Marburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La marburga kastelo el sudorienta perspektivo
Panoramo al Marburg de la kastelo

Marburg [maburk] estas pitoreska germana urbo apud la rivero Lahn - en la federacia lando Hesio kaj ties distriktaro Gießen. La urbo estas la administra centro de la distrikto Marburg-Biedenkopf. La loka esperantistaro ĉiujare okazigas la renkontiĝon KISO.
Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro).

Iom da statistiko

Loĝantaro: proksimume 75.000
Situo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR
Alteco: averaĝe 180 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

Elizabeta preĝejo

Famaj personoj, kiuj vivis en Marburg

Partneraj urboj

Esperanto en Marburg

Estante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la jam supre menciita Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO).

Eksteraj ligiloj

greke paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke militaj memorejoj en Marburg greke paĝoj de la urba universitato, germanlingvaj greke La Esperanto-Grupo de Marburg