María León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María León
Persona informo
María León
Naskiĝo 14-an de februaro 1986 (1986-02-14) (38-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patrino Carmina Barrios vd
Gefratoj Paco León vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 2006– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María LEÓN Barrios (Sevilo, 30a de julio 1984) estas hispana aktorino. Ŝi estas fratino de la aktoro kaj reĝisoro Paco León, kaj filino de la same aktorino Carmina Barrios.

En 2011 ŝi ricevis la Goya-premion al la plej bona novula aktorino pro sia ludado en la filmo La voz dormida.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia unua protagonista rolo okazis en la televida serio SMS. Ekde tiam ŝi partoprenis en aliaj serioj kiel Cuenta atrás, Maitena: Estados alterados, La tira, kaj Con el culo al aire, en roloj kaj protagonistaj kaj duarangaj, same kiel en la televida filmo Una bala para el rey. En kino ŝi partoprenis en Fuga de cerebros.

En 2010 ŝi ricevis la Arĝentan Konkon al la plej bona aktorino en la Donostia Internacia Kinfestivalo kaj la Goya-premion al la plej bona novula aktorino pro sia protagonista ludado en la filmo La voz dormida, de Benito Zambrano.​

En 2012 ŝi kunprotagonistis kun sia patrino en la filmo Carmina o revienta, reĝisorita de sia frato Paco León. Ŝi ripetis kiel protagonisto, denove kun sia patrino, en la filmo Carmina y amén, sekvaĵo de la antaŭa kaj premierita en 2014.

Inter 2012 kaj 2014 ŝi formis parton de la aktoraro de Con el culo al aire por Antena 3 ludante la rolon de Sandra Rojo.

Post unu jaro, en 2015 ŝi protagonistis en Allí abajo ludante la rolon de Carmen Almonte kun Jon Plazaola por Antena 3 dum kvin sezonoj ĝis 2019 je la serifino. En 2018 ŝi partoprenis en unu ĉapitro de Cuerpo de élite.

Fine de 2019 ŝi partoprenis en la dua sezono de La casa de las flores ludante la rolon de Purificación, fratino de la rolulo ludita de ŝia frato Paco León; en 2020 oni konfirmis, ke ŝi partoprenos ankaŭ en la tria kaj lasta sezono kiel ĉefa rolulo.

Televidaj serioj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo Ĉeno Notoj
2006 - 2007 SMS, sin miedo a soñar Leticia "Leti" La Sexta 99 epizodoj
2007 Hospital Central Mabel Telecinco 1 epizodo
Cuenta atrás Tatiana Cuatro
2008 - 2010 La tira Rosario "Chari" La Sexta 82 epizodoj
2009 Una bala para el Rey Ada Antena 3 2 epizodoj
2010 - 2011 Aída María José "La José" Telecinco 3 epizodoj
2011 Los Quién Arancha Antena 3 1 epizodo
2012 - 2014 Con el culo al aire Sandra Rojo 42 epizodoj
2015 - 2019 Allí abajo Carmen Almonte Morales 69 epizodoj
2018 Cuerpo de élite Dolores "Lola" Rivera 1 epizodo
2019 - 2020 La casa de las flores Purificación "Puri" Riquelme Torres Netflix 10 epizodoj
2021 Besos al aire Nines Disney+ / Telecinco 2 epizodoj
2022 Heridas Yolanda Romero Antena 3 / Atresplayer 13 epizodoj
2023 Noche de chicas Dolores "Lola" Vix 6 epizodoj
El hijo zurdo Lola Izquierdo Movistar + 6 epizodoj

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Filmo Rolo Reĝisoro
2009 Fuga de cerebros Dancejulino Fernando González Molina
2011 La voz dormida Josefa "Pepita" Rodríguez García Benito Zambrano
2012 Carmina o revienta María Paco León
2014 Marsella Sara Belén Macías
Carmina y amén María Paco León
2015 Rey Gitano Dolores Juanma Bajo Ulloa
Los miércoles no existen Patricia Peris Romano
2016 Cuerpo de élite Dolores "Lola" Rivera Joaquín Mazón
2017 El autor Amanda Manuel Martín Cuenca
2018 Sin fin María José Esteban Alenda kaj César Esteban Alenda
Escapada Lucía Sarah Hirtt
2019 Los Japón Encarni Álvaro Díaz Lorenzo
2020 La lista de los deseos Eva
2021 Donde caben dos Alba Paco Caballero
2022 La piedad Carolina Eduardo Casanova
Historias para no dormir Ana Cesc Gay
El universo de Óliver Carmela Alexis Morante
Rainbow Virino Paco León
2023 Cerrar los ojos Belén Granados Víctor Erice

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo María León (actriz) en la hispana Vikipedio.