Markizo Esquilache

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Markizo de Eskilaĉo)
Markizo Esquilache
Persona informo
Naskonomo Leopoldo di Gregorio
Naskiĝo 23-an de decembro 1699 (1699-12-23)
en Mesino
Morto 15-an de septembro 1785 (1785-09-15) (85-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Santa Maria degli Scalzi vd
Lingvoj italahispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Napolo vd
Familio
Infanoj Antonio de Gregorio y Verdugo • José de Gregorio y Mauro vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Leopoldo de Gregorio, Markizo Esquilache.

Leopoldo de Gregorio, Markizo EsquilacheSkilaĉo (Mesino, ĉirkaŭ 17001708Venecio, 15-a de septembro de 1785), estis diplomato kaj politikisto hispana de deveno itala.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La nomo Esquilache estas la kastiligo de la itala Squillace, municipo marborda ĉe la provinco Katanzaro, en Kalabrio, Italio. Estas la antikva Skyllition de la greka epoko.

La unuaj certaj referencoj pri Leopoldo di Gregorio troviĝas kiam li estis jam 40jaraĝa, milite en Italio. Retiriĝinta poste al sia naskiĝloka Mesino, en 1748, la futura reĝo de Hispanio Karlo la 3-a (Hispanio) (tiam Karlo la 7-a de Napolo), nomumis lin inspektisto de doganoj. Tiam ekis ligo al la monarko, kio daŭros por vivo. Poste li okupiĝis pri sekretario de trezoro de la Regno de Napolo.

La surtronigo de Karlo la 3-a kiel reĝo de Hispanio en 1759 alportis la markizon ĉe la reĝo denove. El la reĝa trezoro, li ekokupiĝis pri la sekretario de Milito en 1763. Li iĝis ricevanto de la reĝa fido por plenumi la klerismajn reformojn en Hispanio, kaj kun la markizo Ensenada, iniciatis ŝanĝojn survoje al la modernigo de la lando. Li devis fronti la malamikecon de la majoritato de la nobelularo kortega, kiu rigardis lin kiel fremdulo radikala pri la klera despotismo.

Li ricevis ankaŭ la malamikecon de la hispana popolo pro siaj kontroliga politiko, ekzemple pri tradicia vestaĵaro —formala eksplodilo de la konata kiel Tumulto de Eskilaĉo—, por eviti kaŝigon de fajrarmiloj submantele. La katolika eklezio, kolera pro ties politiko kontraŭklerikala, kontraŭis lian politikon pri la libera dispono eklezia de havaĵoj sen devigo pagi impostojn.

Male, lia bona administrado estis bone akceptita de madridanoj pro la reformoj en la urbo Madrido, kiuj inkludis higienon kaj lumigon, krom plibonigo ĉe la urba ordigo kiuj pluis kaj permesis ke Karlo estu nomata poste «el mejor Alcalde de Madrid» (la plej bona urbestro de Madrido). Li organizis la administradon de lumono kaj doganoj en Ameriko, plej precize en Luiziano kaj Kubo, kaj servojn por la tiea hispana armeo.

La tumulto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tumulto de Eskilaĉo.

La kunagado inter la diversaj sektoroj oponantoj al la skilaĉa politiko okazigis insurekcion el la 23a al la 26-a de marto de 1766, kiu devigis la reĝon akcepti la jenajn kondiĉojn: eliro de Skilaĉo el la registaro kaj tuja foriro al Napolo, reformo de la tuta registaro, ekziligante ĉiujn eksterlandanojn el ĝi. Aliaj petoj ne estis akceptitaj: la prezo de la manĝoproduktoj pluis altaj, kaj pluvalidiĝis la regularo pri la vestaĵaro pli mallonga. Poste kaj krome, Karlo eksiligos la jezuitojn.

Esquilache iĝis poste ambasadaro en Venecio en 1772, kio iĝos ĝis sia morto en 1785.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Teatro kaj kino[redakti | redakti fonton]

Estas teatraĵo bazita sur la figuro de la Markizo Esquilache kaj la Tumulto, de Antonio Buero Vallejo nome Un soñador para un pueblo (1958), kaj adapto al kino: Esquilache, kun variaj kandidatiĝoj al la Goja-premioj (1989).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • DOMÍNGUEZ ORTIZ, Antonio. Hechos y figuras del siglo XVIII español. Editorial Siglo XXI, Madrid, 1980.
  • RODRÍGUEZ CASADO, Vicente. La política y los políticos en el reinado de Carlos III. Madrid 1962.