Maria Mitchell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Mitchell
Persona informo
Maria Mitchell
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1818 (1818-08-01)
en Nantucket
Morto 29-an de junio 1889 (1889-06-29) (70-jaraĝa)
en Lynn
Tombo Prospect Hill Cemetery vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Vassar College vd
Subskribo Maria Mitchell
Familio
Patro William Mitchell vd
Patrino Lydia Mitchell vd
Parencoj Mary Ann Albertson vd
Profesio
Okupo astronomobibliotekisto • universitata instruisto • verkisto • natursciencisto vd
Laborkampo astronomiobibliotekscienconatursciencopedagogio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria MITCHELL (naskiĝis en Nantucket, la 1-an de aŭgusto 1818 - mortis en Lynn, Masaĉuseco, la 28-an de junio 1889 ) estis usona astronomino, kiu malkovris kometon en 1847 pere de teleskopo[1]. Ĉi tiu kometo poste fariĝis konata sub la nomo "Kometo de fraŭlino Mitchell" (konata sub la moderna nomo C/1847 T1)[2] Mitchell estis la unua ina profesia astronomo [1][3].

Pro tiu malkovro ŝi akiris mondfamon, ankaŭ ĉar nur du virinoj antaŭ si ankaŭ malkovris kometon: la astronomoj Caroline Herschel kaj Maria Margarethe Kirch. Kiel premion la reĝo Frederiko la 6-an de Danio donis al ŝi oran medalon sur kiu estis la latina surskribo "Non Frustra Signorum Obitus Speculamur et Ortus" (en Esperanto "Ni ne vane observas la leviĝon kaj la subiron de la steloj")[2].

Mitchell ankaŭ estis postmorte akceptita en la Women's Hall of Fame (Usona Virina Salono de Famo).

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Maria Mitchell naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1818 en Nantucket, Masaĉuseco. Ŝi havis naŭ gefratojn. Siaj gepatroj, William Mitchell kaj Lydia Coleman Mitchell estis kvakeroj. Mitchell naskiĝis en komunumo, kiu antaŭ tiu tempo traktis sufiĉe bone egalajn rajtojn por virinoj. Samkiel aliaj kvakeroj, siaj gepatroj opiniis, ke edukado estas grava. Ili insistis doni al Mitchell la saman edukadon, kiun knaboj kutime ricevis. Unu el la fundamentoj de la kvakera religio estis la intelekta egaleco inter la du seksoj.

Post tio, la graveco de balenkaptado por Nantucket certigis ke la edzinoj de la maristoj devis respondeci dum monatoj, kaj foje jaroj, pri la familiaj aferoj. Rezulte de tio, la virinoj de Nantucket estis sufiĉe sendependaj.

En 1835 ŝi fondis propran lernejon kiu estis tiutempe avangarda ĉar ĝi estis kontraŭ apartigo de blankaj kaj ne-blankaj infanoj. Poste en sia vivo ŝi ĉiam lukto por la rajto je edukado de knabinoj[4].

Scienco[redakti | redakti fonton]

Maria Mitchell per sia teleskopo

En 1842, ŝi rezignis pri la kvakera kredo kaj sekvis la principojn de unitariismo. Proteste kontraŭ sklaveco, ŝi ĉesis porti kotonajn vestajojn.

Mitchell estis la unua virino elektita en 1848 kiel membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj[5] kaj en 1850 de la Usona Asocio por la Akcelo de Scienco. Mitchell estis ankaŭ la unua virino elektita al la Usona Filozofia Societo en 1869.

En la sama kunveno estis elektitaj ankaŭ Mary Somerville, astronomo kaj matematikisto kaj Elizabeth Cabot Agassiz, filozofo[6]. Mitchell ankaŭ laboris por la Usona Mararmea Observatorio por kalkuli la tabelojn kun la pozicioj de planedoi Venuso.

En 1865 Mitchell fariĝis profesoro pri astronomio en la kolegio Vassar. Ŝi estis la unua persono nomumita kiel profesoro[7]. Vassar estis fondita en 1861 de Matthew Vassar kaj en la somero de 1865 la Observatorio Vassar malfermiĝis kiel la unua konstruaĵo de la nova privata universitato[7]. Mitchell ankaŭ estis nomumita kiel direktoro de la Vassar Kolegia Observatorio[1]. Post instruado al Vassar dum iom da tempo, ŝi malkovris, ke - malgraŭ sia reputacio kaj sperto - ŝi gajnis malpli ol multajn el siaj pli junaj viraj kolegoj. Ŝi postulis kaj ricevis salajran kreskon[8]. Ŝi instruis en Vassar College ĝis sia emeritiĝo en 1888, la jaron antaŭ sia morto.

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta aŭ tuta traduko de la samtitola artilolo en la nederlandlingva vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 (angla) Maria Mitchell Discovers a Comet. This Month in Physics History. American Physical Society
  2. 2,0 2,1 (angla) "Miss Maria Mitchell and the King of Denmark". The National Era, la 22-an de marto 1849, News.google.com.
  3. (angla) Maria Mitchell (1818-1889) Arkivigite je 2015-12-21 per la retarkivo Wayback Machine, National Women's History Museum.
  4. (angla) Popova, Maria, "Pioneering 19th-Century Astronomer Maria Mitchell on Education and Women in Science", la 22-an de aŭgusto 2013.
  5. (angla) Book of Members, 1780–2010: Chapter M, American Academy of Arts and Sciences.
  6. (angla) Elizabeth Cabot Cary Agassiz, live and works, Women-philosophers.com.
  7. 7,0 7,1 (angla) Maria Mitchell, Vassar Encyclopedia, Vassar College.
  8. (angla) Maria Mitchell Salary Dispute, Vassar Encyclopedia, Vassar College.