Mary Ann Glendon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Ann Glendon
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1938 (1938-10-07) (85-jaraĝa)
en Pittsfield
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University of Chicago Law School • Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo diplomato • universitata instruisto • advokatopolitikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Ann GLENDON estas eksperta pri Bioetiko, Kompara Juro, Konstitucia juro kaj Internacia Juro rilate la Homajn rajtojn. Estas ankaŭ subtenanto de la movado Pro-Live, ligita al vasta branĉo de usona feminismo. Pro tiuj kompetentoj kaj vivkonceptoj ŝi estis nomumita de Usona Senato ambasadoro ĉe la Vatikano (Sankta Seĝo). [1]

Ŝi naskiĝis en Pittsfield (Masaĉuseco, Usono) la 7an de oktobro 1938; diplomiĝis diversscience kaj entreprenis la diplomatan karieron kaj taskon instruistan pri jurisprudenco ĉe la Universitato Harvard.

Katolika, nur ŝtatjure edziniĝinta al Edward R. Lev, post divorco el la unua edzo, katolike reedziniĝis. Ŝiaj engaĝoj kaj preparo en diversaj sektoroj de la modernaj prihomaj sciencoj, papo Johano Paŭlo la 2-a ŝin kooptigis al la Papa Akademio de Sociaj Sciencoj kies la 6an de januaro 1994 estis nomumita prezidento (kaj tial ŝi estis la unua virino reganta gravan vatikanan organismon). En 2002 ŝi kooptiĝis, iniciate de la usona prezidento George W. Bush, kiel membro de la usona Prezidenta Koncilio de Bioetiko [2]. The National Law Journal, usona periodaĵo pri jurisprudenco, ŝin deklaris en 1998 unu el la plej influaj virinoj advokatoj de Usono. Krom tio ĉio, ŝi vere ŝin honoras rimarkinda noto: ŝi estas la unua virino prezidento de la grava vatikana organismo de la Roma Kurio.

En 1995 ŝi ĉefis la Sanktaseĝan delegacion dum la “Kvara Monda Konferenco pri la Virinoj, sponsorita de Unuiĝintaj Nacioj kaj okazinta en Beijing Ĉinio (unua virino okupanta tiun diplomatan oficon por Vatikano [3]), kie ŝia deklaro kontraŭ la uzo de kondomo en la prevento de AIDS altiris al ŝi multajn kritikojn. Ŝia deklaro:

"Sankta Seĝo nenimaniere apogas kontraŭkoncipilojn aŭ la uzon de kondomoj, kaj kiel metodo por la familia planado kaj en programoj por la prevento de HIV/AIDS." (Mary Ann Glendon, ĉefo de la vatikana delegacio ĉe Fourth World Conference on Women[4]. The Holy See in no way endorses contraception or the use of condoms, either as a family planning measure or in HIV/AIDS prevention programmes.

Ŝi estis ankaŭ indikita kiel ebla kandidatino al la Usona Suverena Kortumo.

Post la papigo de Benedikto la 16-a ŝi en diversaj intervjuoj elspezis favorajn vortojn al nova papo, opiniante lian elekton signo de kontinueco rilate la politikojn de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Nomumita usona ambasadoro ĉe la Sankta Seĝo, ŝi prezentis krediliterojn al Benedikto la 16-a la 29 februaro 2008.

La 4an de majo 2009 Glendon igis publika sian leteron al la University of Notre Dame en la ŝtato Indiana (USA) deklarantan ke ŝi ne prenos honoraĵon Laetare Medal kiun tiu sama universitato intencis al ŝi atribui. La motivo de la rifuzo originas el la fakto ke kiel prezidanto de la ceremonio aktivos Barack Obama[5], pri kiu ŝi supozas, ke li estas por aborto kaj ĝenerale kontraŭnasko.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]