Ruĝeckrona melozono
Ruĝeckrona melozono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝeckrona melozono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melozone kieneri (Bonaparte, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝeckrona melozono (Melozone kieneri) estas Amerika pasero, tio estas birdospecio de la familio de Emberizedoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas endemia de okcidenta kaj sudokcidenta Meksiko. Tiu specio loĝas kaj en Okcidenta Patrinmontaro kaj en montoĉena Novvulkanio.
La natura biotopo de la Ruĝeckrona melozono estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, altaltitudaj arbustaroj, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Estas birdo ĉefe surterema. Preferas loĝi en areoj abundaj je arbustoj. Serĉas nutradon surgrunde kaj inter subkreskaĵaro. Loĝas en duondezertaj kaj dezertaj zonoj el sudo de Sonoro al Oaĥako, en la deklivaro de Okcidenta Patrinmontaro, la Suda Patrinmontaro kaj ĝis Miksteka Montaro, en Oaĥako kaj Pŭeblo. Loĝas el proksime de marnivelo al montaroj de altitudoj proksimaj al 2 000 m smn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ties grando estas 15–17.5 cm. Ne estas seksa dimorfismo. Plenkreskulo havas ruĝecajn kronon, kolflankojn kaj nukon kun blanka bridopunkto kaj olivecbrunaj frunto kaj antaŭa krono. La vizaĝo estas olivecbruna kun blanka okulringo. La supraj partoj estas grizecolivaj. Gorĝo kaj subaj partoj estas blankecaj kun nigra centra brustomakulo kaj bruneca strieco. Subvostaj kovriloj estas helbrunaj. Junuloj estas malhelbrunaj en supraj partoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Melozone kieneri[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Howell, Steve N. G. kaj Webb, Sophie. 1995. A guide to the birds of Mexico and Northern Central America. Oxford university press.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Foto Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto-Alta Rez Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine; Artikolo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
|