Markio (Italio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Markio (apartigilo)
Markio
itale Marche

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio
Kodo: MAR
Ŝtato: Italio
Areo: 9,694 km²
Ĉefurbo: Ankono
Loĝantaro: 1.528.809 loĝ.
Loĝdenso: 154 loĝ./km²
Provincoj: Ancona, Ascoli Piceno, Fermo, Macerata, Pesaro e Urbino
Komunumoj: listo de 239 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 11
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Markio (itallingve Marche [marke]) estas regiono de Italio. La itala nomo estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon.

Markio laŭ nova PIV estas ankaŭ regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio: la markio de Brandenburgio. Male, markizo (origine: markiestro) estas nobelo, ranganta inter duko kaj grafo.

Geografio

Markio situas en la orienta parto de Italio, inter Apenino kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. Je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.)

La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj".

Ĝia kvina provinco Fermo estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkcios nur en 2009.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Ankono Provinco de Ankono 101 500 loĝ.
2 Pesaro Provinco Pesaro e Urbino 92 200 loĝ.
3 Fano Provinco Pesaro e Urbino 62 700 loĝ.
4 Ascoli Piceno Provinco Ascoli Piceno 51 500 loĝ.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.regione.marche.it greke http://www.le-marche.com/Marche/index.htm greke http://www.paradisepossible.com/marche2.asp greke http://www.docushare.it/mediasoft/italy/marche/marche_en.htm