Maria Pawlikowska-Jasnorzewska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Pawlikowska-Jasnorzewska
Maria Pawlikowska-Jasnorzewska-NAC1-K-1734-1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1891 (1891-11-24)
en Krakovo
Morto 9-an de julio 1945 (1945-07-09) (53-jara)
en Manchester
Mortokialo kancero
Lingvoj pola
Ŝtataneco CislajtioDua Pola Respubliko
Familio
Patro Wojciech Kossak
Frat(in)oj Jerzy Kossak • Magdalena Samozwaniec
Okupo
Okupo poeto • dramaturgoverkisto
Verkoj Baba-Dziwo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Portreto de Witkacy, 1924
Portreto de Wojciech Kossak, 1934
La tombo de Pawlikowska kaj ŝia edzo Stefan Jasnorzewski en Manĉestro

Maria Teresa Pawlikowska-Jasnorzewska de Kossak, primo voto Bzowska, secundo voto Pawlikowska, tertio voto Jasnorzewska (naskiĝis la 24-an de novembro 1891 en Krakovo, mortis la 9-an de julio 1945 en Manĉestro) estis pola poeto kaj dramisto de la intermilita periodo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maria Janina Teresa Kossak, la filino de la pentristo Wojciech Kossak (filo de Juliusz) kaj Maria Anna Kisielnicka-Kossak, naskiĝis la 24-an de novembro 1891 en Krakovo. Hejme kaj inter amikoj ŝi estis nomata Lilka. Ŝia pli maljuna frato, Jerzy Kossak, estis pentristo, kaj ŝia pli juna fratino, Magdalena, konata sub la literatura pseŭdonimo Magdalena Samozwaniec, verkis satiraĵojn.

Ambaŭ gepatroj de la verkistino devenis el la nobelaro, ilia Krakova grandbieno Kossakówka estis ofta rendevuejo por homoj de la artista medio. En la domo de Kossak gastis interalie Henryk Sienkiewicz, Ignacy Jan Paderewski, Wincenty Lutosławski. Maria Pawlikowska-Jasnorzewska ne frekventis lernejon, oni instruis al ŝi hejme, kie ŝi lernis plurajn fremdajn lingvojn kaj ricevis humanisman edukadon. Dum mallonga tempo ŝi estis sendependa studento ĉe la Akademio de Belartoj en Krakovo.

Ŝi edziniĝis trifoje. La unua edzo, Władysław Bzowski, edziĝinta al ŝi la 25-an de septembro 1915 en Krakovo, estis oficiro en la aŭstra armeo. La geedziĝo disiĝis (ĝi estis deklarita nevalida fare de la eklezio la 12-an de marto 1919). En la aŭtuno de 1916 en Zakopane ŝi renkontis Jan Henryk Gwalbert Pawlikowski, amantoj de Tatroj, verkiston kaj poeton, la pli junan filon de Jan Gwalbert Pawlikowski, kaj enamiĝis al li. La 2-an de junio 1919 en Krakovo ŝi edziniĝis kun Pawlikowski kaj ili loĝis en Willa pod Jedlami en Zakopane. Tiu ĉi geedziĝo ne daŭris longe (unu el la kialoj estis la ekstergeedza rilato de Pawlikowski kun la dancistino Valérie Konchinsky) kaj estis nuligita de la Supera Kortumo la 23-an de decembro 1929[1].

La poeto multe vojaĝis, kaj spurojn de tio oni troviĝas en ŝiaj verkoj. Ŝi vizitis interalie Italion, Turkion, Nordafrikon kaj Francion, kie en 1927 en Parizo ŝi spertis grandan amon kun la aviadisto kaj poeto Sarmento de Beires. La 19-an de junio 1931 en Poznano ŝi edziĝis al Stefan Jasnorzewski, oficiro de la aerarmeo[1].

En 1937 ŝi ricevis la Literaturan Premion de la Urbo Krakovo.

En septembro 1939, post surscenigo de la teatraĵo Baba-Dziwo, kiu estis akra atako kontraŭ nazia totalismo, ŝi forveturis al Francio (laŭ la itinero tra Zaleszczyki), kaj poste al Anglio. Kun la edzo ŝi ekloĝis en Blackpool, en la RAF-aviadcentro. La poetino malsaniĝis je kancero, la tumoro metastazis tre rapide, la spino estis la plej tuŝita. Maria Pawlikowska-Jasnorzewska estis operaciita dufoje. Ŝi mortis en la manĉestra hospitalo la 9-an de julio 1945 kaj estis entombigita tie en la Suda Tombejo[1]. Stefan Jasnorzewski, post la fino de la milito tute forlasis aviadon kaj interrompis kontaktojn kun amikoj kaj familio por proksimume kvin jaroj.

Maria Pawlikowska-Jasnorzewska amikiĝis kun multaj artistoj, precipe de la Skamander-medio, kun Witkacy kaj kun la formistoj (Leon Chwistek kaj Andrzej Pronaszka). En la rememoroj de multaj artistoj de tiu epoko, ŝi estis priskribita kiel ĝentila, ĉarma persono.

Laŭ ŝia fratino, ŝi laŭsupoze estis vegetarano de tempo al tempo, kiel pruvas la poemo Al karnovoruloj el la volumo Kruda silko (1932), kaj evitis alkoholon[2].

Verkoj de Maria Pawlikowska-Jasnorzewska[redakti | redakti fonton]

En 1924 ŝi debutis kiel verkistino per la teatraĵo Szofer Archibald. Komedio en tri aktoj. Ĝis 1939 ŝi verkis dek kvin teatraĵojn. Plej multaj el ili estas tipaj komedioj. Pro ŝia perspektivo en temoj kiel ekzemple aborto kaj ekstergeedzaj rilatoj, kelkaj el ŝiaj spektakloj estis konsiderataj skandalaj. Kritikistoj alte taksis ŝin, estas konataj komparoj de la poetino al Molière, Marivaux, Wilde, Shaw kaj Witkacy.

Influo de la verkoj de Maria Pawlikowska-Jasnorzewska[redakti | redakti fonton]

La poemoj de Pawlikowska-Jasnorzewska ofte estis prezentitaj kiel kantoj interalie de Ewa Demarczyk kun la muziko de Zygmunt Konieczny, Czesław Niemen (al sia propra muziko) aŭ Krystyna Janda al la muziko de Jerzy Satanowski. Unu el la poemoj de Jasnorzewska aperas en la Pornografio de Gombrowicz reĝisorita de Jan Jakub Kolski.

Unu el la asteroidoj estis nomita en ŝia honoro – Jasnorzewska (4114).

La fratino de la poetino, Magdalena Samozwaniec, publikigis siajn memuarojn pri ŝi dufoje en la volumoj: Maria kaj Magdalena (1956) kaj Zalotnica niebieska (1973).

Premioj kaj medaloj[redakti | redakti fonton]

  • Ora Kruco de Merito (la 11-an de novembro 1934)[3]
  • Ora Akademia Laŭro (5 novembro 1935)[4]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Rafał Podraza: Magdalena, córka Kossaka: wspomnienia o Magdalenie Samozwaniec. Warszawa: PIW, 2007 (ISBN 978-83-06-03080-8)
  2. Magdalena Samozwaniec: Zalotnica niebieska. Warszawa: Świat Książki, 2010 (ISBN 978-83-247-1891-7)
  3. „Por meritoj sur la kampo de literatura laboro”.
  4. „Por elstara literatura verkado”.