Mark Everson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mark Everson
MarkEverson.jpg
Persona informo
Naskonomo Mark Whitty Everson
Naskiĝo 10-an de septembro 1954 (1954-09-10) (65-jara)
en Novjorko
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Misisipio
Ŝtataneco Usono
Alma mater Yale College • New York University Stern School of Business
Subskribo Mark Everson
Infanoj 4
Okupo
Okupo ŝtata funkciulopolitikisto • impostkonsilisto
TTT
Retejo http://www.markforamerica.com/
Information icon.svg
vdr
Mark Everson, estro de la IRS (2006)

Mark Whitty Everson (naskita la 10-an de septembro 1954 estas usona kontisto, imposta burokrato kaj politikisto. Li servis en fiskaj kaj administraj roloj en la usona registaro sub prezidentoj Ronald Reagan kaj George W. Bush, plej altrange sub ĉi tiu kiel direktoro de la IRS (Enlanda Enspeza Servo, ĉefa usona fiska instanco) de 2003 gis 2007. Poste li tenis oficojn en la Indiania registaro sub ŝtatestro Mitch Daniels (2009-2012). En 2007, post sia eksiĝo el IRS, Everson dungiĝis kiel estro de la Usona Ruĝa Kruco, sed devis demisii post ses monatoj pro akuzoj pri "engaĝiĝo en persona rilatado" kun subulino. Inter siaj registaraj servadoj sub Reagan kaj Bush, li laboris por la franca industria firmao Pechiney SA (1988-1998) kaj poste por la usona manĝoserva firmao SC International Services, Inc.

La 5-an de marto 2015 Everson anoncis sian kandidatecon por la respublikana nomumo por Prezidento de Usono en la voĉdonado de 2016.[1] La 5-an de novembro 2015, ne sukcesinte altiri multe da subtenado nek da rekoniĝo, li retiris sian kandidatecon. [2]

  1. [http://www.washingtontimes.com/news/2015/mar/5/mark-everson-launches-gop-white-house-bid-pro-amne/ "Mark Everson, former Reagan & Bush aide, launches GOP White House bid on pro-amnesty platform", Washingtontimes.com
  2. Phillip Bump (2015-11-05)The Republican field’s 16th candidate is ending his longest-shot campaign. Washington Post. Alirita 2015-11-21.angle