Melitón Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Meliton Rodríguez (plena nomo: Luis Melitón Rodríguez Márquez) estis elstara kolombia fotisto naskita en Medellín (Kolombio), la 31-an de aŭgusto 1875, kaj mortinta en la sama urbo la 29-an de februaro 1942.

Lia avo estis kolonelo Cipriano Rodríguez, lia patro Melitón Rodríguez Roldán, posedanto de negoco pri tajlado kaj gravurado de marmoro kaj tombslaboj, kaj lia patrino estis Mercedes Márquez, kiu foje verkis por lokaj ĵurnaloj. En la familio estis ok gefiloj, du viroj kaj ses virinoj.

En 1885, do kiel 10-jaraĝa knabo, Melitón studis pentrado kaj desegnado en la ateliero de la majstro Francisco Antonio Cano, elstara kolombia pentristo, kun kiu li establis grandan amikecon.

En 1889 lia frato Horacio Marino kaj Francisco Antonio Cano ekfondis, apud la ateliero pri marmoro, atelieron pri fotografio, nomita "Cano kaj Rodríguez". Ili lernis fotografian teknikon per libroj portitaj el Francio kaj laŭ instruo de onklo de gefratoj Rodríguez, kuracisto Ricardo Rodríguez Roldán, kiu laboris pri fotografio kaj dagerotipoj en Parizo dum la 1860-aj jaroj. Ricardo ankaŭ estis instruinta la metion de marmor-tajlado, lernita en la tombarejo Père-Lachaise, (Parizo) al sia frato Melitón patro.

Kiel junulo 16-jaraĝa Melitón komencis labori kun sia frato Horacio Marino, kaj en 1891 la ateliero pri pentrado kaj fotografio eknomiĝis "Rodríguez kaj Jaramillo", ĉar Francisco Antonio Cano dediĉiĝis al pentroarto, kaj sinjoro Alberto Jaramillo G. eniris kiel kapitalmeta societano. La fotisto estis Horacio Marino, Melitón transigis negativojn al pozitivoj, kaj ilia fratino Rafaela restuŝis la negativojn. La ekipaĵoj (fotiloj, objektivoj, fotpaperoj kaj lumregistrivaj vitroj) estis importitaj el Francio kaj Germanio. La dekoraciitaj fonkurtenoj estis pentritaj de Melitón.

En 1893 Melitón gajnas, en loka ekzpozicio, premion "diplomo de unua klaso", pro miniaturo pri foto.

Lernejo pri anatonomio, en 1896 de Melitón Rodríguez

En 1896 lia frato Horacio Marino, kune kun Francisco Antonio Cano kaj parenco Luis de Greiff Obregón (patro de Otto de Greiff Haeusler kaj de la poeto León de Greiff), fondis ilustritan revuon kie, krom desegnaĵoj de Francisco A. Cano aperis gravuraĵojn bazitaj en fotojn de fratoj Rodríguez.

En 1897 la societo kun Alberto Jaramillo finiĝis kaj, ekde oktobro tiujara, la ateliero eknomiĝis "Fotografía de Rodríguez Hermanos" (fotejo de gefratoj Rodríguez). Du aŭ tri jarojn poste ĝi estis direktata de Melitón, ĉar la frato Horacio Marino dediĉigis al arkitekturo, kaj la ateliero eknomiĝis simple "Fotografía Rodríguez". Meliton restis tie ĝis la jaro 1938, kiam li retiriĝis el fotografio. La fotoateliero daŭre funkciadis ĝis 1995, administrita de liaj familposteuloj: Unue de filoj de Melitón -Alberto, Enrique kaj Gabriel- kaj poste de bofiloj, bofilinoj kaj genepoj.

Li partoprenis per siaj fotoj en multaj artekspozicioj, kaj gajnis plurajn premiojn, inter kiuj arĝentan medalon en internacia konkurso farita de revuo en Novjorko, en 1895, pro sia foto "Los Zapateros" (la ŝuistoj).

La 11-a de oktobro de 1904 alportas malbonaĵon por la fotisto: la morto de la patro, Melitón Rodríguez Roldán; tamen, la sekvantan monaton li gajnis la unuan premion de fotografio en loka konkurso.

En 1905 la fotoateliro Rodríguez komencis oferti portretojn sur porcelanaĵoj, kaj en la sama jaro gajnis medalon kaj diplomon en insdustria ekspozicio okazanta en Bogoto. En 1906 novan premion: diplomo kaj unuaklasa medalo, gajnis Melitón en loka evento en Medellín.

Ekde 1907, fine de ĉiutaga deĵorado, Melitón skribis en taglibro pri personaj kaj laboraj aferoj: Priskriboj de diversaj procedoj, eksperimentoj faritaj, kemiaj formuloj, ekonomiaj rezultatoj (preskaŭ ĉiam deficitaj), kaj analizoj pri sia fotverko, kion li mem taksis rigore en skalo de unu ĝis kvin.

En 1910, la urba "Societo por Publikaj Plibonigoj" presigis en Germanio libron titolita Álbum Medellín el 20 de julio de 1910, kun fotoj de Melitón kaj de aliaj fotistoj. Precize la 20a de julio tiujara estis la jarcenta datreveno de la kolombia sendependiĝo, kaj pro tio okazis en Bogoto ekspozicio kie Melitón montris fotojn, apud tiuj de aliaj fotistoj. Pro samtema celebro okazis en Medellín ekzpozicio en aŭgusto, kie Melitón gajnis la unuan premion -oran medanon- kaj estis deklarita "eksterkonkursa" pro sia foto Cosecha de Rosas ("Rikolto de Rozoj").

Dum la unuaj kvar jardekoj de la 20-a jarcento, multegaj el la medellinaj socianoj vizitis la fotatelieron "Fotografía Rodríguez", por registriĝi okaze de geedziĝoj kaj aliaj personaj aŭ familiaj okazantaĵoj. Inter la portretoj menciindas tiuj pri membroj de la unua generacio de sukcesaj entreprenistoj kaj bankistoj de Antjokio, kaj pri familiaj grupoj.

Melitón Rodríguez ankaŭ faris multnombrajn artajn fotojn kie li uzis alegorion kaj memorigajn elementojn. Lia trejnado pri arto dum infanaĝo utilis kaj plue disvolviĝis

Li voĵaĝis tra la vilaĝoj de Antjokio, kaj kaptis scenojn kiuj nun konsistigas valoran dokumentaron pri la historio, fizika kaj socia, de tiu ĉi departamento kaj de ĝia ĉefurbo Medellín. Oni klare rigardas la transiron de mineja kaj agrikutura socio al industria socio.

Li ĉiam priatentis, ne nur la estetikan parton de sia verko, kiel lumigo kaj komponado, sed ankaŭ la eksperimentadon kun ĵusaperintaj kemiaĵoj kaj teknikoj. Li ankaŭ fabrikis plurajn instrumentojn; ekzemple: Unikan ampleksigilon por grandformataj fotoj.

Analizistoj de la verko de Melitón Rodríguez dividas lian arton en tri stadiojn: "Atesta" (1892-1900), "Historia" (1900-1920), kaj "Dokumenta" (1920-1938).

Ĉe la fermiĝo de la fotoateliero Rodríguez en 1995, ĝia valora kolekto, enhavanta 200.000 negativojn, estas trezoro akirita por prizorgado de la Biblioteko Publika Piloto de Medellín por Latinameriko, kie ĝi formas parton de la Centro de Vida Memoro de Medellín

En la jaro 1985, la kolombia eldonejo El Áncora, de Bogoto publikigis libron Melitón Rodríguez, Fotografías (ISBN 8489209642) kun elektitaj fotoj de la artisto.