Marisol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marisol
Persona informo
Naskonomo Josefa Flores González
Aliaj nomoj Marisol
Naskiĝo 4-an de februaro 1948 (1948-02-04) (76-jaraĝa)
en Malago
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Memorigilo Marisol
Familio
Edz(in)o Antonio Gades
Infanoj María Esteve • Celia Flores • Tamara Esteve
Okupo
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • diskografa artisto
vdr

Josefa FLORES GONZÁLEZ (Malago, 4-a de februaro 1948), plej konata kiel MarisolPepa Flores, estas hispana aktorino kaj kantistino. Kiel mirinfanino, Marisol ege sukcesis en Hispanio en la 1960-aj jaroj, pere de muzikfilmoj kun infana temo kaj popolmuziko. Jam plenkreska faris aliajn pli seriozajn laborojn kun reĝisoroj kiel Carlos Saura, sed en 1985 ŝi kliniĝis al aparta vivmaniero kaj ekde tiam ŝi restis for de amaskomunikiloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Josefa Flores González
Juna Marisol.

Jam infanino, ŝi ŝatis flamenkon (kanto kaj danco). En 1959 ŝi estis malkovrita kiel partoprenanto en folklora grupo. En 1960, estante nur 12-jaraĝa, ŝi ricevis la premion al la plej bonkvalita infana aktorino en la Festivalo de Venecio, pro sia ludado en Un rayo de luz; en 1961 ŝi partoprenis en La Show de Ed Sullivan de la usona televido, kaj en 1965 ŝi filmis Cabriola sub reĝisorado de la fama aktoro Mel Ferrer, edzo de Audrey Hepburn, premierita en Usono kiel Everyday Is A Holiday. La kinreĝisoro Luis Lucia Mingarro reĝisoris ŝin en la filmoj Un rayo de luz, Ha llegado un ángel, Tómbola, Las cuatro bodas de Marisol kaj Solos los dos. Jam en tiu epoko ŝi suferis pro troa laborŝarĝo, estreso kaj vivmaniero tute for de la normala vivo de knabino. En 1969 ŝi edziniĝis al Carlos Goyanes Perojo, filo de sia produktoro, sed ŝi separiĝis en 1972 kaj de la filo kaj de la patro.

Josefa Flores González
Murpentraĵo pri Marisol.

En la 1970-aj kaj pli markite en la 1980-aj jaroj, koincide kun la soci-politikaj ŝanĝoj en la hispana socio, ankaŭ la kariero kaj propra biografio de Marisol tute ŝanĝiĝis. En 1972, ŝi reprezentis Hispanion en la unua Festivalo de la OTI per la kanto «Niña», de Manuel Alejandro: ŝi ricevis la trian premion. Kun Jean Seberg ŝi partoprenis en terorfilmo, La corrupción de Chris Miller (1972), reĝisorita de Juan Antonio Bardem, kaj venontjare ŝi partoprenis en lasta muzikfilmo, La chica del Molino Rojo, kun Mel Ferrer kiel kunprotagonisto, Bárbara Rey, Mirta Miller kaj Silvia Tortosa, hispanaj aktorinoj. En 1973 ŝi kuniĝis kun la dancisto Antonio Gades (nome Antonio Esteve Ródenas), kun kiu ŝi edziniĝis en Kubo la 5an de Oktobro 1982, kun nuptogepatroj Fidel Castro kaj Alicia Alonso; divorco okazis en 1986.​

En 1975, ŝi partoprenis en la unua striko de hispanaj aktoroj postulantaj reduktado de siaj laborhoroj. Unu jaron poste ŝi pozis nuda por la gazeto Interviú, kio estis tutlanda kortuŝo kaj definitiva rompo disde ŝia pasinteco de infana stelulo. Ŝi ricevis premion al la plej bonkvalita aktorino en la Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary pro sia ludado en Los días del pasado (1978), de Mario Camus, kun Antonio Gades kiel partnero, en sia lasta laboro listigita kiel Marisol. Baldaŭ ŝi decidis ŝanĝi sian artan nomon al reala karesnomo, Pepa Flores, kiun ŝi uzos por la cetero de sia kariero. Ŝiaj lastaj filmoj estis Bodas de sangre (1981) kaj Carmen (1983), ambaŭ de la aragona reĝisoro Carlos Saura, kaj Caso cerrado (1985), de Juan Caño. En 1984 ŝi ludis la rolon de Mariana Pineda en la televidserio de TVE nome Proceso a Mariana Pineda, reĝisorita de Rafael Moreno Alba.

Pepa Flores estis aktivulino de la Komunista Partio de Hispanio kaj poste de la Partido Comunista de los Pueblos de España, pli proksima al la idearo de marksismo, partoprenis en la movado kontraŭ la eniro de Hispanio en NATO kaj por solidareco kun la Kuba Revolucio. Je la divorco disde sia dua edzo, nome la dancisto Antonio Gades, komunisto li mem, en 1986, ŝi apartiĝis disde politikaj partioj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Un rayo de luz (1960)... Marisol D'Angelo
  • Ha llegado un ángel (1961)... Marisol Gallardo
  • Tómbola/Los enredos de Marisol (1962)... Marisol
  • Marisol rumbo a Río (1963)... Marisol / Mariluz
  • La nueva Cenicienta (1964)... Marisol Echerry
  • La historia de Bienvenido (1964)... Marisol
  • Búsqueme a esa chica/Los novios de Marisol (1964)... Marisol. En tiu filmo impresario devigas ŝin edukiĝi kaj inter alia ŝi devas barakti por eklerni francajn kaj anglajn vortojn: post evidenta malsukceso, ŝi proponis: "Ĉu ne pli bone lerni tion en Esperanto?"
  • Cabriola (1965)... Junulino
  • Las cuatro bodas de Marisol (1967)... Marisol Collado
  • Solos los dos (1968)... Marisol
  • Carola de día, Carola de noche (1969)... Carola Jungbunzlav
  • El taxi de los conflictos (1969)... Ŝi mem/Patricia
  • Urtain, el rey de la selva... o así (1969)
  • La corrupción de Chris Miller (1972)... Chris Miller
  • La chica del Molino Rojo (1973)... María Marcos
  • El poder del deseo (1975)... Juna (Justina)/Catalina
  • Los días del pasado (1978)... Juana
  • Bodas de sangre (1981)... Marisol
  • Carmen (1983) (listigita kiel Pepa Flores)
  • Caso cerrado (1985) (listigita kiel Pepa Flores)... Isabel