Saltu al enhavo

Mario Pei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Pei
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1901 (1901-02-16)
en Romo
Morto 2-an de marto 1978 (1978-03-02) (77-jaraĝa)
en Glen Ridge
Lingvoj Esperantoanglaitalafrancahispanaportugalaokcitanakatalunagalegaladinaromanĉarumanafriulagermanarusa
Ŝtataneco Italio (1946–1978)
Reĝlando Italio (1901–1946)
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Xavier High School (en) Traduki
Universitato Kolumbio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
romanisto
universitata instruisto
esperantisto
edukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mario PEI (naskiĝis la 16-an de februaro 1901 en Romo, Italio – mortis la 2-an de marto 1978 en Glen Ridge, Usono) estis italdevena usona lingvisto kaj poligloto kiu verkis kelkajn popularsciencajn verkojn konatajn pro iliaj alireblo al legantoj sen profesia fono en lingvistiko. Lia libro The Story of Language (1949) estis aklamita pro la prezento de teknikaj lingvistikaj konceptoj en manieroj kiuj estis distraj kaj alireblaj por ĝenerala legantaro[1].

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis brila studento; ekde sia diplomiĝo de la mezlernejo li parolis kvin lingvojn flue kaj li scipovis paroli 30 pliajn lingvojn. Li konis ankaŭ la sintakson kaj vortprovizon de pli ol 100 lingvoj. Li ricevis sian bakalaŭron de la Urba Kolegio de Novjorko kaj doktorecon ĉe Universitato Kolumbio en 1937, kie li studis sanskriton, antikvan eklezian slavonon kaj la malnovfranca lingvo.

Mondlingvo

[redakti | redakti fonton]

Pei estis subtenanto de unuigado de homoj sub unu lingvo, kaj en 1958 publikigis libron titolitan One Language For the World and How to Achieve It (Unu mingvo por la mondo kaj kiel atingi tion) kaj sendis kopion al la tiutempaj gvidantoj de ĉiuj nacioj. La libro argumentis, ke la Unuiĝintaj Nacioj devus elekti unu lingvon—sendepende de tio ĉu ĝi estas ekzistanta natura lingvo kiel la anglakonstruita lingvo kiel Esperanto —kaj postuli ke ĝi estu instruata kiel dua lingvo al ĉiu lernejano en la mondo[1].

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Pei estis ne nur mondfama lingvisto, sed ankaŭ unu el la plej valoraj apogantoj de Esperanto en la fakaj lingvistikaj rondoj. Pei ankaŭ estis internaciisto kaj pledis por la enkonduko de Esperanto en lernejajn instruplanojn tra la mondo por kompletigi lokajn lingvojn.

En pluraj el siaj multnombraj verkoj (ekz. en One Language for the World) prof. Pei favore traktis Esperanton. Lia broŝuro Wanted: a world language (1969) ankoraŭ estas unu el la plej bonaj anglalingvaj informiloj pri Esperanto. Prof. Pei estis membro de la redakta komitato de La monda lingvo-problemo (posta titolo: Language Problems and Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingvo-planado) ekde ties unua numero.

Valoro de neologismoj

[redakti | redakti fonton]

Rimarkante ke neologismoj estas de grandega valoro por la daŭra ekzisto de vivanta lingvo, ĉar la plej multaj vortoj estas evoluigitaj kiel neologismoj de radikvortoj, Pei deklaris en The Story of Language (La Rakonto de Lingvo) :

Of all the words that exist in any language only a bare minority are pure, unadulterated, original roots. The majority are "coined" words, forms that have been in one way or another created, augmented, cut down, combined, and recombined to convey new needed meanings. The language mint is more than a mint; it is a great manufacturing center, where all sorts of productive activities go on unceasingly[2]. El ĉiuj vortoj, kiuj ekzistas en iu ajn lingvo, nur eta minoritato estas puraj, nefalsitaj, originaj radikoj. La plimulto estas "eltrovitaj" vortoj, formoj kiuj estis laŭ unu maniero aŭ alia kreitaj, pliigitaj, tranĉitaj, kombinitaj kaj rekombinitaj por transdoni novajn bezonatajn signifojn. La lingvo-valorunuo estas pli ol valorunuo; ĝi estas bonega fabrikcentro, kie senĉese okazas ĉiaj produktaj agadoj.

Kreiva novigado kaj slango

[redakti | redakti fonton]

While slang may be condemned by purists and schoolteachers, it should be remembered that it is a monument to the language's force of growth by creative innovation, a living example of the democratic, normally anonymous process of language change, and the chief means whereby all the languages spoken today have evolved from earlier tongues[2]. Kvankam slango povas esti kondamnita de puristoj kaj lernejaj instruistoj, oni devas memori ke ĝi estas monumento al la forto de kresko de la lingvo per krea novigo, vivanta ekzemplo de la demokrata, normale anonima procezo de lingvoŝanĝo, kaj la ĉefa rimedo per kiu ĉiuj lingvoj parolataj hodiaŭ evoluis el pli fruaj lingvoj.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Prilingvaj verkoj

[redakti | redakti fonton]

Pei verkis lingvajn lernolibrojn, evoluigis lingvokursojn kaj verkis lingvajn gvidlibrojn.

  • Comments by language professors (George Falgier, Mario Pei, En: The Esperanto language in elementary schools)
  • ...Cercasi una lingua mondiale (itale, 1975)
  • Invitation to Linguistics (Eldonejo "Dobleday & Co. Inc."). Hispanlingva traduko: Invitación a la Lingüistica (Eldonejo "Editorial Diana, S.A.", 1970)
  • Kellerman Reed, Ivy: Esperanto: a complete grammar (Foreword by Mario Pei, 1968)
  • Gezocht: een wereldtaal (nederlande), traduko de la angla versio (Wanted: a world language)
  • Remarks on the Esperanto symposium (En: Yes, Esperanto is the answer to the world language problem)
  • Se cauta o limba mondiala! (rumane, en: Documente Esperanto)
  • Languages for War and Peace (poste alititolita kiel The World's Chief Languages), 1949, Vanni/George Allen & Unwin, gvidilon pri la sep ĉefaj lingvoj de la mondo kaj 30 aliaj malgrandaj lingvoj.
  • One Language for the World, 1958, Biblio-Moser, ISBN 0-8196-0218-3
  • Wanted: a World Language, New York: 1969, Public Affairs Committee
  • Story of Language, 1949, Lippincott, ISBN 0-397-00400-1, konsiderata unu el la ĉefaj verkoj pri la historio de la angla lingvo
  • The Story of English. A Modern Approach, Philadelphia 1952, 1962; u. d. T. The story of the English language, 1967

Aliaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Glossary of Linguistic Terminology, 1966, Columbia University Press, ISBN 0-231-03012-6
  • How To Learn Languages And What Languages To Learn, 1973, Harper & Row, ISBN 0-06-013323-6
  • The American road to peace: a constitution for the world, 1945, S.F. Vanni

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Studies in honor of Mario A. Pei, eld. John Fischer & Paul A. Gaeng, Chapel Hill, 1972
Trovu « Mario Pei » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (en) Saxon, Wolfgang. "Mario Andrew Pei, Linguist, Dies at 77". The New York Times, la 5-an de marto 1978, p. 36.
  2. 2,0 2,1 (en) WordSpy. Arkivita de la originalo, la 30-an de septembro 2007 ĉe la Wayback maŝino