Manuel Noriega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manuel Antonio Noriega (ĉ. 1990)

Manuel Antonio Noriega Moreno (naskiĝis la 11-an de februaro 1938, laŭ franciaj juraj aktoj, aliaj fontoj indikas naskiĝjaron 1934 aŭ 1940 [1] en Panamurbo, mortinta la 29-an de majo 2017 samloke[2]), alinome hispane: „Cara de Piña“ , angle ankaŭ „Pineapple Face“ [3][4] (en Esperanto: ananasa vizaĝo, en Latinameriko fivorto por pustula vizaĝo), inter la 12-a de aŭgusto 1983 ĝis la 20-a de decembro 1989 fakte estis diktatoro de Panamo, kaj tiel li estis konsiderata de la okcidentaj amaskomunikiloj kiuj sekvis la usoneman tendencon, post kiam li estis estinta la preferata panamestro de Usono.

Ofte oni malprave konsideras lin prezidanto de Panamo tiutempa. Fakte tamen li rezignis pri la titolo kaj nur nomis sin "ĉefo de la nacia gvardio", kaj post la transformo de la nacia gvardio al "defendaj fortoj de Panamo" (hispane Fuerzas de Defensa de Panamá) do ties gvidanto. La 15-an de decembro 1989 la nacia asemblo de Panamo tamen deklaris lin registarestro kun enhave kaj tempe nelimigitaj rajtoj.

Invado de Panamo kaj malliberigo[redakti | redakti fonton]

La 20-a de decembro 1989 la usona armeo komencis invadon de Panamo. Tiutempe temis pri la plej granda elaera armea ago de Usono post la Dua Mondmilito. Sola celo de la invado laŭ informoj de usonaj voĉparolantoj estis kapti la diktatoron, sed tiu operacio kuniĝis kun aliaj klopodoj usonaj invadi ŝtatojn kie oni malakceptis ties regularojn aŭ proponojn; ĉefe en Panamo kie Usono pluhavis la kanalan teritorion pli da tempo ol dekomence intertraktita. La usona armeo dum la unuaj 3 tagoj malpermesis al ĉiulandaj ĵurnalistoj, anoj de la ruĝa kruco kaj neŭtralaj observantoj aliron al la bombe atakitaj regionoj. La tiama usona ministro pri defendo, Dick Cheney, nomis 500 ĝis 600 mortigitojn; organizaĵoj pri homaj rajtoj taksas ke mortis 3000 ĝis 500 homoj kaj aldone pli-malpli 40.000 perdis siajn hejmojn.

La 3-an de januaro 1990 Manuel Noriega transdonis sin al la usona armeo, post kiam li dum 11 tagoj kaŝiĝis en la ambasadejo de Vatikanurbo. La 10-an de julio 1992, usona jura kortumo en Miami kondamnis lin je 40 jaroj da restado en malliberejo. Poste la nombro da malliberejaj jaroj pro bona konduto reduktiĝis al 17 jaroj. Laŭ decido de usona federacia juĝisto la kondamnito ricevis la statuson de militkaptito. Ĝis la transporto al Francio li vivis en federacia malliberejo de Miami, Florido, kie li havis apartamenton kun oficejo.

La usona "oficejo pri kontraŭbataloj de halucinaj drogoj", angle Drug Enforcement Administration (DEA), parto de la usona ministerio pri justico, atakis Manuel Noriega laŭ akuzo esti grava persono en la transporto de neleĝaj drogoj al Usono. Tamen en 1986 usonaj ĵurnalistoj publikigis ke li dum almenaŭ 10 jaroj ricevis salajron de la usona sekreta servo CIA. Ĉar Usono rajtis pere de Panamo transporti armilojn al la kontraŭsocialismaj Contra-ribeloj en Nikaragvo, kiuj celis venki la maldekstran reĝimon de sandinistoj, la respondeculoj de CIA kompense fermis la okulojn rilate al la fakto ke Manuel Noriega negocis kun la Medellín-Kartelo, krima organizaĵo en Medellín, Kolombio kiu regis la kokaino-merkaton en la 1980-aj ĝis meze de la 1990-aj jaroj.

Usonaj juĝistoj decidis la 17-an de junio 2007, ke Manuel Noriega en septembro 2007 estu transportata al Francio, kie li - malgraŭ neĉeesto en la jura proceso - pro akuzo pri monlavado kondamniĝis je 10 jaroj da restado en malliberejo. En Panamo li en 1993 same en malĉeesto kondamniĝis je 20 jaroj da restado en malliberejo pro murdo de la politika kritikisto Hugo Spadafora.

Post kiam ĉiuj penoj de la advokatoj de Manuel Noriega malebligi la fortransporton el Usono restis sensukcesaj, li la 26-an de aprilo 2010 estis transportata al Francio. La franca justsistemo kondamnis lin la 7an de julio de 2010 al 7 jaroj en prizono.[5]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manuel Noriega, Peter Eisner. America's Prisoner. The Memoirs of Manuel Noriega. Eldonejo Random House, Novjorko 1997, ISBN 0-679-43227-2
  • Frederick Kempe: Aufstieg und Fall Noriegas. Panama-Poker - gefährliches Spiel mit den USA, eldonejo Hannibal, Vieno 1990 ISBN 3-85445-059-1
  • John Perkins: Confessions of an economic hit man, germanolingva traduko Bekenntnisse eines Economic Hit Man; Unterwegs im Dienste der Wirtschaftsmafia" fare de Hans Freundl, Heike Schlatterer. 4-a eldono, eldonejo Riemann, Munkeno 2005, ISBN 978-3-570-50066-8 / ISBN 978-3-442-15424-1 (en la serio Goldmann-Taschenbuch 15424, Munkeno 2007)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ex-Diktator Noriega an Frankreich ausgeliefert ("eksdiktatoro Noriega transportata al Francio"), retejo de la germanlingva magazino Focus de la 27-a de aprilo 2010
  2. Anonco che orf.at
  3. Allan Metz: Manuel Noriega and the “Panama Crisis”, An Annotated Bibliography, serio Reference Services Review, jaro 1991, volumo 19, numero 3, paĝoj Seiten=7-44, eldonejo MCB UP Ltd
  4. filmeto el la retejo (YouTube)
  5. Francia: sentencian a Noriega a siete años de prisión