Mathias Énard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mathias Énard
Mathias Enard 20100329 Salon du livre de Paris 1.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de januaro 1972 (1972-01-11) (47-jara)
en Niort
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj • École du Louvre
Profesio tradukisto, verkisto, universitata profesoro
Lingvoj franca lingvo
Verkaro Tell Them of Battles, Kings, and Elephants
Subskribo Mathias Énard
v  d  r
Information icon.svg

Mathias ÉNARD (naskiĝinta la 11-an de januaro 1972 en Niort) estas franca verkisto kaj tradukisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Énard studis la lingvojn araban kaj persan ĉe Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj en Parizo. Post longa restado en Mezoriento (i.a. en Damasko, Teherano kaj Bejruto)[1] li iris en 2000 al Barcelono. Tie li kunlaboris ĉe diversaj kulturgazetoj. Krome li estis membro de la franclanda literatur- kaj kulturgazeto Inculte. Ekde 2010 li docentis pri araba lingvo ĉe Aŭtonomia universitato Barcelono.

Dum la jaroj 2005/2006 Énard estis stipendiprofitanto de Villa Medici en Romo[2] En 2011 li kunfondis en la franca ĉefurbo la grafikaĵan eldonejon Scrawitch. En la jaroj 2013/14 li gastis ĉe la berlina porartista programo de Deutscher Akademischer Austauschdienst.

Lia romano Zone de la jaro 2008 estas interna monologo de eksa soldato el la Jugoslavaj Militoj. Ĝi enhavas en siaj 500 paĝoj ununuran frazon sen iu punkto. Romano tiu ĉi famigis la verkiston internacie. Post diversaj premioj li gajnis por la verko Boussole en 2015 la renomitegan Goncourt-premion.

Énard vivas hodiaŭ en Barcelono.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tradukitaĵoj en la francan fare de li[redakti | redakti fonton]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Prix des cinq continents de la francophonie für La Perfection du tir
  • 2005: Villa Medici, stipendio
  • 2008: Prix Décembre, Kandido-premio; kun Martin Kluger, pro Zone
  • 2009: Prix du Livre Inter pro Zone
  • 2010: Prix Goncourt des lyceens pro Parle-leur de batailles, de rois et d'éléphants
  • 2015: Prix Goncourt pro Boussole
  • 2017: SWR-Bestenliste (dua rango) por Boussole
    • Leipziger Buchpreis zur Europäischen Verständigung pro Boussole[4]
    • Premio Gregor von Rezzori pro Boussole
  • 2018: Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lena Bopp: Intervjuo kun Énard en faz.net, 27.11.2015
  2. Informo sur la Vilao-Medici-retpaĝaro
  3. Literaturpreis: Mathias Énard gewinnt den Prix Goncourt Spiegel Online, 3.11.2015
  4. La danka parolado de Énards troviĝas ĉe: "Börsenblatt", 184/2017, nr. 13, p. 26/27