Manuela Carmena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuela Carmena
Persona informo
Naskonomo Manuela Carmena Castrillo
Naskiĝo 9-an de februaro 1944 (1944-02-09) (80-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Valencio
Subskribo Manuela Carmena
Okupo
Okupo juĝistopolitikistoverkistoadvokato
vdr

Manuela Carmena Castrillo [karMEna kasTRIjo] (Madrido, 1944) estas emeritiĝinta juristo kaj juĝisto, kaj urbestro de Madrido inter la 13a de junio de 2015 kaj junio 2019.

Carmena licenciiĝis pri ĵuro en 1965 ĉe la universitato Komplutensa. Tiun samam jaron ŝi aliĝis al la, tiam kontraŭleĝa, Komunista Partio de Hispanio, kaj en 1977 ŝi prezentiĝis ene de la listo de tiu partio por ĝenerala nacia voĉdonado. Ĉirkaŭ 1981 ŝi jam forlasis la organizaĵon.[1]

Kiel ĵuristo, Carmena defendis laboristojn kaj arestitojn. Ŝi kunfondis la oficejon de porlaboristaj advokatoj kiuj estis poste mortigitaj de ekstremdekstraj teroristoj en 1977 (vidu: Mortigado de Atocha).[2]

En 1981 Carmena iĝis juĝisto kaj en 1996 fariĝis voĉdonanto ĉe la Ĝenerala Konsilio de la Ĵura Povo (Hispane "Consejo General del Poder Judicial"), kaj daŭre aktivulis pri sociaj kaj politikaj aferoj.[3]

En 2015 ŝi kandidatiĝis por la urbodomo de Madrid ene de la maldekstra partio "Ahora Madrid" (Nun Madrido), kreita specife por tiu voĉdonado kaj oficiale sendependa sed kun ligoj al Podemos kaj aliaj grupoj kun rilato al la movado 15-M. La 24an de majo Carmena iĝis la 2a plej sukcesa kandidato kun 31,85% de la voĉdonoj, post Esperanza Aguirre. Apogo de la socialisma partio donis al "Ahora Madrid" la necesan plejmulton kaj Carmena povis iĝi urbestro la 13an de junio.[4]

En la balotoj de junio 2019 ŝi prezentiĝis sub nova partio, apartiĝinta de "Ahora Madrid", nomata "Más Madrid" (Plie Madrido). Ĝi estis la plej voĉdonata partio en la baloto, sed ne atingis plejmulton, kaj interkonsento inter la tri dekstremaj partioj okazigis la nomumon de José Luis Martínez-Almeida kiel nova urbestro. Manuela Carmena demisiis tuj poste kiel urbkonsilisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]