Pakistano)
DEC
Mansehra
Mansehra
Situo de Mansehra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mansehra (city) [+]
vdr

Mansehra urdue مانسہرہ estas urbego en Pakistano, en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie Mansehra estas sidejoj de la samnomaj kantono kaj distrikto. La loknomo estas derivita de sika fondinto.

Vido en Mansehra

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mansehra situas en valo en montaro en nordoriente de la lando [2]. Abotabad troviĝas 50, Islamabado 70, Muzaffarabad 114, la provinca ĉefurbo Peŝavaro 145, Fajsalabado 257, Lahoro 268, Multano 420, Karaĉio 1146 kilometrojn (aere) [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam Aŝoko regis tiun areon. La sikoj akiris kontrolon en tiu areo en 1818. La urbo Mansehra estis fondita fare de sika guberniestro. Okazis ribeloj kontraŭ sika rego, sed tiuj ribeloj malsukcesis kaj la sikoj restis ĝis 1849, kiam komenciĝis dominado de britoj. Tiam Mansehra estis urbeto kaj distrikta sidejo.

Vido en Mansehra

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mansehra estas grava komerca kaj agrikultura urbego, kie funkcias muelejoj por farunoj kaj lanoj. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn, terpomojn, sorgojn, tritikojn, hordeojn, rizojn, fruktojn, tabakojn, oni bredas brutaron.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1901 1972 1981 1998 2017
5 087 19 865 27 843 49 534 127 623

La loĝantaro pliigis preskaŭ sesoble inter 1972 kaj 2017. Inter 1998 kaj 2017 la meza jara kresko estis 5,1%, tre super de la tutlanda mezumo (2,4%).

Valo de Mansehra

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mansehra havas vojojn al Abotabad, Muzaffarabad kaj pli norden. Fervoja linio estas proponita el Ravalpindio. La plej proksima enlanda flughaveno en Muzaffarabad, la internacia en Islamabado funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mansehra situas en humida subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La plej varma monato estas junio kun 25 °C, la plej malvarma januaro kun 6 °C. La meza jara temperaturo estas 17 °C, la jara precipitaĵo averaĝe estas ĉirkaŭ 1500 mm.

Tombo en Mansehra

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kultura festivalo de hinduoj
  • ne malproksime troviĝas Nacia Parko Sajful-Muluk
  • unikaj kavernaj pentraĵoj, kiuj estas kandidatoj por Monda Heredaĵo de Unesko
  • tombo de famulo

Fontoj[redakti | redakti fonton]