Otto de Greiff Haeusler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Otto de Greiff Haeusler
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1903 (1903-11-17)
en Medeĝino
Morto 31-an de aŭgusto 1995 (1995-08-31) (91-jara)
en Bogoto
Tombo Central Cemetery of Bogotá
Lingvoj hispana lingvoEsperanto
Ŝtataneco Kolombio
Familio
Frat(in)o León de Greiff
Profesio
Profesio esperantistoĵurnalisto • konstruinĝeniero • tradukisto
Information icon.svg
vdr

Otto DE GREIFF HAEUSLER estis inĝeniero, matematikisto, muzikologiisto kaj poeto kolombia, -ankaŭ bona ŝakludisto, kiu naskiĝis la 7-an de novembro 1903 en Medellín (Kolombio) (Kolombio) kaj mortis la 31-an de aŭgusto 1995 en Bogoto (Kolombio).

La gepatroj de Otto estis Luis de Greiff Obregón (1869 - 1944) kaj Amalia Haeusler Rincón (1869 - 1947), kaj liaj gefratoj: Laura (1894 - 1895), Leticia (1897 - 1995), Olaf (1907 - 1943), kaj la fama poeto León de Greiff. Li devenis el sveda praavo, inĝeniero, kiu alvenis al Kolombio en 1826, kaj, flanke de sia patrino, el germana avo kiu alvenis al Kolombio en 1839.

Kiam li estis 12-jaraĝa, sia familio translokiĝis al la kolombia ĉefurbo, Bogoto, ĉar la patro, Luis, estis membro de la Kolombia Nacia Kongreso. Li studis inĝenieradon en la Nacia Universitato de Kolombio, unue en Bogoto, kaj poste en la Medellina sidejo de la sama universitato kie li finis tiun studadon. Kiel civila inĝeniero li laboris en la konstruado de ŝoseoj kaj fervojoj. En 1929 li vojaĝis al Eŭropo, kaj vizitis la patrolandojn de siaj familiaj prauloj -Germanion kaj Svedion- kaj ankaŭ Norvegion, Francion kaj Brition. Li rakontis ke pro sia amo al muziko, dum tiu vojaĝado li ĉeestis 280 muzikajn prezentaĵojn kiel konĉertoj, operoj kaj aliaj. Li revenis al Kolombio en 1930.

Li estis pli konata pro sia laboro en matematiko, sed multege pli kiel verkisto kaj komentariisto pri muziko en ĵurnaloj kaj revuoj ekde 1922, laboro kiu multe helpis la disvastigon de altnivela muzika kulturo en Kolombio en la dudeka jarcento. Li estas konsiderata plej grava kolombia muzikologiisto.

Otto de Greiff laboris dum pli ol 40 jaroj en la Nacia Universitato de Kolombio: kiel ĝenerala sekretario ekde la 10a de februaro de 1937 ĝis 1953, kaj tuj poste kiel profesoro pri matematiko, ĝis la jaro 1980. En 1955 dek-naŭ matematikistoj fondis la Kolombian Societon pri Matematiko, kaj Otto de Greiff estis elektita kiel unua sekretario-trezoristo de la ĵus fondita organizaĵo.

Kiel plurinteresiĝa kaj memlernema homo, Otto estis ankaŭ, ekde frua junaĝo, granda ŝatanto de lingvoj kaj lernis anglan, francan, germanan, italan, svedan rusan, danan kaj Esperanton.

En literaturo, krom siaj propraj poemoj, li estis bona tradukisto de poetoj kiel Goethe, Friedrich Hölderlin, Heine, Schiller, Rilke kaj Samuel Taylor Coleridge, inter aliaj. El lia originala poezio oni konas nur unu libron: Grafismos del Grifo Grumete, kiu enhavas poemojn verkitajn proksimume inter 1920 kaj 1930.

Li skribis sep librojn, krom Ilustrita Historio de la Muziko el kiu oni publikigis kvaronon kiu ampleksis 14 volumojn, kun 4 sonkasedoj ĉiu volumo. Li ankaŭ verkis Kurson pri Muzika Aprezado

Lia persona biblioteko estis ampleksega, same kiel lia muzika kolekto kiu enhavis pli ol 7000 sondiskojn; kolekto kiu nun apartenas al Biblioteko Publika Piloto de Medellín.

Kuriozaĵo pri li estas lia ŝato por kolektadi signaturojn de gravuloj kiel komponistoj (Wagner, Liszt, Schumann …), verkistoj kaj aliaj famaj homoj; tiu kolekto enhavas proksimume 3000 signaturojn.

Otto de Greiff edziĝis en 1944 kun Noemí Aguirre, kaj la geedzoj estas gepatroj de unu filino: Ilse de Greiff, filozofino, profesorino, ĵurnalistino kaj verkistino, kiu direktas la Kulturan Korporacion Otto de Greiff en Bogoto.

Pri Esperanto li aktivis en Medellín en la dua kvarono de la 20a jarcento. Li lernis La Internacian Lingvon dum li laboris kiel inĝeniero kun S-ro Stanislav Tomic, patro de Anton Tomić, ĉe la konstruado de la Antjokia Ŝoseo. S-ro Tomic, fakte estis lia instruisto, kaj kaj Otto ofte diris, ke dank'al la legado de la Zamenhofa Fundamenta Krestomatio, li povis poste verki poezion en Esperanto. Ekzemplo de poemo en Esperanto de Otto de Greiff estis Malaja Pantumo (eble tradukaĵo de folklora poemo de Malaja popolo), kiu aperis en ĵurnalo El Espectador de Bogoto, la 22an de aprilo 1950:

  El bela urbo Surabaja
inter la altaj palmaroj,
malrapida kanto malaja
iras super vento de maroj.

  Inter altaj, altaj palmaroj,
sub suno, sub suno brilega,
iras, super vento de maroj,
vento de arbaro varmega.

  Sub suno, sub suno brilega,
kun vento del maro saleca,
vento de arbaro varmega
bruliĝas sub suno kupreca.

  Kun vento de l' maro saleca,
inter malhelaj jungloj diaj,
bruliĝas sub suno kupreca,
la floroj de vandoj liliaj.

  Inter malhelaj jungloj diaj
kun cinamarbeto odora
la floroj de vandoj liliaj.
ŝprucas el suno, sun' ora.

  Kun cinamarbeto odora
malrapida kanto malaja
ŝprucas el suno, sun' ora
el bela urbo Surabaja.

Libraro[redakti | redakti fonton]