Marion Dix Sullivan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marion Dix Sullivan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1802 (1802-01-01)
en Boscawen
Morto 1-an de januaro 1860 (1860-01-01) (58-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o John Adams Dix
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Marion DIX SULLIVAN (18021860) estis usona komponistino, plej konata ĉar estis la aŭtoro de la unua komerce sukcesa kanzono verkita de virino naskita en Usono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la datoj de naskiĝo kaj morto de Marion Dix Sullivan ne estas konfirmitaj, ŝi estis aktiva en la usona muzika mondo en la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj. Origine de Boscawen, Nov-Hampŝiro, ŝi estis filino de Timothy Dix kaj Abigail Wilkins kaj la fratino de generalo John Adams Dix, kiu poste fariĝis guberniestro de Nov-Jorkio. Ŝi geedziĝis en 1825 kun John Whiting Sullivan kaj havis unu filon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de "La Blua Juniata" (1844)

"La Blua Juniata" (The Blue Juniata), estis la balado verkita de Marion Dix Sullivan en 1844, kiu atingis grandan sukceson; ĝi fariĝis unu el la plej popularaj salonkanzonoj de la 19-a jarcento. Tiu ĉi folklora melodio diferencas laŭ stilo de la duon-operecaj baladoj de komponistoj kaj prezentistoj naskitaj en Anglio. Ĝi estis origine skribita por voĉo kaj gitaro kaj represita plurfoje.

La kanzono temas pri la malfacila situacio en kiuj troviĝis la indianoj en Usono; la rivero Juniata situas en Pensilvanio kie estis la scenejo de multaj sangaj konfliktoj inter la blankaj koloniistoj kaj la originaj popoloj. Indiana knabino, Alfarata, kantas laŭdojn pri sia amata indianbatalanto dum ŝi navigas sur kanuo laŭ la rivero Juniata.

“La Blua Juniata” fariĝis la bazo por aroj da variacioj de aliaj bonkonataj 19-a jarcentaj usonaj komponistoj, kiel ekzemple Charles Grobe [1] kaj J. Edgar Gould kiuj aranĝis ĝin kiel pianan variacion.

Marion Sullivan skribis plej multajn el siaj kantotekstoj, kvankam la teksto de "La Blua Juniata” estis skribita fare de ŝia edzo.

Laura Ingalls Wilder en sia libro Little House on the Prairie referencis tiun baladon kun ĝia plena teksto. Ŝi skribas ke la gepatroj ludis kaj kantis ĝin kiel lulkanto, sed anstataŭ dormigi, la kanto nur levis demandojn pri la indianoj en la menso de la knabino.

La Blua Juniata estis tiel populara ke Mark Twain menciis ĝin en sia "Aŭtobiografio" dum la komentoj pri la spektakloj de kantistoj: "Komence la kantoj estis malĝentilaj komedioj, ….sed iom poste sentimentalaj kantoj estis prezentitaj, kiel 'La blua Juniata', …” kaj aliaj [2].

Plue, “La blua Juniata” estis registrita preskaŭ jarcenton poste, en 1937 fare de la usona kantisto kaj plejfama aktoro konata kiel la "Reĝo de la Vakeroj" (angle King of the Cowboys) Roy Rogers kaj la “Filoj de la Pioniroj” (Sons of the Pioneers).

Marion Dix Sullivan, kiu ofte subskribis siajn publikaĵojn nur per siaj inicialoj ‘M. D. Sullivan’ eble por kaŝi sian sekson, verkis 10 kanzonojn kaj du kolektojn da kantoj: “Bibliaj kantoj” kaj “Juniataj baladoj”.

Ŝiaj kantotemoj estas en la stilo de la salonaj kanzonoj, kun kordaj akompanoj, simplaj harmonioj kaj memorindaj melodioj. Ŝiaj verkoj kovras larĝan gamon, kaj eĉ traktas la Meksikan-Usonan Militon en "La Kampo de Monterey".

La “Bibliaj Kantoj” de 1856 estis kunlaboro kun Benjamin Johnson Lang. Marion Sullivan skribis la melodiojn, kaj Lang skribis la pianajn akompanojn. La alia kolekto de Sullivan, “Juniataj baladoj”, estas volumo de kvindek simplaj neakompanitaj lernejkantoj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 135 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Marion Dix verkis balladoj kaj sanktaj kantoj. Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:

  • La Blua Juniata (1844)
  • Marion Day (1844)
  • Jessee Cook, the Lily of the Wood (1844)
  • Oh! Boatman, Row Me O'er the Stream (1846)
  • Cold Blew the Night Wing : The Wanderer (1846)
  • The Cold Has Bound the Joyous Stream (1846)
  • La Evening Bugle (1847)
  • La Field de Monterey (1848)
  • Mary Lindsey (1848)
  • The Strawberry Girl (1850)
  • We Cross the Prairies of Old (1854)
  • The Kansas Home(1854)
  • Juniata Ballads, kompilo (1855)
  • Bibliaj Kantoj, kompilo (1856)
  • Bright Alfarata (1871?)
  • Lightly On
  • Evening Hymn to the Savior (Vespera Himno al la Savinto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://imslp.org/wiki/Category:Grobe,_Charles
  2. Pendle, Karin (1991). Women & music: a history.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]