Wincenty Lutosławski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wincenty Lutosławski
Persona informo
Wincenty Lutosławski
Naskiĝo 6-an de junio 1863 (1863-06-06)
en Varsovio, Kongresa Pollando
Morto 17-an de aprilo 1954 (1954-04-17) (90-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Imperia universitato de Dorpat vd
Partio National-Democratic Party vd
Familio
Dinastio Q63532192 vd
Edz(in)o Sofía Casanova vd
Infanoj Izabela Lutosławska vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wincenty Lutosławski (naskiĝis la 6-an de junio 1863 en Varsovio, mortis la 28-an de decembro 1954 en Krakovo) – profesoro pri filozofio, mesianisto, poligloto kaj publicisto, nacia aganto kaj pioniro de jogo en Pollando.

Wincenty Lutosławski

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sian infanecon pasigis en gepatra Drozdów (distrikto Łomżyński). En 1881 komencis kemiajn studojn en Politekniko de Rigo, poste translokiĝis al Universitato en Dorpat, kie studis kemion kaj filozofion. En 1883 akceptiĝis al studenta korporacio Konwent Polonia. En 1885 akiris gradon de kandidato pri kemiaj sciencoj, kaj en 1886 pri filozofiaj. Diplomon de magistro pri filozofio ricevis en 1887. Li laboris en Moskvo, Londono kaj Kazano, kie docentiĝis en la universitato, kaj en Hispanio. En 1898 doktoriĝis en la Universitato de Helsinko.

Politika kaj socia agado

En 1899 setlis kun la familio por kelkaj jaroj en Krakovo, kie lekciis ĉe Jagelona Universitato. Lia hejmo estis loko de vigla artisma vivo kaj de patriotaj renkontiĝoj. Dum sekvaj jaroj lekciis en universitatoj de Laŭzano kaj Ĝenevo. Wincenty Lutosławski manifestis ankaŭ aktivecon kiel membro de Nacia Ligo funkcianta en polaj aneksitaj teritorioj. Dum Konferenco de Parizo prilaboris ekspertizojn por pola delegitaro. Post fino de la unua mondmilito iĝis profesoro de Universitato de Stefan Batory en Vilno, kie lekciis en la jaroj 1919-1929. Post pensiiĝo mallonge restis en diversaj landoj kaj setlis en Krakovo, kie ankoraŭ en la jaroj 1946–1948 lekciis ĉe Jagelona Universitato.

Filozofio

Al la plej grandaj atingoj de la profesoro estas kronologia ordigo de Dialogoj de Platono. Tion li faris danke al eltrovo de la metodo de komparado de stiloskriboj nomata stilometrio. Li ankaŭ entreprenis provon prilabori polan nacian filozofian sistemon ligantan Platonan idealismon kun mesianismo de pola romantikismo. Konata ankaŭ kiel defendanto de la pola afero kaj de la poleco de Gdańsk.

Jogo

Wincenty Lutosławski estis pioniro de jogo en Pollando. En 1909 publikigis libron titolitan "Evoluo de vol-potenco" (Rozwój potęgi woli przez psychofizyczne ćwiczenia według dawnych aryjskich tradycji oraz własnych swoich doświadczeń podaje do użytki rodaków (Evoluo de volpotenco fare de psikofizikaj ekzercoj laŭ malnovaj arjaj tradicioj kaj siaj propraj spertoj donas al uzo de samlandanoj), kie interalie priskribis kiamaniere jogo-ekzercoj kaj sistemaj kaj intensaj ekzercoj de volo kuracis lin de peza neŭrozo (li suferis periodan depresion). La libro estis inspiro por Tadeusz Pasek pola populariganto de Hatha Jogo.

Li poligis librojn de Yogi Ramaĉaraka. Liaj publikaĵoj pri la hinda jogo signife influis al Jerzy Grotowski.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • O logice Platona (Pri logiko de Platono) (I–II, Kraków 1891–1892, I: O tradycyi tekstu Platona (Pri tradicio de la teksto de Platono), II: Dotychczasowe poglądy na logikę Platona i zadania dalszych badań nad tym przedmiotem (Ĝisnunaj vidpunktoj pri la logiko de Platono kaj taskoj pri pluaj esploroj de la temo);
  • O pierwszych trzech tetralogiach dzieł Platona (Pri la unuaj tri tetralogioj de la verkoj de Platono), (Kraków 1896);
  • The Origin and Growth of Plato’s Logic. With an Account of Plato’s Style and of the Chronology of His Writings (Londyn 1897, Hi 1983);
  • Platon jako twórca idealizmu (Platono kiel kreinto de idealismo), (Warszawa 1899);
  • Źródła pesymizmu (Fontoj de pesimismo), (Kraków 1899);
  • Z dziedziny myśli. Studja filozoficzne. 1888–1899 (El la historio de pensoj. Filozofiaj studoj), (Kraków 1900);
  • Wykłady Jagiellońskie (Jogajlidaj lekcioj), (I–II, Kraków 1901–1902);
  • The Polish Nation (Berlin 1908).
  • Rozwój potegi woli przez psychofizyczne ćwiczenia według dawnych aryjskich tradycji oraz własnych swoich doświadczeń podaje do użytku rodaków (1909)
  • Praca narodowa: program polityki polskiej (Nacia laboro: programo de pola politiko), (Wilno, 1922) [1].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]