Maria Pańczyk-Pozdziej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Pańczyk-Pozdziej
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1942 (1942-07-10)
en Tarnowskie Góry
Morto 12-an de majo 2022 (2022-05-12) (79-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater University of Opole
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Maria Pańczyk-Pozdziej, 2007
Maria Pańczyk-Pozdziej gvidas la debaton dum la 57-a kunsido de Pola Senato de la 8-a oficperiodo
Prezidento de Pollando Andrzej Duda dum la renkontiĝo kun Konvento de Senjoroj de Pola Sejmo kaj Pola Senato interalie meze de la foto estas Jan Wyrowiński kiel Vic-Marŝalo de Pola Senato kaj de la unua de maldekstre Maria Pańczyk-Pozdziej ankaŭ kiel Vic-Marŝalo de Pola Senato kaj ĉeestis ankaŭ pola ĉefministro Ewa Kopacz, en Pola Parlamentejo, (2015)

Maria Pańczyk-Pozdziej (naskiĝis la 10-an de julio 1942 en Tarnowskie Góry mortis la 12-an de majo 2022) estis pola instruistino, ĵurnalistino, popularigantino de pola kulturo kaj de la silezia dialekto, politikistino, senatanino de pola Senato dum la 6-a, 7-a, la 8-a kaj 9-a senata ofic-periodo kaj Vicprezidantino (Vicmarŝalino) de Pola Senato dum la 8-a ofic-periodo de Senato.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1968 ŝi finis la polan filologion en la Fakultato Filologi-historia de la Pedagogia Altlernejo en Opole. De la jaro 1968 ŝi laboris kiel instruistino en la Distrikto Tarnowskie Góry. De la jaro 1971 ŝi laboras kiel ĵurnalistino kaj redaktorino de Radio Katowice. Ŝi iniciatis la konkurson "Paroli en nia silezia dialekto" kaj de la konstanta radia programero "La sabato en Bytków". En la jaro 2010 ŝi estis premiita de la estraro de Pola Radio per la "Ora Mikrofono" pro la amo al la silezia dialekto kaj la persista popularigo de dialekto kaj kutimoj de la silezia regiono.

En la jaroj 20022005 ŝi estis la anino de la Silezia Parlamento t.n. Silezia Sejmeto kaj ŝi kandidatis de la loka balot-komitato. En la jaro 2005 ŝi kandidatis kadre de Civitana Platformo ankaŭ sukcese al la Senato de la 6-a periodo - de la Gliwice regiono. En la parlamentaj balotoj en la jaro 2007 denove sukcese ŝi estas senatanino akirante 147 115 da balotvoĉoj. En la jaro 2011 denove kun sukceso en la unumandata regiono eniris parlamenton akirante 81 206 da balotvoĉoj. La 9-an de novembro 2011 ŝi estis elektita la Vicprezidantino de Pola Senato de la 8-a senata periodo.

En oktobro 2015 ŝi estis kandidatino de Civitana Platformo en la parlamentaj balotoj por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 71 (Gliwice), precize en la distrikt-urboj Bytom kaj Zabrze - kaj ŝi estis elektita kiel senatanino en la unumandata balot-regiono akirante 40 010 da balot-voĉoj [1].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Granda Esperanto-amikino, ni aldonu ke ŝia patro estis esperantisto. La 17-an de oktobro 2012 entuziasme parolis por Esperanto dum la inaŭguro de Esperanto-ekspozicio en Pola Senato "125 jaroj de Esperanto" ([2]) kaj la saman tagon aktive partoprenis en la Esperanto-konferenco en Pola Senato okaze de la 125 jara Jubileo de Esperanto - la E-konferencon organizis senatanoj Edmund Wittbrodt, la Prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kaj Jan Wyrowiński, la Vicprezidanto de Pola Senato. La Senatan E-ekspozicion organizis Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi[3]. La 10-an de oktobro 2016 en sia senatana oficejo en Tarnowskie Góry ŝi akceptis vicprezidanton de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Jerzy Antoni Walaszek kaj anon de la Estraro de EDE-Pollando Wiesław Gonera kiuj konvinkis ŝin alĝi al la nova Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) ([4], [5], [6]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]