María Guerrero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Guerrero
Persona informo
Naskonomo María Ana de Jesús Guerrero y Torija
Naskiĝo 17-an de aprilo 1867 (1867-04-17)
en Madrido
Morto 23-an de januaro 1928 (1928-01-23) (60-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo nefropatio
Tombo Almudena Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Fernando Díaz de Mendoza y Aguado
Infanoj Fernando Díaz de Mendoza y Guerrero • Carlos Díaz de Mendoza
Parencoj María Guerrero López
Mari Carmen Díaz de Mendoza
Fernando Fernán Gómez
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • koreografo • entreprenisto
vdr

María Ana de Jesús GUERRERO Torija [geREro] (Madrido, 17a de Aprilo 1867 - Madrido, 23a de Januaro 1928)​, konata kiel María GuerreroMaría "la Brava"​, estis unu de la plej gravaj aktorinoj de la hispana teatro kaj unu de la plej fruaj teatraj impresarioj je tutlanda nivelo. Ŝi kontrolis, kun sia edzo Fernando Díaz de Mendoza y Aguado, ampleksan periodon de la teatra etoso kaj en Hispanio kaj en Hispanameriko.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia familio estis en kontakto kun la teatra etoso kaj ekster la tiama kutimo ŝi instruiĝis teatre ekde 1885. Ŝi debutis la 28an de Oktobro 1885 per la teatraĵo Sin familia, de Miguel Echegaray en la Teatro de la Komedio de Madrido. Dum sia ekkariero kiel aktorino ŝi ludis rolojn de naiva damo. En 1890, ŝi ekformis parton de la kompanio de Ricardo Calvo kiel unua aktorino de la Teatro Español, por klasikaĵoj kaj tiutempaĵoj sukcese. Ŝia Doña Inés — de Don Juan Tenorio de José Zorrilla —, kiun ŝi ludis en 1891, estis unu de ŝiaj plej laŭdataj roloj.​ Tial tiu iĝis inspiro por tiamaj dramaturgoj kiel Benito Pérez Galdós, Valle-Inclán, Clarín kaj José Echegaray.​ ​En 1891 ŝi studis en Parizo kun Benoît-Constant Coquelin.

María Guerrero portretita kiel Doña Inés fare de Raimundo de Madrazo (ĉ. 1891).

En 1894 ŝi kreis sian propran kompanion. Kun sia juna aktoro Fernando Díaz de Mendoza, María Guerrero kunludis tearaĵojn kiel María Rosa, de Ángel Guimerá, aŭ Mancha que limpia, de José Echegaray. Ili amaferis kaj geedziĝis la 10an de Januaro 1896; ili havis du filojn, Fernando (5a de Marto 1897) kaj Carlos Fernando (4a de Septembro 1898). En 1899, la kompanio Guerrero-Díaz de Mendoza ekfaris turneon tra Latinameriko, kaj poste tra Francio, Belgio kaj Italio. Per la enspezo ili aĉetis en Marto 1908 la Teatron de la Princino —kiu ekde 1931 nomiĝas Teatro María Guerrero— reinaŭgurita en Novembro 1909 per la teatraĵo Doña María la Brava, verkita de Eduardo Marquina intence por la paro.​ En 1918 ili ekloĝis en la nova kvina etaĝo de la teatro; sed ili preskaŭ ruiniĝis pro la klopodoj financi la konstruadon de la Teatro Cervantes de Bonaero, inaŭgurita la 5an de Septembro 1921. La Teatro María Guerrero estas aktuale sidejo de la Centro Dramático Nacional kaj estis, dum la epoko de María "la Brava", centro de la madrida socio kie ludis gravaj aktorinoj kiel Margarita Xirgu.

Dum la cetero de sia kariero, ŝi faris pli ol 25 turneojn eksterlande, ​ĉefe tra Latinameriko (1897, 1908, 1910, 1914...), speciale tra Urugvajo kaj Argentino. Ŝi eĉ ludis en 1926 en la Manhattan Opera House de Novjorko. Laŭlonge de sia kariero ŝi premieris verkojn de la Nobel-premiitoj Jacinto Benavente kaj José Echegaray, same kiel de Benito Pérez Galdós, Eduardo Marquina, Valle-Inclán, Ángel Guimerá, Gregorio Martínez Sierra, Francisco Villaespesa, Pedro Muñoz Seca kaj la fratoj Álvarez Quintero. Ŝi dungis gravajn tiamajn geaktorojn kiel Elena Salvador, María Cancio, Catalina Bárcena, Emilio Masejo, Emilio Thuillier, Josefina Blanco kaj María Fernanda Ladrón de Guevara kaj ŝi mem aktoris kun eksterlandaj aktorinoj kiel Sarah Bernhardt dum franclingva ludado en la Teatro Español.​

Ŝia plej aĝa filo, Fernando Díaz de Mendoza y Guerrero, havis ekstergeedzecan rilaton kun Carola Fernán Gómez, aktorino kiu laboris por la kompanio de ŝia patrino. Kiam María sciis prie, sendis Carola al Ameriko sen scii, ke ŝi estas graveda. Carola naskis en Lima (Peruo) infanon, kiu poste estos la granda aktoro Fernando Fernán Gómez, tiel nepo de la aktorino. Fernán Gómez neniam estis agnoskita de la familio Díaz de Mendoza-Guerrero, kaj ankaŭ ne de sia patro, kun kiu li iam renkontiĝis almenaŭ unufoje.​

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]