Provinco Mazandarano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Mazandarano

situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano
provinco de Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sari
Areo 23 701 km²
Loĝantaro 2 920 657 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 123 loĝantoj/km²
ISO-kodo IR-21
pejzaĝo en Mazandarano
pejzaĝo en Mazandarano
vdr

La provinco Mazandarano - perse استان مازندران - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Sari. La provinco kovras areon de 23 701 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havas 2 920 657 loĝantojn. Ĝi trovigas en la nordo de la ŝtato kaj havas vastan bordon al la Kaspia maro. Dum la antikva epoko Mazandaran aŭ Mazenderan estis parto de la regno Hirkanio.

La Ramsar-Interkonsento pri la protekto de malsekejoj estiĝis en la mazandarana urbo Ramsar en 1971.

Ekonomio

Pro la aparta klimato de la regiono, pli malseka ol tiuj de la aliaj partoj de Irano, la produktoj de la provinco estas rizo kaj aliaj grenoj , fruktoj, kotono, teo, tabako, sukerkano kaj laste sed ne balaste silko.

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Medicina Universitato Babol greke Retejo de la Universitato de Mazandarano

La "Hirkania ora pokalo" el la unua duono de la unua jarmilo, elfosita proksime de Kalardaŝt en Mazandarano